Zákupy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Reichstadt
Zákupy
germane Reichstadt
urbo
Statuaro de La plej sankta Triunuo kaj poŝto (iama monaĥejo de Boromeidinoj) en la placo en Zákupy
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zákupy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Česká Lípa
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Memorindaĵo Zákupy kastelo
Rivero Svitávka
Situo Zákupy
 - koordinatoj 50° 41′ 29″ N 14° 39′ 04″ O / 50.69139 °N, 14.65111 °O / 50.69139; 14.65111 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 444 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 264 m s. m.
Areo 32,27 km² (3 227 ha)
Loĝantaro 2 971 (2023)
Denseco 92,07 loĝ./km²
Unua skribmencio 1315
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 23 ĝis 471 53
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 562262
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zákupy
Retpaĝo: www.zakupy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Zákupy (legu: Zakupi) (germane Reichstadt) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la norda parto de Bohemio, en regiono Liberec, distrikto Česká Lípa. Vivas ĉi tie 2 971 loĝantoj (2023).

La ĉefa vidindaĵo estas samnoma kastelo, proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio. Vizitindas ankaŭ unika karnavala muzeo.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ralsko, Provodín, Velenice, Svojkov, Česká Lípa, Bohatice, Brniště, Cvikov kaj Pertoltice pod Ralskem.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la urbo devenas el la jaro 1306 en konekso kun kavaliro Fridman el Smojno. En la 14-a jarcento Zákupy estis en posedo de Vartenberkoj, kiujn en duono de la 15-a jarcento sekvis nobela familio Berka z Dubé. Ekde la jaro 1612 Zákupy apartenis al familio Novohradský el Kolovraty kaj ekde la jaro 1632 ĝi venis en posedaĵon de familio de princoj Saksio-Lauenburkidoj. En la jaroj 1689 - 1741 regis al Zákupy Anna Marie Františka Toskánská, granddukino el Toskanio, ekde duono de la 18-a jarcento superularo estis dukoj el Bavario.

Fine de la 18-a jarcento Zákupy fariĝis posedaĵo de Habsburgoj. En 1818 - 1832 estis kun ampleksa ĉirkaŭaĵo kreita duklando Zákupy, destinita por Napoleono la 2-a nomata Agleto. Sed reale li neniam venis al Zákupy kaj pro sia frua morto li fine eĉ ne povis transpreni la mastrumadon. Post la jaro 1848 la kastelo estis somersidejo de eksimperiestro Ferdinando la 5-a. En 1900 en la kastelo geedziĝis Franz Ferdinand kun Žofie Chotková. Ekde la jaro 1918 posedanto de la kastelo estas Ĉeĥoslovaka, nun Ĉeĥa Respubliko.

La 19-a jarcento estis periodo de prospero de socia vivo, periodo de estiĝo de diversaj asocioj. En la jaro 1850 en Zákupy estis fondita pro merito de Ferdinando Leitenberger (frato de tiama posedanto de kartonejo) la unuapropravola fajroestingista korpuso en meza Eŭropo.

Post la jaro 1918 komenciĝis altiĝi nombro de ĉeĥoj en Zákupy. En la jaro 1919 ili tie malfermis ĉeĥan minoritatan lernejon. En la jaro 1930 Zákupy havis 2145 loĝantojn, el tio 369 ĉeĥoj kaj slovakoj. Ekonomia krizo en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento faciligis venon de faŝismo. En balotoj en la jaro 1938 ĉi tie henleinanoj akiris plimulton da voĉoj. Post la dua mondmilito la germana loĝantaro estis iom post iom forŝovita kaj ĉeĥoj denove komencis reveni ĝis Zákupy.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 411
18804 266
18903 658
19003 534
19103 330
19213 533
JaroLoĝantoj
19303 821
19502 437
19612 482
19702 446
19802 278
19911 987
JaroLoĝantoj
20012 593
20142 810
20162 813
20172 817
20182 845
20192 850
JaroLoĝantoj
20202 851
20212 837
20222 855
20232 971

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastela ĝardeno
  • ŝtata kastelo Zákupy el 16-a jarcento, konstruita surlokede fortikaĵo el 14-a jarcento, ĉirkaŭita de granda parko (Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio)
  • 20m alta baroka pestokolono de sankta Triunuo el 1708, ornamita de 20 skupltaĵoj
  • urbodomo el 1867 kun sunhorloĝo
preĝejo
  • preĝejo de sanktaj Fabiano kaj Sebastiano el 1550-1562, rekonstruita novgotike en 1863
  • Distrikta muzeo
  • Muzeo de karnalavaj objektoj kaj artgalerio
  • kelkkilometra instrupado kondukanta tra ĉefaj memorindaĵoj de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo
  • artefarita grimpmuro (en konstruaĵo de iama monaĥeja lernejo sur la ĉefplaco, funkcias ekde 2008)

Tradiciaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Historia urba festo (dua semajnfino en septembro)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Šimek, Jiří M. Povídání o Zákupech. Zákupy : Město Zákupy, 2004. 76 s. ISBN 80-239-4495-9