Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francisko Jozefo la 1-a
Imperiestro aŭstra kaj apostola reĝo hungara
Francisko Jozefo sur fotografio de Carl Pietzner (1853-1927)
Francisko Jozefo sur fotografio de Carl Pietzner (1853-1927)
Regado 2-a de decembro 184821-a de novembro 1916
Kronado ĉeĥa kronado ne okazis; kiel hungara reĝo li estis kronita la 8-an de junio 1867
Wappen Kaiser Franz Joseph I.png
Ceteraj titoloj reĝo bohemia, galicia-lodomeria, lombardia, kroatia, dalmatia, slavonia kaj bosnia
Naskiĝo 18-a de aŭgusto 1830
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Palaco Schönbrunn, Vieno, Aŭstrio-Hungario
Morto 21-a de novembro 1916
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Palaco Schönbrunn, Vieno, Aŭstrio-Hungario
Tombo Imperiestra kripto en Vieno
Antaŭulo Ferdinando la 1-a
Sekvanto Karolo la 1-a
Edzino "Sisi"
Idaro Sofia
Gisela
Rudolfo
Marie Valerie
Dinastio Habsburgo-lorena dinastio
Motto Viribus Unitis
Patro arkiduko Francisko Karolo de Aŭstrio
Patrino Sofia Frederika de Bavario
Reĝo de Bohemio
Regado 1848 - 1916
Antaŭulo Ferdinando la 5-a
Sekvanto Karolo la 3-a
Reĝo de Hungario
Regado 1867 - 1916
Antaŭulo Ferdinando la 5-a
Sekvanto Karolo la 4-a
v  d  r
Information icon.svg
Francisko Jozefo en 1852

Francisko Jozefo la 1-a (n. la 18-an de aŭgusto 1830 en Vieno-Schönbrunn; m. la 21-an de novembro 1916 samloke), el la dinastio Habsburgo-Loreno, estis imperiestro de Aŭstrio de 1848 ĝis 1916 kaj apostola reĝo de Hungario de 1848 (kronita en 1867) ĝis 1916.

Liaj gepatroj estis arkiduko Francisko Karolo de Aŭstrio (filo de Francisko la 1-a) kaj Sofia Vitelsbaĥa (filino de bavaria reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo).

Lia titolaro[redakti | redakti fonton]

imperiestro aŭstria, apostola reĝo hungara kaj reĝo ĉeĥa, galicia-lodomeria, lombardia, kroata, slovena, bosnia kaj dalmatia, arkiduko aŭstria kaj duko milana, salcburga, karintia, stira, krajna, silezia, transilvania, serbia, venecia, ŝlesviga, modena, mantova, parma, toskana kaj zakupa, margrafo moravia kaj grafo tirola, gorica, trenta, istria, hereda grafo el Habitsburk kaj Kiburk.

Li parolis latine, germane, france, itale, hungare kaj ĉeĥe.

Vivo[redakti | redakti fonton]

  • 18301848 li estis edukata kiel filo de la frato de imperiestro kaj heredonto. Sed lia patrino deziris, por ke nova imperiestro fariĝu ŝia plej aĝa filo, kiu estis plene sindona al ŝi. Sofia persvadis sian edzon, por ke li rezignu pri sia sekvanteco en prospero de la malgranda Francisko kaj ŝi komencis intrigi, por ke ŝi surtronigu sian filon sur tronon.
  • 18321840 naskiĝo de fratoj Ferdinando Maksmiliano, Karolo Ludoviko kaj Ludoviko Viktoro.
  • la 2-an de decembro de 1848 imperiestro Ferdinando reignis pri sia trono kaj Francisko fariĝis nova monarĥo. Malgraŭ tio, ke jam estis kompostita nomo Francisko la 2-a, la nova imperiestro komune kun ministroj Schwarzenberg, Stadion kaj Bach decidis regi sub nomo Francisko Jozefo la 1-a. La nomo estis korpigonta absolutismon de Jozefo la 2-a kaj konservatismon de regado de Francisko la 2-a.
  • 1849 komence de la jaro la nova imperiestro fruntis de la disfalanta imperio. Revolucioj en Bohemio kaj en Aŭstrio estis ja diserigitaj de marŝalo Windischgrätz kaj revolucion en Italio diserigis eble la plej brila tiutempa komandanto, marŝalo Václav Radecký, sed la plej grava situacio estis en Hungario, kie lotrinanoj estis detronigitaj.
  • la 28-an de februaro de 1849 la imperiestraj soladataroj konkeris en Hungario la unuan venkon en batalo ĉe Kápolna.
  • la 13-an de aŭgusto de 1849 Francisko Jozefo venkis hungarajn liberecbatalantojn en batalo ĉe Világos. Li koncentrigis tiam ĉi tien ĉiujn siajn soldatarojn kaj pleje li ricevis 200 000 soldatojn de la rusa imperiestro Nikolao la 1-a.
  • aŭgusto de 1849 imperiestro Nikolao la 1-a donis al Francisko Jozefo la plej superan ordenon, medalon de sankta Georgo.
  • la 1-an de januaro de 1850 ekvalidiĝis en la aŭstra monarĥio nova organizo de ŝtata administrado. Landaj vicregnestrejoj por Bohemio kaj por Moravio fariĝis la plej superaj landaj oficejoj.
  • 1850 estis renovigita Germana societo kun prezidanteco de Aŭstrio.
  • la 16-an de decembro de 1851 laŭ ordono de la imperiestro estis Karel Havlíček Borovský devige restadigita en sudtirola urbeto Bresanono.
  • la 31-an de decembro de 1851 per patentoj el antaŭvespero de la Nova jaro estis nuligita oktrojigita konstitucio kaj estis proklamitaj principoj de gvidado de la ŝtato en spirito de absolutismo, kies reprezentanto fariĝis ministro por internaj aferoj Alexandr Bach. Tiu ĉi periodo havas ankaŭ nomon Absolutismo de Bach.
  • la 24-an de aprilo de 1854 Francisko Jozefo edziĝis al Elizabeto en Bavario, nomata "Sisi". Tio estis la unua kontraŭstaro al la patrino Sofia, kiu elektis al Francisko Helenon, pli aĝan fratinon de Elizabeto. Heleno kaj Elizabeto estis filinoj de Ludovika, fratino de Sofia, kaj duko Maksimiliano en Bavario (apudaj branĉoj de bavaria reĝa familio havis titolon "duko en Bavario"). La familio de Maksimiliano vivis per agrabla vivo. Elizabeto iradis kun sia patro sur montaroj, al ĉasadoj, ŝi ĝoje legis aŭ ludis je muzikinstrumentoj. Ŝi renkontiĝis kun Francisko en balo okaze de lia naskiĝtago en Vieno, kie li estis interkonatiĝonta kun ŝia fratino Helena. Ambaŭ junaj homoj enamiĝis unu en la alian travivante komune en la unuaj monatoj vicon da belaj momentoj. Sed poste Francisko devis reveni al siaj devoj kaj li renkontiĝis Elizabeton senĉese pli kaj pli malofte. Sofia do decidiĝis, ke ŝi reedukos la nekatenitan, gajan bofilinon, kiu ne zorgis pri bigotaj kortegaj ceremonioj kondutante laŭ siaj manieroj. Inter bopatrino kaj bofilino iom post iom naskiĝis malamo.
  • la 4-an de junio de 1854 Aŭstrio dum la t.n. krimea milito (rusa-turka milito, kie flanke de Turkio stariĝis Francio kaj Anglio) sendis al Rusio ultimaton, por ke ĝi forlasu princlandon Valaĥio kaj Multanio. Okazinte tiel, tio estis la plej malbona sinteno por Aŭstrio. Anglio kun Francio estis koleriĝintaj tial, ke Aŭstrio aliĝis al ili nur post du jaroj (la milito komenciĝis en la jaro 1852) kaj nur dum la tempo antaŭ ol ĝi disvastigis siajn teritoriojn (sole dumtempe, post la finigo de la milito ĝi denove devis forlasi ilin), sed eĉ la rusa caro Nikolao la 1-a senprudentiĝis pro kolero, ke Aŭstrio ne helpis lin, eĉ kiam ĝi estis devligita al Rusio pro la helpo el la jaro 1849.
  • 18551858 la imperiestra geopo travojaĝis ĉiujn landojn de la monarĥio.
  • 1855 naskiĝo de filino Sofia (ŝi mortis en 1857 je hungara gripo).
  • junio de 1856 naskiĝo de filino Gisela.
  • 1856 geedziĝo de frato Ferdinando Maksmiliano al Charlotta, filino de la belga reĝo Leopoldo la 1-a. Post la geedziĝo la imperiestro nomis sian fraton ĉefguberniestro en Lombardio kaj Venecio plenuminte tiel deziron de Leopoldo la 1-a, kiu deziris, por ke lia bofilo havu ian superan postenon komune kun supera titolo. En 1864 Ferdinando Maksmiliano fariĝis meksikia imperiestro. Lia regado daŭris tri jarojn. Post tio li estis detronigita per revolucio kaj pafmortigita. Lia edzino freneziĝinte estis forveturigita Belgion, kie ŝi en la jaro 1927 en kastelo Bouchout mortis.
  • la 22-an de aŭgusto de 1858 naskiĝo de filo Rudolfo. La imperiestro dediĉis en lian lulilon Ordenon de ora mantelo kaj rangon de kolonelo. Ankaŭ ŝajnis, ke la rilatoj en la familio pliboniĝos, ĉar la konduto de l' patrino de la imperiestro malfavore interrompis la rilaton de la geedzeca geopo. Sed Sofia eldevigis por si, ke la infanoj estis donitaj por edukado al ŝi kaj Elizabeta havis al ili limigita aliron. Elizabeta ja eldevigis, por ke ili redonu al ŝi ŝiajn infanojn, sed la rilatoj senĉese estis malboniĝantaj. Sofia ne hezitis uzi la plej fiajn intrigojn, por ke ŝi malproksimigu la edzecan geopon. Elizabeta fine rezignis, ŝi forveturis el Aŭstrio revenante nur provizore.
  • 18601875 okazis edukado de kronprinco Rudolfo. En la edukadon intervenis tro multe da homoj kaj la psiko de la princo estis forte rompita. La patro intervenis en la edukadon sole per leteroj reagantaj al sukcesoj de la princo kaj malsukcesoj en armeaferoj.
  • 1859 en Italio komenciĝis unuiĝanta procezo. Subgvide de Giuseppe Garibaldi ribeluloj konkeris regionojn ĉirkaŭ Napolo kaj Sicilio, kie poste ekregis familio de Savojoj.
  • la 11-an de julio de 1859 Aŭstrio estis malvenkita de francaj kaj sardiaj soldataroj en batalo ĉe Solferin, perdinte Reĝlandon Lombardian.
  • la 22-an de aŭgusto de 1859 ministro Bach estis maldungita, kio signifis finon de la absolutismo. Lian falon kaŭzis financa krizo post la antaŭa milito, kiun li ne kapablis akcepteble solvi.
  • la 20-an de decembro de 1859 per imperiestra patento estis leĝigita etindustria regularo, kiu certigis ĝeneralan liberecon de entreprenado.
  • la 20-an de oktobro de 1860 la imperiestro eldonis la t.n. oktobran diplomon, per kiu la imperiestro faris leĝdonpovon komune kun landa parlamento.
  • la 26-an de februaro de 1861 per nova patento, konata kiel februara konstitucio, transiris leĝdonpovo de la parlamento al la t.n. regna konsilantaro.
  • la 16-an de februaro de 1862 en Prago estis fondita la unua ĉeĥa gimnastika organizo nomata Sokol frunte kun Miroslav Tyrš kaj J. Fügner.
  • 1863 plimulto da ĉeĥaj deputitoj ĉesis partopreni kunsidojn de la regna konsilantaro je protesto kontraŭ centralismaj karakteroj de la februara konstitucio kaj kontraŭ ĉeĥoj maljusta balotregularo ĝis la landa parlamento.
  • la 17-an de junio de 1866 Francisko Jozefo la 1-a proklamis militon kontraŭ Prusio, kiu klopodis senigi Aŭstrion de influo en la Germana Federacio kaj unuigi Germanion sub sian superregadon.
  • la 3-an de julio de 1866 en decida batalo de la prusia-aŭstria milito ĉe Hradec Králové la aŭstriaj soldataroj estis malvenkitaj.
  • la 23-an de aŭgusto de 1866 per packontrakto en Prago Aŭstrio donis al Italio regionon ĉirkaŭ Venecio kaj ĝi konsentis kun malfondo de la Germana Federacio.
  • la 18-an de februaro de 1867 Francisko Jozefo nomis hungaran registaron. Tio estis la unua el vico da ŝtatjuraj faroj, per kiuj estis efektivigita dualisma divido de la imperio. La monarĥio dividiĝis al la t.n. Cislajtio (aŭstriaj kaj ĉeĥaj landoj) kaj Translajtio (Hungario) laŭ rivereto Lajto, fluanta meze de la imperio. Landoj kiel BosnioGalicio estis komunaj, same kiel eksterlanda politiko de la ŝtato kaj armeaferoj kaj financoj. Aŭstrio-hungara egaligo kaŭzis abruptan batalon de la ĉeĥa nacio por siaj rajtoj.
  • la 26-an de majo de 1867 František Palacký gvidis delegacion de ĉeĥaj politikistoj akceptitaj de la rusa imperiestro Aleksandro la 2-a okaze de etnografia ekspozicio en Moskvo. Tiu ĉi vizito demonstris malkonsenton kun la enpraktikigita dualismo.
  • la 8-an de junio de 1867 Francisko Jozefo lasis sin kroni je apostola reĝo hungara.
  • la 28-an de aŭgusto de 1867 estis transveturigitaj en Ĉeĥion la ĉeĥaj reĝaj kronadjuveloj. Ties transveturigo fariĝis amasa demostracio por la ĉeĥaj rajtoj.
  • la 21-an de decembro de 1867 la t.n. decembra konstitucio enhavanta ses bazajn leĝojn de la monarĥio, kiu finis ŝanĝon de Aŭstrio en konstitucian ŝtaton. Tiu ĉi konstitucio validis ĝis la jaro 1918.
  • 1868 naskiĝo de filino Maria Valeria.
  • la 16-an de majo de 1868 estis metita fundamenta ŝtono al konstruado de Nacia teatro en Prago.
  • la 14-an de novembro de 1868 Aŭstria imperio ricevis novan oficialan nomon: Regno aŭstria-hungara.
  • 1869 Francisko Jozefo la 1-a vizitis Atenon, Konstantinopolon kaj Jerusalemon. En la sekvantaj jaroj li vizitis en Parizo Napoleonon la 3-an, kaj ankaŭ Mariánské Lázně, kie li renkontiĝis kun Eduardo la 7-a de Anglio.
  • 1874 Francisko Jozefo forveturis ĝis Peterburgo por viziti la rusan imperiestron Aleksandron la 2-an.
  • 1875 en Vieno mortis la lasta modena duko Francisko la 5-a Este. Li estis senigita de sia lando dum unuigado de Italio, sed li ja diferencis sin de la ceteraj monarĥoj kun tiu ĉi sorto. Ankoraŭ regante li aĉetis grandegan kvanton da juveloj kaj palacoj en Vieno, Romo kaj pluaj urboj ekster sia dukolando. Li enbankigis en eksterlandaj bankoj ankaŭ grandajn kvantojn da mono kaj do eĉ post sia foriro el Modeno li disponis je grandega posedaĵo. Ĉar li estis seninfana, li serĉis iun, kiu provus renovigi sinjorujon de Esteidoj en Modeno. Li destinis kiel sian heredanton Franciskon Ferdinandon, filo de Karolo Ludoviko, frato de la imperiestro.
  • 1878 Aŭstrio konkeris Bosnion kaj Hercegovinon.
  • 1879 Aŭstrio fermis amikan kontrakton kun Germanio ("Duopa Alianco"), al kiu kvar jarojn pli poste aliĝis ankaŭ Italio kaj estiĝis la t.n. "Triopa Alianco".
  • la 11-an de junio de 1881 estis en Prago malfermita Nacia teatro per prezentado de opero Libuŝo de Bedřich Smetana.
  • 1882 post morto de la eksa imperiestro Ferdinando ekloĝis en Praga burgo la kronprinco Rudolfo, kiu ĉi tie loĝis du jarojn. Pli malfrue ĉi tie ekloĝis ankoraŭ Francisko Ferdinando d’Este.
  • la 18-an de novembro de 1883 Nacia teatro, kiu en aŭgusto de 1881 forbrulis, estis denove malfermita.
  • 1884 Francisko Jozefo forveturis al la rusa Pollando, kie li renkontiĝis kun imperiestro Aleksandro la 3-a.
  • la 30-an de januaro de 1889 Rudolfo de Loreno finis sian vivon per memmortigo. Li ne estis talenta por milita arto, pro kio li estis senĉese riproĉata de sia patro. Tiu edzigis lin al princidino Stefania de Belgio (filino de reĝo Leopoldo la 2-a), sed la geedzeco ne estis feliĉa (post naskiĝo de filino Elizabeta la geedzoj en silenteco disiĝis). Rimarkoj de Rudolfo en demandoj de la regado estis neniel konsiderataj kaj Rudolfon mem la patro entute ne allasis al la regado.
  • 18891896 post morto de princo Rudolfo sekvanto de la trono fariĝis Karolo Ludoviko, frato de la imperiestro. Sed tiu en la jaro 1896 vizitis Palestinon, kiu fariĝis fatala por li. El biblia rivero Jordano li trinkis akvon kaj li malsaniĝis je tifo. Li mortis la saman jaron.
  • 18961914 la kronprinco fariĝis Francisko Ferdinando d’Este. (Post la morto de princo Rudolfo imperiestro Francisko Jozefo havis nenian alian filon. El tri fratoj de la imperiestro vivis jam sole du. Karolo Ludoviko kaj Ludoviko Viktoro, dum kio la dua el ili havis pro sia invertitemo destinita restadon en unu el imperiestraj kasteloj. Karolo Ludoviko havis du filojn – Franciskon Ferdinandon kaj Otton Franciskon Jozefon. Francisko Ferdinando naskiĝis la 18-an de decembro de 1863 en Graco. Li eklernis paroli germane, angle, france, itale, ĉeĥe kaj hungare.
  • la 15-an de majo de 1891 estis komencita en Prago jubilea landa ekspozicio, kiu fariĝis prezentado de la ĉeĥa industrio.
  • 1892 en Aŭstrio estis enpraktikigita krona monsistemo.
  • 1896 en Vieno okazis kunveno de Francisko Jozefo kaj Nikolao la 2-a.
  • la 10-an de septembro de 1898 en Svislando estis murdita imperiestrino Elizabeta. La imperiestrino pasigis lastaj jarojn de sia vivo en greka insulo Korfuo, kie ŝi lasis konstrui grandegan multekostan kastelon Achilleon. La jaron 1898 ŝi pasigis plimulte en Svislando. En la tago de sia morto ŝi prepariĝis forveturi el Ĝenevo. En la urbo ĉeestis itala anarĥisto Luigi Lucheni, kiu venis ĉi tien por mortigi dukon orleanan, sed kiu lastatempe ne alveturis la urbon kaj la italo do turnis sian atentemon al la imperiestrino klopodante murdi ian supere postenigitan personecon. Enŝipiĝante li enpuŝis fajlilon en ŝian koron.
  • la 1-an de julio de 1900 la sekvanto de trono Francisko Ferdinando edziĝis al grafino Sofia Ĥotka. Sed antaŭe li devis subskribi dokumenton, per kiu li agnoskis sian geedziĝon kiel morganata(socie malegala) kaj laŭ kiu la infanoj el tiu ĉi geedzeco ne povis surtroniĝi. La imperiestro okaze de la geedziĝo avancis Sofion Ĥotkan je princino el Hohenberg. Dukoj el Hohenberg estis pli malfrue ankaŭ iliaj idoj. Ambaŭ novgeedzoj elektis sian sidejon kastelon en Konopiště, el kiu Francisko Ferdinando ekkonstruis grandegan rezidejon, kiu en estonteco estis fariĝonta somera imperiestra sidejo de la nova imperiestro Francisko la 2-a (sub tiu nomo li volis regi).
  • junio de 1914 en Bosnio estis okazontaj soldatmanovroj, kiujn estis partoprenonta ankaŭ la sekvanto de trono kun la edzino. Sed en Bosnio regis rilatoj kontraŭ lotrina reganta dinastio. Tieaj loĝantoj deziris unuiĝon kun la serbia reĝlando. Serbio konsideris la sekvanton de trono kiel kapon de la t.n. aŭstria milita flanko kaj ĝi sendis en Sarajevon anojn de terorisma movado Nigra mano, kiuj devis la sekvanton murdi. (Francisko Fredinando eldevigis por si enoficigon de sia homo en frunton de la armeo, kiu plene reorganizis ĝin. Sed li mem estis kontraŭ milito, precipe poste kontraŭ Rusio.)
  • la 28-an de junio de 1914 la kronprinca paro estis murdita en Sarajevo.
  • la 28-an de julio de 1914 Aŭstrio-Hungario proklamis al Serbio militon. Tiel komenciĝis la unua mondmilito, kiu dividis Eŭropon en ŝtatojn de la Triopa Alianco kaj de la Triopa Entento. Enflanke de la Entento staris precipe Anglio, Francio, Rusio, Italio kaj Usono kaj enflanke de la Alianco ĉefe imperio Aŭstrio-Hungara, Germana kaj Turka, plu poste Bulgario kaj Rumanio.
  • la 21-an de novembro de 1916, meze de la milito, post 68 jaroj de la regado en siaj 86 jaroj, mortis imperiestro kaj reĝo Francisko Jozefo la 1-a.


Antaŭe: Imperiestro de Aŭstrio Poste: Wappen Kaisertum Österreich 1815 (Klein).png
Ferdinando la 1-a 1848-1916 Karolo la 1-a
Antaŭe: Reĝo de Bohemio Poste: Blason Boheme.svg
Ferdinando la 5-a 1848-1916 Karolo la 3-a
Antaŭe: Reĝo de Hungario kaj Kroatio Poste: Hungary Arms.svg
Ferdinando la 5-a 1848-1916 Karolo la 4-a

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]