Mariánské Lázně
| Mariánské Lázně | |||
| germane: Marienbad | |||
| urbo | |||
|
Kolonaro kun Kantanta fontano
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Mariánské Lázně | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
| Distrikto | Distrikto Cheb | ||
| Administra municipo | Mariánské Lázně | ||
| Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
| Konata loko | Kolonaro de Maksim Gorkij | ||
| Fontano | Kantanta fontano | ||
| Rivero | Úšovický potok | ||
| Situo | Mariánské Lázně | ||
| - alteco | 578 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°57′52″N 12°42′04″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.96444 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.96444°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 51,81 km² (5 181 ha) | ||
| Loĝantaro | 14 293 (29.08.2008) | ||
| Denseco | 275,87 loĝ./km² | ||
| Fondo | 1197 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 353 01 | ||
| NUTS 3 | CZ041 | ||
| NUTS 4 | CZ0411 | ||
| NUTS 5 | CZ0411 554642 | ||
| Katastraj teritorioj | 4 | ||
| Partoj de urbo | 6 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 17 | ||
| Retpaĝo: www.marianskelazne.cz | |||
Mariánské Lázně – ĝis 1945 Marienbad – estas banloka urbo kun 15 600 loĝantoj, situanta en okcidenta Bohemio. Komune kun la proksimaj urboj Karlovy Vary kaj Františkovy Lázně ĝi apartenas al la plej signifaj banlokaj urboj en Ĉeĥio kaj al signifaj centroj de vojaĝtrafiko. Fonta kaj torfeja banloko kuracas malsanojn de renoj, spirorganoj kaj urinorganoj, haŭtmalsanojn, artikmalsanojn kaj malsanojn de metabolo. La fontoj, markataj kiel naturmineralakvoj, havas altan enhavon de karbondioksido kaj kelkaj ankaŭ eĉ de fero kaj ili estas malvarmaj. Nuntempe ĉi tie estas pli ol 40 fontoj (la plej konataj estas Kruca fonto, Mariana fonto/Fonto de Maria, Fonto de Ferdinando, Fonto de Rudolfo, Arbara fonto, Fonto de Karolina ka.). Oni aranĝas ĉi tie vicon da kulturaj agadoj, ekz. Muzikfestivalo de Chopin.
En la loko de hodiaŭa urbo ekzistis ekde la 13-a jarcento ĉeĥa vilaĝo Úšovice, kiu apartenis al monaĥejo en Teplá. En la 16-a kaj la 17-a jarcentoj oni minis en la ĉirkaŭaĵo arĝenton. La unuaj informoj pri kuracfontoj estas el la jaro 1528, sed la fontoj estis uzataj nur porokaze. Renomo de ĉi tieaj fontoj iom post iom disvastiĝis kaj fine de la 17-a jarcento estiĝis flanke de la monaĥeĵo en Teplá klopodo konstrui banlokon. Sed malpermeso de lignominado kaj ordono de supera oficejo en Horní Slavkov malhelpis tion, por ke ĉi tieaj arvaroj estu konservitaj por planata konstruado de stanaj minejoj. Nur en la jaro 1786 la monaĥejo sukcesis aĉeti la ĉirkaŭan arbaron kaj komenciĝis konstruado de banloka vilaĝo en senpera proksimeco de la fontoj. Ili nomis ĝin Mariánské Lázně (oficiale ekde la jaro 1808). Doktoro Josef Nehr meritis pri priskribo de efikoj de la unuopaj fontoj. Ĉefa evoluo de banlokaj aferoj okazis komence de la 19-a jarcento. Konstrui banlokan komplekson (kolonadoj, pavilonoj, banlokaj domoj) kaj banlokan parkon oni komencis en la jaro 1817. Fine de la 19-a jarcento Mariánské Lázně estis ekspozicia banloka centro de eŭropa renomo – konata en sia germanlingva formo Marienbad – kaj samtempe signifa kultura centro (teatro estis fondita en 1866). Fine de la 19-a jarcento ĉi tie ĉiujare kuracis sin ĉirkaŭ 20 000 banlokaj gastoj (maksimuma nombro de 34 509 banlokaj gastoj estis atingita en la jaro 1911). Eĉ famajn personojn ekplaĉis la banloko, restadis ĉi tie ekz. la angla reĝo Eduardo la 7-a, Johann Wolfgang von Goethe, Frédéric Chopin, Rudolf Wagner, Johanes Strauss, Franz Kafka, Maxim Gorkij, Sigmund Freud, Thomas Alva Edison kaj pluaj.
El memorigaĵoj eminentas pavilono de Kruca fonto, devene pseŭdojona konstruaĵo el la jaroj 1818 – 1826. Sude de Kruca fonto estas ĉefa kolonado, la unika ŝtala novbaroka konstruaĵo kun gismetalaj plastikaĵoj kaj dekorativa ornamaĵo el la jaroj 1889 – 1899, rekonstruita en la jaroj 1974 – 1981. En fino de la kolonado estis establita Kantanta fontano (ĝi ludas ekde majo ĝis oktobro ĉiun malparan horon unu el ok komponaĵoj). Al pluaj signifaj banlokaj konstruaĵoj apartenas trietaĝa novrenesanca konstruaĵo de Centra banloko apud Mariana fonto (konstruita en loko de pli malnova banloka konstruaĵo en 1892), plu klasicisma kolonado de Arbara fonto (1869), kolonado de Fonto de Karolina (konstruita en 1988 kiel preciza kopiaĵo de devena kolonado el la jaro 1823 kun aloj el 1869), vico da hotelaj kaj loĝigkonstruaĵoj, ekz. hotelo Hvězda (Stelo) (1819), kuracejo Kavkaz (devene palaco de Klebelsberg el 1821) ka.
En la urbo estas ankaŭ urba muzeo, kiu dediĉas sin al la historio de la urbo kaj la regiono, eluzado de la mineralakvoj kaj ĉi tie estas kolektaro de banlokaj glasetoj. En la urbo troviĝas ankaŭ daŭra ekspozicio dediĉita al naŭ vizitoj de la angla reĝo Eduardo la 7-a, monumento de Frédéric Chopin estas lokita en pensiono, kie la muzikisto restadis en la jaro 1836. La ekspozicio rememorigas liajn kvar restadojn, la vivon kaj la verkojn.
Signifaj vizitintoj[redakti]
La urbon Mariánské Lázně regule vizitadis multe da signifaj gastoj, kiuj meritis pri reputacio de Mariánské Lázne en la tuta mondo.
- Ema Destinnová - ĉeĥa opera kantistino
- Richard Wagner - germana muzika komponisto
- Fryderyk Chopin - pola muzika komponisto
- Friedrich Nietzsche - germana verkisto kaj filozofo
- Johann Strauß - aŭstria muzika komponisto
- Eduardo la 7-a - brita reĝo
- Johann Wolfgang Goethe - unu el la plej signifaj germanaj poetoj kaj filozofoj
- T. G. Masaryk - la unua ĉeĥoslovaka prezidento
- Antonín Dvořák - muzika komponisto
- Jan Neruda - poeto kaj verkisto
- Franz Kafka - praga germane skribanta veristo
- Jaroslav Seifert - poeto kaj portanto de Nobel-premio
- Sigmund Freud - viena psikologo kaj fondinto de psikoanalizo
- Rudyard Kipling - angla verkisto, portanto de Nobel-premio
- Albert Schweitzer - humanisto, portanto de Nobel-premio
- Carl Maria von Weber - germana muzika komponisto
- Thomas Alva Edison - fama usona inventinto
- Francisko Josefo la 1-a – aŭstria-hungaria imperiestro
- John Pierpont Morgan – usona magnato, unu el la plej riĉaj vizitintoj de Mariánské Lázně – li financis konstruadon de Panama kanalo
- Louis Renault – franca industriisto kaj fondinto de aŭtomobilfabriko Renault
- Václav Beneš Třebízský - ĉeĥa pastro kaj verkisto
Vidu ankaŭ[redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Hamrníky | Chotěnov-Skláře | Kladská | Mariánské Lázně | Stanoviště | Úšovice |
|