Armea spaco Hradiště

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armea spaco Hradiště
ĉeĥe: Vojenský újezd Hradiště
armea spaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vojenský újezd Hradiště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Armea spaco Hradiště
Historia regiono Bohemio
Situo Armea spaco Hradiště
 - alteco 335 m s. m.
 - koordinatoj 50° 10′ 30″ N 13° 02′ 48″ O / 50.17500 °N, 13.04667 °O / 50.17500; 13.04667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 934 m s. m.
Katastro 280,8 km² (28 080 ha)
Loĝantaro (2019)
Denseco 0 loĝ./km²
Establo 1953
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 555177
Katastraj teritorioj 5
Partoj de spaco 1
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Teritorio de armea spaco
Teritorio de armea spaco
Teritorio de armea spaco
Vikimedia Komunejo: Vojenský újezd Hradiště
Retpaĝo: www.vojujezd-hradiste.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Armea spaco Hradiště estas armea spaco troviĝanta en distrikto Karlovy Vary en Regiono Karlovy Vary inter urboj Karlovy Vary, kie ankaŭ havas sidejon ties armespaca oficejo, Bochov, Kadaň kaj Podbořany en montaro Doupovské hory. Ĝi havas areon 280,8  km², ĝi do estas la plej granda armea spaco en Ĉeĥio. Supermara alteco de la teritorio moviĝas ĉirkaŭ 500 ĝis 700 m; la plej malalta loko estas sur ŝoseo sur la dekstra bordo de rivero Ohře inter Velichov kaj Vojkovice ĉe okcidenta limo de la armea spaco, la plej alta punkto de la spaco (kaj de la tuta montaro Doupovské hory) estas monto Hradiště (934 m) en ĝia centra parto. En la armea spaco estas registrita neniu loĝanto.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radonice, Valeč, Podbořanský Rohozec, Kyselka, Velichov, Verušičky, Vojkovice, Stráž nad Ohří, Stružná, Kadaň, Klášterec nad Ohří, Mašťov kaj Okounov.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbo Doupov en la jaro 1896

AS Hradiště estis establita per decido de prezidantaro de Registaro de Ĉeĥio el la 4-a de marto 1953 kun rea valideco al 1-a de februaro 1953, estis detruitaj multaj municipoj kaj neniigitaj multaj memorindaĵoj. Ĝi estiĝis plejgrande sur teritorio de tiama distrikto Kadaň.

Sur la teritorio de la armea spaco antaŭe troviĝis pli da municipoj:

En sektoro de Doupovské dráhy situanta sur la teritorio de la spaco estis haltigita trafiko kaj la fervojlinio estis mallongigita nur ĝis Kadaňský Rohozec.

Malgrandigo de la armea spaco[redakti | redakti fonton]

Per leĝo n-ro 15/2015 Sb., pri limoj de armeaj spacoj, estiĝis ekde la 1-a de januaro 2016 el katastraj teritorioj Bražec u Doupova kaj Bražec u Těšetic nova municipo Bražec kaj el katastra teritorio Doupovské Hradiště municipo Doupovské Hradiště, ambaŭ per tio samtempe el la armea spaco elmembriĝis. Plu la katastra teritorio Albeřice u Hradiště allixis al municipo Verušičky, Kyselka u Hradiště al municipo Kyselka, Okounov u Hradiště al municipo Okounov, Podbořanský Rohozec u Hradiště I kaj Podbořanský Rohozec u Hradiště II al municipo Podbořanský Rohozec, Radonice u Hradiště al municipo Radonice, Stráž u Hradiště I kaj Stráž u Hradiště II al municipo Stráž nad Ohří, Valeč u Hradiště al municipo Valeč kaj Vojkovice u Hradiště I kaj Vojkovice u Hradiště II al municipo Vojkovice (katastra teritorio Okounov u Hradiště, Podbořanský Rohozec u Hradiště I kaj II kaj Radonice u Hradiště do samtempe transiris ĝis Regiono Ústí nad Labem). La restantan teritorion plu administras armespaca oficejo en urbo Karlovy Vary.

La teritorio de la armea spaco plu konsistas el katastraj teritorioj Bražec u Hradiště, Doupov u Hradiště, Radošov u Hradiště, Tureč u Hradiště kaj Žďár u Hradiště.