Doupovské Hradiště

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doupovské Hradiště
municipo
Strato en Lučiny
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Doupovské Hradiště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Ostrov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Doupova montaro
Situo Doupovské Hradiště
 - alteco 485 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 00″ N 13° 01′ 00″ O / 50.23333 °N, 13.01667 °O / 50.23333; 13.01667 (mapo)
Katastro 20,87 km² (2 087 ha) Doupovské Hradiště
Loĝantaro 161 (2023)
Denseco 7,71 loĝ./km²
Estiĝo 2016
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 500127
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Doupovské Hradiště
Retpaĝo: doupovskehradiste.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Doupovské Hradiště estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Karlovy Vary, en Regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 161 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo estiĝis la 1-an de januaro 2016, kiam estis malgrandigita armea spaco Hradiště sur areo de la katastra teritorio Doupovské Hradiště.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
2016151
2017159
2018160
2019159
2020162
2021147
JaroLoĝantoj
2022160
2023161

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Tra Doupovské Hradiště trafluas rojo Lučinský potok. Norde de la municipo troviĝas monteto Harmanovský kopec kun supermara alteco 535 metroj. La sidejcentro fariĝis setlejo Lučiny inkluzive de la teritorio de preskaŭ pereinta domaro Činov, al la municipo plu apartenas vilaĝo Dolní Lomnice kaj preskaŭ neenloĝigita domaro Svatobor. Tra la municipo kondukas biciklovojo n-ro 2249 el Ostrov laŭlonge laŭ limo de la armea spaco ĝis Valeč.

La teritorio de la municipo estis jam ekde la jaro 2006 la tn. alirebligita regiono de la armea spaco. Sur ĝia teritorio situas belvedero Bučina kaj super domaro Dubina ankaŭ nacia naturmemorindaĵo Skalky skřítků.