Bražec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Karlovy Vary. Pri parto de urbo Náchod temas artikolo Bražec (Náchod).
Bražec
germane Bergles
municipo
Ĉefa strato en Bražec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bražec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Karlovy Vary
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro, Doupova montaro
Situo Bražec
 - koordinatoj 50° 10′ 29″ N 13° 02′ 48″ O / 50.17472 °N, 13.04667 °O / 50.17472; 13.04667 (mapo)
Areo 12,64 km² (1 264 ha)
Loĝantaro 253 (2023)
Denseco 20,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1289
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 364 71 poŝto Bochov
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 500101
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bražec
Retpaĝo: www.brazec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bražec (germane Bergles) estas municipo de Ĉeĥio en distrikto Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 253 loĝantoj (2023). Al la municipo apartenas ankaŭ domaroj Javorná kaj Dolní Valov.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1289.

Grandajn ŝanĝojn en la vivo de la vilaĝo alportis fino de la dua mondmilito. En ĝia fino venis en la vilaĝon 350 rifuĝintoj kun okdek ĉevaloj. Taĉmentoj de Ruĝa Armeo alveturis ĝis Bražec la 11-an de majo 1945. Ĝis la jaro 1947 poste okazis ellandigo de germana loĝantaro. La malplenigitan municipon oni ne sukcesis enloĝigi.

La municipo poste pereis pro decido de prezidantaro de registaro de Ĉeĥoslovakio el la 4-a de marto 1953 pro establo de armea ekzercspaco Hradiště, nome kun rea valideco al la 1-a de februaro 1953. Renovigita ĝi estis la 1-an de januaro 2016, kiam okazis malgrandigo de armea spaco Hradiště, sur areo de la katastraj teritorioj Bražec u Doupova kaj Bražec u Těšetic.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869778
1880851
1890753
1900779
1910840
1921771
JaroLoĝantoj
1930687
1950233
19610
19700
19800
19910
JaroLoĝantoj
2001269
2011219
2016219
2017221
2018221
2019220
JaroLoĝantoj
2020221
2021212
2022221
2023253

Transporto[redakti | redakti fonton]

La municipo havas aŭtobusan komunikon kun Karlovy Vary, Bochov, Valeč kaj Žlutice. Tra la norda rando de la municipo sur la limo de la armea spaco kondukas biciklovojo numero 2249 el Ostrov ĝis Valeč, tra Dolní Valov aliĝas biciklovojo n-ro 2233 de Toužim kaj Bochov.

Pliaj fotoj[redakti | redakti fonton]