Valy (distrikto Cheb)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valy
germane Schanz
municipo
Historia konstruaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Valy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Mariánské Lázně
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Situo Valy
 - alteco 555 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 37″ N 12° 39′ 17″ O / 49.97694 °N, 12.65472 °O / 49.97694; 12.65472 (mapo)
Katastro 4,28 km² (428 ha) Valy u Mariánských Lázní
Loĝantaro 482 (2023)
Denseco 112,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1670
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 353 01
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 539481
Katastraj teritorioj 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valy (Cheb District)
Retpaĝo: www.obecvaly.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Valy (germane Schanz) estas municipo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en distrikto Cheb, regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 482 loĝantoj (2023).

Situo[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas en supermara alteco 555 m, 4 km nordokcidente de Mariánské Lázně. Ĝi situas sur suda rando de montara regiono Slavkova arbaro. La municipo havas sian propran fervojan stacion sur fervojlinio Mariánské Lázně - Cheb, stacio "Valy u Mariánských Lázní".

Historio[redakti | redakti fonton]

Devena nomo ĝis la jaro 1947 estis Šance (germane Schanz). La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1670.

En la jaro 1872 estis malfermita fervojlinio, kiu kondukis laŭlonge laŭ la municipo. Sed Valy ne havis haltejon. En la jaro 1889 estis fondita fajroestingista korpuso kaj ekde la jaro 1913 estas en la municipo elektro. En la jaro 1933 estis esbalita ankoraŭ stacidomo.

Dum la dua mondmilito la stacidomo estis neniigita. Post la milito la germanaj loĝantoj estis ellandigitaj. En la jaro 1947 okazis ŝanĝo de la nomo de municipo al Valy kaj estis renovigita stacidomo. Loka lernejo estis fermita en la jaro 1968. Poste en la jaro 1976 Valy perdis sian sendependecon kaj ĝi fariĝis konsisto de urbo Mariánské Lázně. Ekde la jaro 1990 Valy estas denove memstara municipo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kamparanaj domoj n-ro 3 kaj 9

Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]