Písek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Písek (apartigilo)


Písek
germane: Pisek
urbo
View to Písek from Otava River (1).JPG
Vido al preĝejo kaj remparoj de rivero Otava
Flag of Pisek.svg
Flago
Pisek CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Písek
Kromnomo: Pordego al Suda Bohemio
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Písek
Historia regiono Bohemio
Parto de Prácheň-regiono
Montaro Písecké hory
Historia vojo Ora pado
Memorindaĵoj
Rivero Otava
Situo Písek
 - alteco 378 m s. m.
 - koordinatoj 49°18′32″N 14°08′45″E  /  49.30889°N, 14.14583°O / 49.30889; 14.14583 (Písek)
Areo 63,22 km² (6 322 ha)
Loĝantaro 29 898 (12/2007)
Denseco 472,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1243
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 397 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549240
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 9
Bazaj sidejunuoj 28
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Písek
Retpaĝo: www.icpisek.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Písek estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la norda parto de Sudbohemia regiono, 100 km sude de la ĉefurbo Prago, surborde de la rivero Otava. Grava centro de kulturo, klerigado, administrado, trafiko kaj turismo en la regiono, kun siaj 30 000 loĝantoj la tria plej granda urbo de Suda Bohemio (post České Budějovice kaj Tábor).

La urbo pro sia neripetebla etoso portanta plurajn atributojn (Sudbohemia Ateno, Mekko de violonistoj, urbo de studentoj, urbo en maro de arbaroj) kaj inspirinta multajn famajn ĉeĥajn artistojn studintajn en tiea gimnazio. La historia urbocentro estas proklamita kiel protektata monumentzono.

La plej malnova konservita bohemia ponto apartenas al la plej valoraj naciaj memorindaĵoj de la tuta Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Písek en la 1-a duono de la 19-a jc.

Origina vilaĝo en la loko de hodiaŭa placo estiĝis ĉe rivera orlavejo, baldaŭ ĝi evoluis en staplovilaĝon kun reĝa korto, antaŭ duono de la 13-a jarcento estis sur la kontraŭa bordo fondita de reĝo Přemysl Otakar la 2-a remparita urbo kun burgo. Konstruintoj, kiuj konstruis ankaŭ burgon Zvíkov, ekkonstruis ne nur la burgon, sed ankaŭ ŝtonponton, monaĥejon kaj dekanan preĝejon. Fine de la 13-a jarcento komencis en Písek labori monerstampejo, sed en la jaro 1300 ĝi estis translokigita en urbon Kutná Hora. Dum regado de reĝo Karolo la 4-a estis en la urbo fondita saldeponejo kaj la plej granda grenmagazeno en Bohemio. En 1394 Venceslao la 4-a eldonis ĝuste en Písek la unuan reĝan dokumenton skribitan en la ĉeĥa lingvo. Ekde la 14-a jarcento Písek fariĝis administra centro de ampleksa regiono nomata regiono de Prácheň. Dum husanaj militoj Písek staris je flanko de kalikuloj, en la 16-a jarcento ĝi atingis grandan prosperon, en la jaro 1509 ĝi aĉetis la reĝan burgon, apartenis al ĝi ampleksaj grundoj kaj arbaroj. Tamen en 1532 ĝi estis preskaŭ komplete detruita de granda incendio (en la sama jaro kiel Strakonice kaj Tábor) kaj en 1547 imperiestro Ferdinando la 1-a portempe forprenis al ĝi grandan parton de la havaĵo, ĉar ĝi rizufis aliĝi al persekutado de protestantoj. Písek multe suferis precipe komence de la tridekjara milito, kiam ĝi estis konkerita de la soldataro de generalo Buquoy; dum la milito je aŭstria heredaĵo komence de la regado de Maria Teresia la urbon okupis francoj kaj bavaroj. En la 19-a jarcento la urbo komencis ŝanĝi sian ĝistiaman aspekton - tiutempe estas faligita la urba muregaro kaj surŝutitaj fosaĵoj, okazas ampleksiĝo je novaj antaŭrbaj stratoj, estas fondataj novaj lernejoj kaj kulturaj institucioj, en la urbodomo iom post iom venkas la ĉeĥa lingvo. En 1875 estis en la urbon alkondukita fervojo kaj en 1888 Písek kiel la unua urbo en Ĉeĥio akiris danke al František Křižík la unuan daŭran elektran urbolumigon. En la 20-a jarcento la urbo fariĝas populara somera ripozloko kaj konata kultura kaj kleriga centro.

Ĉefaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝtonponto el la tria triono de la 13-a jarcento estas la plej valora historia memorindaĵo de la urbo kaj ĝia ĉefa simbolo.. Temas pri la plej aĝa konserviĝinta ponto en tuta Eŭropo norde de Alpoj (ĉar fakte la pli aĝa ponto en bavaria Regensburg estis faligita kaj denove konstruita).
  • Burgo - konstruita en la duono de la 13-a jarcento kiel parto de la urba defendosistemo.Dum la sekvaj jarcentoj ĝi perdis ĉiujn tri turojn kaj el la kvar originaj aloj konserviĝis nur parto de la okcidenta alo super la rivero Otava, en kiu alireblas granda gotika salono ornamita per kopioj de freskoj el la j. 1479. En la komplekso de burgaj konstruaĵoj, kies partoj estis en pasinteco rekonstruitaj por bezonoj de bierfarejo kaj kazerno, troviĝas nuntempe sidejo de Muzeo de la regiono Prácheň.
  • Urbodomo – duetaĝa konstruaĵo kun baroka fasado estis konstruita en la j. 1740-1767 surloke de unu el la burgaj aloj. Ĝi havas du turojn kaj sonorilludon, sonorantan ĉiun plenan horon . En la triangula timpanono troviĝas la urba blazono kaj super ĝi statuoj de Justeco, Forto kaj Pacienco.

Urba muregaro[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

  • Dekana preĝejo de naskiĝo de Virgulino Maria - la ĉefa urba katolika preĝejo, dutura trinava konstruaĵo el la duono de la 13-jarcento; kun gotikaj murpentraĵoj, renesancaj ŝildoj, baroka kapelo kun veduto de la urbo kaj novgotika ekipo
  • Monaĥeja preĝejo de Avancigo de Sankta Kruco sur la ĉefplaco staras surloke de la iama dominikana gotika preĝejo, detruita de husanoj en 1419. Ĝi havas elstaran renesancan fasadon el la periodo, kiam ĝi funkciis kiel urba salejo. Kiel preĝejo renovigita post 1629, la interna ornamo estas plejparte barokstila. En la preĝejo longjare servis katolika pastro kaj fervora esperantisto Josef Xaver Kobza kaj okazigis tie ankaŭ plurajn IKUE-renkontiĝojn. La preĝejo organizas ankaŭ porokazajn koncertojn. Okazis en ĝi ankaŭ Paska programo de la 1-a Sabla Printempo 2006.
  • Ekspreĝejo de Sankta Triunuo - iama tombeja preĝejo, konstruita en malfrugotika/renesanca stilo en 1576, nuntempe servanta kiel koncertejo; situas en pieta parko kun tomboj aŭ memortabuloj de la urbaj elstaruloj kaj kun valoraj etkonstruaĵoj kaj renesanca sonorilejo
  • Paroĥa preĝejo de Sankta Venceslao en la antaŭurbo - origine gotikstila (supozeble jam el la 12-a jarcento), en 1695-95 amplekse baroke rekonstruita. Elstaras precipe restaŭritaj valoraj surmuraj pentraĵoj.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo de la regiono Prácheň - vidu apartan artikolon

Maltejo – konstruita en la burga areo en la 2-a duono de la 19-a jarcento, funkcianta ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj sekve kadukiĝanta. En 2009 post ampleksa rekonstruo, financata grandparte de la fondusoj de EU, en la konstruaĵo estis malfermita Figurarta centro kun „Centro de porinfana ilustroarto“ kaj pluraj ejoj servantaj por portempaj ekspozicioj. En la areo okazadas ankaŭ koncertoj, teatraĵoj, literaturaj diskutoj, kreivaj artatelieroj k.a. Sur la placeto antaŭ la konstruaĵo troviĝas „kantanta fontano“, ĉiujn semajnfinajn vesperojn en la somera sezono ŝprucanta en akompano de koloraj lumoj kaj klasika muziko.

Historia urba elektrejo – la plej malnova akvoelektrejo en tuta Ĉeĥio, estigita en 1888 surloke de la t.n. Subroka muelejo. Daŭre produktanta kurenton kaj samtempe alirebla por publiko kiel muzeo de lumigado kaj akvomotoroj.

Memormuzeo de Adolf Heyduk en la strato Tyršova – novrenesanca domo konstruita en la jaro1900 por la fama ĉeĥa poeto. En parto de la loĝejo de Heyduk - laborĉambro, manĝejo kaj salono – estis en 1937 malfermita memormuzeo kun origina ekipo, prezentanta tipan urbanan loĝstilon de la unua triono de la 20-a ajrcento. Post paŭzo pro ampleksa rekonstruo ekde 2007 denove malfermita. Filio de la Muzeo de la la regiono Prácheň, okazigas ankaŭ porokazajn kameretosajn kulturajn spektaklojn.

Aliaj kulturaj institucioj[redakti | redakti fonton]

  • Urba Teatro de Fráňa Šrámek - situas apud la urba parko surloke de origina Pafilejo kun teatrosalonego el 1868. La nuna konstruaĵo en novklasikisma stilo estis malfermita en 1940 kaj en 2008-2010 amplekse rekonstruita. Surbalustrade troviĝas kvar alegoriaj statuoj reprezentantaj Agrikulturon, la riveron Otava, Arton kaj Ĉasarton.
  • Urba biblioteko, fondita en 1841, apartenas al la plej malnovaj publikaj bibliotekoj en Ĉeĥio. Nuntempe ĝi entenas pli ol 135 000 bibliotekajn unuojn kaj liveras kompleksajn bibliotekajn-informajn servojn. Ĝi okazigas regulajn monatajn ekspoziciojn kaj klerigajn programojn, precipe literaturajn diskutojn. Ekde 1970 ĝi situas sur la placo Aleš en adaptita historia konstruaĵo kun konservita frugotika masonaro kaj kun empira fasado el 1800 ornamita de ceramikaj vazoj. En la biblioteko okazadas fojfoje publikaj kulturprogramoj kaj prelegoj kun Esperantaj temoj kaj en marto/aprilo 2010 en ĝi estis realigita ampleksa ekspozicio "Ĉu Esperanto estas morta lingvo?".
  • Domo "Ĉe kugloj" – parto de la iama urbopordego de Putim. Dum ĝia detruo en la j. 1836 oni metis en la domfasadon tie trovitajn kanonkuglojn, laŭ kiuj la domo ricevis sian nomon. Sur la fasado estas konservitaj restaĵoj de la renesancaj sgrafitoj. La domo havas riĉan kulturan historion – loĝis en ĝi poeto Adolf Heyduk, prozisto Josef Holeček kaj precipe poeto Fráňa Šrámek. Nuntempe la domo estas sidejo de Baza artlernejo. Publike alirebla korto de la domo kun belvida teraso estas tipa ekzemplo de riĉa renesancstila urbana domo.


Urbaj domoj[redakti | redakti fonton]

Monumentoj kaj statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Klasikisma monumento el 1861 prezentas la ĉeĥan leonon batalantan kun la franca kaj sardinia serpento honorigas 872 soldatojn de la infanteria regimento de Písek, kiuj en 1859 mortis pro intereso de la aŭstria monarkio en la bataloj ĉe Melegnano kaj Solferino en norda Italio
  • Pestostatuaro sur la placo de Aleš memorigas pri granda pesto en la j. 1713. Centre de la statuaro estas kolono sur kies pinto staras statuo de Nemakuligita Virgulino Maria. Sur la kvadrata balustrado estas lokitaj skulptaĵoj de sanktuloj: Josefo, Sebastiano, Roĥo, Venceslao, Laŭrenco, Barbara, Francisko la Ksavera, Maria Magdalena kaj papo Pius la 5-a. Sub la urboblazono kun jarindiko 1715, lokita sur la kolono, troviĝas kuŝanta figuro de Sankta Rozalia.
  • Baroka statuo de Neptuno de Ignác Hammer devenanta el 1771 ĝis 1901 ornamis akvofontanon en la ĉefplaco; ekde 1995 ĝi estas lokigita en la urba parko.

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Písek estas okazloko de pluraj tradiciaj kulturaj aranĝoj. La plej gravaj inter ili estas:

  • Bonvenigado de la somero – meze de majo
  • Urba festeno (historia, muzika, teatra) – semajnfino ĉirkaŭ 8.6.
  • Sudbohemia muzikfestivalo – unua duono de julio
  • Internacia folklora festivalo –tria semajno en aŭgusto
  • Internacia bienalo de desegnita humuro – ĉiun duan jaron en septembro
  • Internacia festivalo de studentaj filmoj – dua semajnfino en oktobro

Sporto kaj naturo[redakti | redakti fonton]

Písek ofertas multflankajn eblecojn por aktiva sportado kaj restado en la naturo. En la urbo viziteblas urba naĝejo (kun internaj kaj eksteraj basenoj), sporthalo, vintra stadiono, futbalstadiono, ekstera kaj kovrita tenisludejo, keglejo, skideklivo kun skilifto kaj artefarita neĝumado, ĉevalrajdejo ktp. Por piedmigrado kaj biciklado invitas bone aranĝitaj padoj laŭlonge de la rivero Otava kaj protektata naturparko Písecké hory, etendiĝanta tuj rande de la urbo.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Písek estas ofte nomata "Pordego al Suda Bohemio", t.e. ĝi estas konvena elirpounkto por ekskursoj al belaĵoj tra la tuta regiono, riĉa je historiaj urb(et)oj, romantikaj burgoj/kasteloj/burgruinoj, pitoreskaj vilaĝoj kun konservita popolarkitekturo kaj arbarkovrita pejzaĝo kun multaj fiŝlagoj. En la proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo estas menciindaj:

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Písek kiel naskiĝ-, stud- aŭ vivloko estas neforgeseble ligita kun multaj elstaraj personecoj de la ĉeĥa (plejparte kultura) vivo.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Písek[redakti | redakti fonton]

  • Ekzisto de E-klubo en Písek estas dokumentita jam en 1908.
  • La klubo estas kontaktebla rete : pisek ĉe esperanto.cz.
  • Eksterlandaj gastoj , prelegantoj kaj kunlaborantoj pri interŝanĝa tradukado de turismaj artikoloj por Vikipedio bonvenas!
  • La klubo ofertas ĉiĉeronadon tra la urbo kaj la ĉirkauaĵo en Esperanto kaj informmaterialojn en Esperanto. Ĝi esperantigis oficialan turisman retpaĝaron de la urbo Písek (vidu ([1]) kaj ĉiĉeronan tekston disponeblan en la burgo Strakonice.
  • En la urbo troviĝas gastiganto de Pasporta Servo
  • La klubo organizas ĉiujare aranĝojn taŭgajn ankaŭ por eksterlandaj gastoj:
  • Sabla Printempo (semajnfino komence de aprilo) – trejnseminario „Esperanto kaj Interreto“ (kunlabore kun ĈEJ kaj E@I), akompana kultura programo kaj urbotrarigardo, okazanta kun financa subteno de la urbo Písek
  • Postferia renkontiĝo (semajnfino meze de septembro) - lingvokleriga kaj ekskursa programo (2007 kaj 2008 en Strakonice, 2009 en Netolice), 2010 en Tábor
  • AnkRo - Antaŭkristnaska Renkontiĝo (sabate ĉirkaŭ 15.12.) - zamenhofa kaj solena rita kristnaska programo
  • En marto/aprilo 2010 en la urba biblioteko okazis t.n. migranta ekspozicio "Ĉu esperanto estas morta lingvo?". Kunlabore kun la biblioteko la E-klubo okazigas por publiko kulturajn programojn aŭ klerigajn diskutojn lige al Esperanto.
  • Klubanoj i.a. aktivas en verkado por esperanta Vikipedio kaj alŝutado de fotaĵoj por Vikimedia Komunejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adámek J. - Fröhlich J.- Čížek J.: Písek - Historický průvodce, stručné dějiny města. Písek: Prácheňské nakladatelství IRES - Prácheňské muzeum, 1994. 107 p. il., fot. ISBN 80-901940-0-1. (ĉeĥe, angle, germane)
  • Hladký, Jiří - Prášek, Jiří: Průvodce po píseckých památkách. Fot. Jan Vávra. Písek : Městský úřad, 1996. Nepaĝ.
  • Javůrek, Zdeněk - Kotalík, Jan: Písek ve fotografii 1860 – 1918. Písek: Město Písek, 2007. 240 p.
  • Kolář, Ondřej: Město v času proměn : Z dějin města Písku v druhé polovině 19. století. Il. František Doubek. Písek : Městské kult. středisko, 1990. 32 p.
  • Krýzl, Karel: Turistický průvodce po městě Písku a okolí. Písek : Podhajský, 1936. 80 p., fot.
  • Nademlejnská, Dana: Písek. Fot. Karel Třeský. Praha : ALE, 1992. Nepaĝ. ISBN 80-900793-4-2.
  • Písek - řeka vypravuje. Enkonduko Jiří Prášek, fot. Kate Bliss, Vladimír Bouček, Jaroslav Hübl kaj al. Písek : Městský úřad, 2001. 136 p. ISBN 80-238-7611-2.
  • Prášek, Jiří: Písecké XX. století. Písek: J & M, 1999. 193 p. ISBN 80-86154-18-1.
  • Prášek, Jiří: Písek-procházka městem. Písek : Městský úřad, 2001. 42 p. : il., fot.
  • Sedláček, August: Dějiny královského krajského města Písku nad Otavou : Od nejstarší doby až do zřízení král. úřadu ; 1-a vol. Písek : Obec písecká, 1911. 461 s., bild., fot.
  • Sedláček, August: Dějiny královského krajského města Písku nad Otavou : Od zřízení král. úřadu až do dnešní doby ; 2-a vol. Písek : Obec písecká, 1912. 462 p., bild., fot.
  • Sedláček, August: Dějiny královského krajského města Písku nad Otavou : Dějiny zvláštních částí ; 3-a vol. Písek : Obec písecká, 1913. 482 s., bild., fot.
  • Šrůtek, Jan: Písek. Fot. Marie Šechtlová, J. Škoch. České Budějovice : Krajské nakl., 1963. 46 p.
  • Zemanová, Blanka: Písecké procházky pro začátečníky i pokročilé. Ilustr. František Doubek. Písek : J & M, 2004. 183 p. ISBN 80-86154-52-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]