Šindelová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šindelová
germane Schindlwald
municipo
Šindelová
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Šindelová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Kraslice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Šindelová
 - alteco 598 m s. m.
 - koordinatoj 50° 19′ 08″ N 12° 36′ 12″ O / 50.31889 °N, 12.60333 °O / 50.31889; 12.60333 (mapo)
Areo 38,32 km² (3 832 ha)
Loĝantaro 311 (2023)
Denseco 8,12 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 06
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560677
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šindelová
Retpaĝo: www.sindelova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Šindelová (germane Schindlwald) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov en Regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 311 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis duono de la 20-a jarcento la loĝantaron de Šindelová kreis el granda plimulto germanoj. Post la dua mondmilito okazis ellandigo de devenaj malnovekloĝintoj. Oni jam neniam sukcesis la municipon ĝisloĝigi.

Minado kaj prilaborado de fero[redakti | redakti fonton]

La komencoj de minado kaj prilaborado de fererco en tiuj ĉi lokoj devenas de la 14-a jarcento. Ekde la 16-a jarcento, fero estas prilaborita ĉi tie en multaj ŝtonminejoj. En 1839 estis establita en Šindelová ferfabriko, kiu inkluzivis, krom la altforno, ankaŭ rulfabrikojn, moderigajn plantojn kaj martelmuelejon. Ĉi tie estis uzata vapormaŝino, unu el la unuaj en la ĉeĥaj landoj. Dum la unua mondmilito, tiuj ĉi ferfabrikoj estis monopolprovizanto de lado por la produktado de ladskatoloj ĉie en la aŭstro-hungara monarkio. Kelkaj armilkomponentoj ankaŭ estis produktitaj ĉi tie.

Ekstrema klimato[redakti | redakti fonton]

Šindelová situas en frosta baseno[1] kaj en ĉi tiea meteorologia kaj fenologia[2] stacioj estas registrataj unuj el la plej malaltaj temperaturoj en Ĉeĥio, kiuj sinkas sub nulon eĉ en kelkaj matenoj somere.[3] Šindelová situas en refreŝigeja regiono, en la municipo estas natura baniĝejo sur fiŝlago Tajch.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Šindelová (sen la lokaj partoj)
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 519 585 637 693 712 709 683 249 177 136 103 99 108 104
Nombro de domoj 56 71 79 79 90 96 104 109 108 31 26 36 39 44
Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Šindelová (inkluzive de la lokaj partoj)
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 3 739 3 580 3 444 3 486 3 646 3 514 3 509 499 500 367 249 223 256 271
Nombro de domoj 440 492 511 520 549 558 627 500 108 92 77 97 114 127

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

La municipo konsistas el tri partoj kun ses bazaj setlejunuoj sur kvin katastraj teritorioj: (nombro de domoj kaj loĝantoj laŭ popolnombrado en 2001)

  • Šindelová (Schindlwald): k. t. Šindelová, BSU Šindelová (30 domoj kaj 85 loĝantoj) kaj U rybníka (9 d., 23 l.)
  • Krásná Lípa (Schönlind):
    • k. t. Krásná Lípa u Šindelové, BSU Krásná Lípa (37 d., 57 l.)
    • k. t. Milíře u Šindelové, BSU Milíře (Kohling, 2 d., 15 l.)
    • k. t. Ptačí, BSU Ptačí (Vogeldorf, 0 domoj kaj loĝantoj)
  • Obora (Hochgarth): k. t. Obora u Šindelové, BSU Obora (36 d., 76 l.)

Sur la teritorio de municipo krom la menciitaj setlejoj troviĝis ankaŭ hodiaŭ jam pereintaj domaroj Břidlová (Schieferhütten) kaj Javořina (Ahornswald).

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]