Jozefo la 1-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jozefo la 1-a
Persona informo
Joseph I.
Naskiĝo 26-an de julio 1678 (1678-07-26)
en Vieno
Morto 17-an de aprilo 1711 (1711-04-17) (32-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per variolo vd
Tombo Imperia kripto, Vieno vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Habsburga monarkioAŭstrio vd
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Leopoldo la 1-a vd
Patrino Eleonora Magdalena de Palatinato-Neuburg vd
Gefratoj Karolo la 6-a • Leopoldo Jozefo de Aŭstrio • Maria Ana de Aŭstrio • Maria Antonino de Aŭstrio • Maria Terezo de Aŭstrio • Maria Magdaleno de Aŭstrio • Maria Elizabeto de Aŭstrio vd
Edz(in)o Wilhelmine Amalia of Brunswick-Lüneburg vd
Infanoj Maria Jozefino de Aŭstrio • Leopoldo Jozefo de Aŭstrio • Maria Amalio de Aŭstrio vd
Profesio
Okupo komponistomonarko vd
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
Dum 1705-1711
Antaŭulo Leopoldo la 1-a
Sekvanto Karolo la 6-a
Reĝo de Bohemio
Dum 1705-1711
Antaŭulo Leopoldo la 1-a
Sekvanto Karolo la 2-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1705-1711
Antaŭulo Leopoldo la 1-a
Sekvanto Karolo la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jozefo la 1-a

Jozefo la 1-a (17051711) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio

  • li naskiĝis la 26-an de julio de 1678.
  • gepatroj: Leopoldo la 1-a Habsburga, imperiestro de Sankta Romia Imperio, kaj Eleonoro Magdaleno de Palatinato-Neuburg, filino de princo-elektisto Filipo Vilhelmo de Palatinato-Neuburg.
  • imperiestro de Sankta Romia Imperio, ĉiam pligrandiganto de la imperio, apostola reĝo hungara kaj reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa kaj reĝo germana, kroatia, slovenia kaj lombardia, arkiduko aŭstria kaj duko stiria, karintia kaj krajna, silezia, transilvania, margrafo moravia kaj grafo tirola, gorizia kaj istria, sinjoro de duklando kaj de princo-elektistejo de Bavario, duklando de Palatinato kaj de reĝlando de Napolo.
  • li parolis latine, germane, ĉeĥe, france, hungare, itale kaj hispane.
  • 16781698 li estis edukata en kortego de sia patro en Vieno. Kiel la malgranda li estis ofte malsana, sed li plifortigis la korpon per gimnastiko, per rajdado kaj per skermado.
  • 1687 kronado je apostola reĝo hungara.
  • 1690 kronado kiel reĝo romia-germana.
  • 1699 geedziĝo al Amalio Vilemino (filino de Johano Brunŝvika).
  • la 8-an de decembro de 1699 naskiĝo de filino Mario Jozefino (edzo Augusto Saksia).
  • la 29-an de oktobro de 1700 naskiĝo de filo Leopoldo Jozefo (li mortis la 4-an de aŭgusto de 1701).
  • la 22-an de oktobro de 1701 naskiĝo de filino Mario Amalio (edzo Karolo Bavaria).
  • 1703 en Hungarujo komencis ribelo de Francisko Rakoczi la 2-a.
  • 1704 en Prago estis komencita konstruado de templo de sankta Mikolao. La konstruadon gvidis Kilian Ignaz Dientzenhofer, la plej fama ĉeĥa baroka konstruinto.
  • 1705 li fariĝis reĝo ĉeĥa, hungara kaj arkiduko aŭstria. Ekde lia surtroniĝo pluraj promesis al si plurajn plibonigojn. Jozefo estis vere reformema reganto, kio montriĝis ankaŭ en tio, ke li mem destinis komisionon por revizio de Renovigita landa reĝimo.
  • 1705 li estis elektita kaj kronita je imperiestro romia kiel Jozefo la 1-a.
  • 1705 tuj surtroniĝinte Jozefo limigis potencon de jezuitoj en sia kortego kaj li komencis forigadi amelumecon de la hispana etiketo reganta en la imperiestra kortego. Poste sekvis ampleksa reformo de la ŝtata administracio. Jozefo malplinombrigis nombron de oficistoj kaj la reston li karakterize plijunigis.
  • 17051714 Ponto de Karolo estis ornamita per monumentalaj barokaj statuoj de skulptistoj M. Braun kaj F. M. Brokof.
  • 1707 dum princo Karolo Habsburga klopodis konkeri Hispanion, la soldataroj de lia frato imperiestro Jozefo la 1-a gvidita de princo Eŭgeno Savoja konkeris reĝlandon Napolan.
  • 1707 ekde la surtroniĝo de Jozefo sur la hungara trono tiea nobelaro frunte kun grafo Francisko Rakoczi provis lin devigi, por ke li agnosku elektecon de la hungaraj reĝoj kaj aljuĝu al la nobelaro rajton por rezistemo kaj religia libereco. Grafo Rakoczi igis sin elekti en la jaro 1706 je duko transilvania kiel Francisko la 2-a kaj fortigita per promeso de helpo de la rusa imperiestro Petro la Granda li kunvokis en urbon Onod koncilion de opozicia nobelaro, kiu detronigis habsburgojn el la trono.
  • 1708 la soldataroj de Jozefo la 1-a venkis en batalo ĉe Trenčín preminte Rakoczion profunde orienten de Hungarujo.
  • 1708 Jozefo la 1-a ekatakis al bavaria princo-elektisto subtenanta Francion en la batalo je la hispana trono kaj Bavarion li konkeris plutenante ĝin ĝis fino de la militoj je hispana heredaĵo.
  • 1710 Jozefo la 1-a lasis ĉe la hungaraj limoj konstrui sistemon de kvarantenejoj kontraŭ pest-infekto enpenetranta el Turkio.
  • 1710 li sendis la soldataron al sia frato, kiu poste sukcesis konkeri Madridon (sed li tenis ĝin nur ĝis fino de la sama jaro).
  • 1711 post kelke da jaroj de la bataloj Jozefo la 1-a fermis kun hungaroj la t.n. Szatmaran pacon. Per tiu ĉi paco la hungara trono estis proklamita kiel hereda, sed male al la nobelaro estis permesita de la imperiestro la religia libereco.
  • la 17-an de aprilo de 1711 tute neatendite imperiestro Jozefo la 1-a mortis. Ankoraŭ mortonte li destinis kiel regantinon sian patrinon kaj li sendis por sia frato, por ke li ekregu en ĉedanuba monarĥio.