Sankta Vito
| Vito | |
|---|---|
| Naskiĝo | 3-a jarcento en Mazara del Vallo |
| Morto | 15-a de junio 303 en Lukania |
| Festotago | 15-a de junio |
Sankta Vito (latine Vitus) estis sanktulo el Sicilio (Italio). Li estas unu el dekkvar sanktaj helpantoj, li mortis en la jaro 303 kiel martiro.
Lia latina nomo Vitus signifas gaja, viva.
La festo de la sankta Vito estas festata la 15-an de junio laŭ la gregoria kalendaro, kaj la 28-an de junio laŭ la julia kalendaro.
En mezepoko homoj el meza kaj norda Eŭropo (Germanio, Litovio ktp.) festis tiun ĉi feston kune kun t.n. "danco de sankta Vito" –- tiu ĉi termino samtempe signifas nervomalsanon, kiu latine nomiĝas "Chorea" kaj esperante koreo.
Sankta Vito estas patrono de aktoroj, komediantoj, dancistoj kaj de epilepsiuloj. Li protektas ankaŭ kontraŭ fulmoj. Li estas la ĉefa sankta patrono de Ĉeĥio kaj de la itala urbo Forio en Kampanio. Diversaj lokoj en Aŭstrio kaj Bavario estas nomitaj je lia honoro. La festo de la sankta Vito estas ankaŭ grava por la Ortodoksa eklezio en Serbio, vidu Vidovdan.
Vidu ankaŭ [redakti]
Katedralo de sankta Vito (Prago)
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://saints.sqpn.com/saint-vitus/ Detaloj pri Vito angle
http://www.heiligenlexikon.de/BiographienV/Vitus_Veit.htm Detaloj pri Vito germane
http://www.bautz.de/bbkl/v/vitus.shtml Detaloj pri Vito germane

