Tatrovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tatrovice
germane Dotterwies
municipo
Vido al Tatrovice el digo de valbaraĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tatrovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Chodov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Tatrovice
 - alteco 564 m s. m.
 - koordinatoj 50° 16′ 37″ N 12° 41′ 50″ O / 50.27694 °N, 12.69722 °O / 50.27694; 12.69722 (mapo)
Areo 10,12 km² (1 012 ha)
Loĝantaro 171 (2023)
Denseco 16,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1356
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 43
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 538663
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tatrovice
Retpaĝo: www.tatrovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Tatrovice (germane Dotterwies) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov en Ercmontaro. Vivas ĉi tie 171 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jindřichovice, Černava, Vřesová kaj Chodov.

En la katastro de municipo troviĝas akva rezervujo (Valbaraĵo Tatrovice) konstruita por provizado de gasfabrika kaj kemia uzino en la proksima Vřesová (Sokolovská uhelná) per teknika akvo, antaŭe ankaŭ per trinakvo. Tiu ĉi valbaraĵo estas abunde vizitata de refreŝigantoj precipe el kelke da kilometroj malproksima urbo Chodov. Ili pase de la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj konstruis ĉi tie multajn refreŝigejajn kabanojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1356.

Post 1945 okazis deviga ellandigo de la germana loĝantaro kaj la municipo preskaŭ pereis. Reviviĝon alportis ŝanĝo de la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj, kiam estis proksime de ĉi tie konstruita kemia kaj gasfabrika uzino en Vřesová.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869588
1880581
1890681
1900694
1910718
1921697
JaroLoĝantoj
1930745
1950153
1961173
1970140
1980131
1991112
JaroLoĝantoj
2001134
2014178
2016183
2017187
2018187
2019182
JaroLoĝantoj
2020180
2021160
2022170
2023171

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

La municipo prezentas unu parton, konsistanta el tri bazaj setlejunuoj:

  • Tatrovice: katastra teritorio Tatrovice
  • Křemenitá (Griesbach): k. t. Křemenitá
  • Spomyšl (Sponsl): k. t. Spomyšl u Vřesové

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]