Teplá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teplá
germane Tepl
urbo
Monaĥejo en Teplá kun preĝejo de Anunciacio de Sankta Maria
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Teplá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Mariánské Lázně
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Tepla montetaro
Konata loko Monaĥejo en Teplá
Rivero Teplá
Situo Teplá
 - alteco 690 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 55″ N 12° 51′ 45″ O / 49.98194 °N, 12.86250 °O / 49.98194; 12.86250 (mapo)
Areo 113,23 km² (11 323 ha)
Loĝantaro 2 926 (2023)
Denseco 25,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1197
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 364 61
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 555631
Katastraj teritorioj 24
Partoj de urbo 24
Bazaj setlejunuoj 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Teplá
Retpaĝo: www.tepla.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Teplá estas urbo en Ĉeĥio kun 2 926 loĝantoj kaj monaĥejo, situanta en okcidenta Bohemio, sur samnomata rivero, 12 km de urbo Mariánské Lázně. Vivas ĉi tie 2 926 loĝantoj (2023). Ĝi havas lignoindustrion kaj konstruindustrion.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chodová Planá, Bezdružice, Lestkov, Ovesné Kladruby, Mnichov, Otročín, Toužim, Nová Ves kaj Úterý.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas unuafoje menciata en konekso kun fondo de la proksima monaĥejo en la jaro 1193. Ĝi estiĝis kiel antaŭburgejo de fortikigita sidejo de Hroznata, fondinto de la monaĥejo, kiu estis lima gardpunkto en komercpado. Teplá fariĝis urbo en la jaro 1385. Per aligo de regiono de Cheb al la ĉeĥa teritorio komence de la 14-a jarcento ĝi sensignifiĝis. Dum la tridekjara milito la urbo kaj la monaĥejo estis kelkfoje prirabitaj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 996
18807 458
18907 400
19007 426
19107 379
19217 017
JaroLoĝantoj
19306 807
19502 843
19613 444
19703 318
19803 115
19912 924
JaroLoĝantoj
20013 101
20112 981
20143 012
20162 962
20172 961
20182 941
JaroLoĝantoj
20192 946
20202 954
20212 859
20222 909
20232 926

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Teplá havas sume 24 lokajn partojn: (Babice, Beranov, Beranovka, Beroun, Bezvěrov, Bohuslav, Číhaná, Heřmanov, Horní Kramolín, Hoštěc, Jankovice, Kladruby, Klášter, Křepkovice, Mrázov, Nezdice, Pěkovice, Popovice, Poutnov, Rankovice, Služetín, Staré Sedlo, Teplá kaj Zahrádka) el kiuj plej homa estas Poutnov (en la nordokcidenta parto de la katastro, 6 km de Teplá) kaj Staré Sedlo (en la sudorienta parto de la katastro, 8 km de Teplá).

Monaĥejo en Teplá[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo staras sude de la urbo kaj ĝi estis fondita en la jaro 1193.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo monaĥejo en Teplá.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Tepl naskiĝis astronomo Ferenc Mayer-Lambert.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.