Svijanský Újezd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svijanský Újezd
germane Aujest bei Swijan
municipo
Baza lernejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Svijanský Újezd
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Turnov
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Situo Svijanský Újezd
 - alteco 258 m s. m.
 - koordinatoj 50° 35′ 14″ N 15° 02′ 36″ O / 50.58722 °N, 15.04333 °O / 50.58722; 15.04333 (mapo)
Katastro 5,3 km² (530 ha) Svijanský Újezd
Loĝantaro 445 (2023)
Denseco 83,96 loĝ./km²
Unua skribmencio 1436
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 45
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 564435
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svijanský Újezd
Retpaĝo: www.svijanskyujezd.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Svijanský Újezd (germane Aujest bei Swijan) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. En la municipo vivas 445 loĝantoj (2023). Ĝi konsistas el tri partoj: la propra Svijanský Újezd, Močítka kaj parto de domaro Jirsko, kies plua parto apartenas al municipo Sezemice.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Loukov (distrikto Mladá Boleslav), Svijany, Pěnčín, Soběslavice, Kobyly kaj Sezemice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de hodiaŭa municipo apartenis al monaĥejo Hradiště. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1436, kiam imperiestro Sigismondo lombardis la eksan posedaĵon de monaĥejo al Bohuš z Kováně en Frýdštejn. La senjorujon alternis vico de posedantoj, post konfiskoj en la jaro 1622 akiris la teritorion Albrecht z Valdštejna. En 1820 akiris la svijanan senjorujon Karel Alain Rohan. Rohanoj, havantaj sidejon en kastelo Sychrov, tenis la senjorujon ĝis la jaro 1945.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869436
1880461
1890502
1900518
1910534
1921538
JaroLoĝantoj
1930523
1950372
1961351
1970346
1980311
1991353
JaroLoĝantoj
2001358
2014407
2016417
2017431
2018444
2019447
JaroLoĝantoj
2020449
2021436
2022428
2023445

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare en Svijanský Újezd oni ankaŭ aranĝas bierajn solenojn de Bierfarejo Svijany, kiuj estas akompanataj de koncertoj de diversaj muzikaj grupoj.

Signifaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Svijanský Újezd
Panoramo de Svijanský Újezd