Lázně Kynžvart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lázně Kynžvart
germane: Bad Königswart
urbo
Kynzvart kostel.jpg
Lázně Kynžvart - historia centro kun preĝejo
Znak Lazne Kynzvart.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Lázně Kynžvart
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Mariánské Lázně
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkov-Arbaro
Konataj lokoj Kynžvart kastelo, Kynžvart burgo, Ŝtono de Kynžvart naturmemorindaĵo
Rojo Longa kanalo teknika memorindaĵo
Situo Lázně Kynžvart
 - alteco 673 m s. m.
 - koordinatoj 50°00′38″N 12°37′29″E  /  50.01056°N, 12.62472°O / 50.01056; 12.62472 (Lázně Kynžvart)
Plej alta punkto
 - situo Lesný
 - alteco 983 m s. m.
Areo 32,58 km² (3 258 ha)
Loĝantaro 1 577 (29.08.2008)
Denseco 48,4 loĝ./km²
Unua skribmencio 972
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 354 91
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 554600
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lázně Kynžvart
Retpaĝo: www.laznekynzvart.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Lázně Kynžvart [Lazne KINĵvart] estas urbo kaj banloko, situanta 5 km de urbo Mariánské Lázně, en distrikto Cheb.

Ĝi estiĝis el vilaĝeto en subburgejo en la 13-a jarcento, ĝi situis en vojkruciĝo de vojoj, ekde mezepoko oni minis en la ĉirkaŭaĵo stanon. Ekde la jaro 1630 ĝi estis posedaĵo de Metternich-idoj. En la 19-a jarcento okazis en la urbo evoluo de banlokaj aferoj, per la fondo de la banloko la posedantoj volis konkurenci al Mariánské Lázně. Sed fontoj estis konataj jam ekde la 16-a jarcento. En la jaro 1862 Kynžvart akiris statuton de banloka urbo. Da historiaj memorigaĵoj estas malmulte, plimulto estis neniigita dum pereiga incendio en la jaro 1865.

Devene gotika preĝejo de sankta Marketo en la supra parto de placo estis denove konstruita en la jaro 1506 kaj reguligita en 1870. En la urbocentro konserviĝis kelke da empiraj burĝaj domoj. Post la jaro 1862 komencis kreski la banloka parto de la urbo. El tiu tempo estas objekto de Nova banloko (1862) kaj kelkaj grandareaj vilaoj konstruitaj en historiigantaj stiloj. La plej konata fonto, la fonto de Richard, tegmentita per pavilono, fontas meze de parko. Ekde la jaro 1952 la banloko servas sole al infanaj pacientoj, ĉi tie oni kuracas malsanojn de spirorganoj kaj haŭtmalsanojn.

Okcidente de la urbo, meze de la parko, staras signifa memorigaĵo – kastelo, neforgeseble kunigita kun familio de Meternich-anoj. Ĝi estis konstruita en loko de pli malnova konstruaĵo el la 16-a jarcento, sian hodiaŭan klasicisman aspekton ĝi ricevis en la jaroj 18201833. Pietro Nobile ellaboris la projekton por kanceliero Klement Václav Lothard Eusebius Metternich, la aŭtoro de Sankta Alianco, kiu gvidis en la kastelo vicon da diplomataj traktadoj. Eĉ signifaj personecoj de kulturvivo (Johann Wolfgang von Goethe en 1818 kaj 1822) vojaĝis ĉi tien al li. Metternich koncentris en la kastelo multe da artaĵoj, armiloj, porcelano kaj kuriozaĵoj. La objekto estis alirebligita en la jaro 2000 post longdaŭra renovigo. Eksterordinare valora estas ĉi tiea libroŝranko kun 24 000 volumoj. En kabineto de la kuriozaĵoj estas eĉ egipta mumio malnova 3 500 jarojn.

La nature pejzaĝan parkon (300 ha) kun fiŝlagoj plenigas etaj konstruaĵoj (teejo, arbara kapelo, ĉina pavilono, monumento de du imperiestroj, kruco de princidino Pascallina ka.). Al la kastelo apartenis pliaj konstruaĵoj (bierfarejo, forĝejo, kortego, muelejo).

Super la urbo (proksimume 1,5 km) ni trovas ruinojn de burgo Kynžvart, fondita de reganto por ŝirmado de limoj (germane: Königswart = Gardo de reganto) proksimume en la 1-a duono de la 13-a jarcento. En la jaro 1647 la burgo forbruliĝis dum sieĝado de svedoj, ekde tiu tempo ĝi estas en ruinoj.