August Sedláček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Sedláček
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1843 (1843-08-28)
en Mladá Vožice
Morto 14-an de januaro 1926 (1926-01-14) (82-jaraĝa)
en Písek
Tombo Bývalý hřbitov v Písku
Lingvoj ĉeĥalatinagermana
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Subskribo August Sedláček
Familio
Frat(in)o Rudolf Sedláček
Okupo
Okupo historiistoarkivisto • heraldist • verkistoinstruisto • genealogo • gimnazia instruisto
vdr

August Sedláček (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1843[1] en Mladá Vožice, mortis la 15-an de januaro 1926[1] en Písek) estis ĉeĥa historiisto, genealogo, heraldikisto kaj fondinto de la ĉeĥa kastelologio. Liaj verkoj estas ĝis nun eldonataj kaj elserĉataj kaj pluraj el inter ili estas nesuperitaj pro sia faktografia detaleco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sedláček naskiĝis en urbeto Mladá Vožice en Sudbohemia regiono. Li studis en gimnazio en Písek kaj historion en la Filozofia fakultato de la Universitato de Karolo en Prago. Poste li laboris kiel mezlerneja instruisto pri historio en Litomyšl, Rychnov nad Kněžnou kaj Tábor, post sia vidviĝo en 1899 li pensiiĝis kaj transloĝiĝis al Písek, kiel li laboris kiel urba arkivisto kaj volontule ankaŭ kiel direktoro de la muzeo. En 1922 li duan fojon edziĝis kun instruistino Tereza Barcalová, kiu estis duonaĝa al li. Krom sia pasio por historio li estis granda naturŝatanto, en sia ampleksa ĉasarbaro en Písek li mem kultivis rarajn arbojn kaj florojn.

La asteroido 90821 Augustsedláček estis nomita en lia memoro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ekde sia junaĝo Sedláček interesiĝis precipe pri historia topografio kaj kastelologio. Lia plej ampleksa verko estas dekkvinvoluma „Hrady, zámky a tvrze království Českého“ („Burgoj, kasteloj kaj fortikaĵoj de la Ĉeĥa reĝlando“). Materialon por la libro li preparis dum 20 jaroj (nur lia genealogia kaj topografia kartoteko, kiun li tiucele pretigis, havas 400.000 slipetojn) kaj ĝi estis eldonata sinsekve dum tuta lia vivo 1872–1927). Ĝis nun valora estas ankaŭ lia preskaŭ 1500paĝa monografio "Dějiny královského krajského města Písku nad Otavou" (1911–1913 (Historio de la reĝa regiona urbo Písek super Otava). Kvankam de kelkaj historiistoj (Pekař, Novotný) li estis iom riproĉata pro sia neglata stilo kaj ioma neglektado de la eŭropa kunteksto, ĝis nun nesuperebla li estas pro sia faktografia kolektokapablo kaj sistemeco. Nuntempe reeldonitaj kaj aĉeteblaj estas jenaj el liaj verkoj:

  • Hrady, zámky a tvrze Království českého (Burgoj, kasteloj kaj fortikaĵoj de la Ĉeĥa reĝlando). 15 volumoj. eldonas ARGO. www.argo.cz
  • Českomoravská heraldika II (Bohemia-moravia heraldiko II). 743 p. ARGO 1997. ISBN 80-7203-062-0, EAN 9788072030620.
  • Paměti z mého života -- Sedláčková, Tereza: Osobní paměti.Aŭtobiografio kompletigita per rememoroj de la dua edzino de A.Sedláček. 222 p. ARGO 1997. ISBN 80-7203-165-1, EAN 9788072031658
  • Atlasy erbů české a moravské středověké šlechty (Atlasoj de blazonoj de bohermia kaj moravia mezepoka nobelaro). 4 volumoj.Pli ol 5 mil blazonoj kun detalaj priskriboj kaj komentoj. ACADEMIA 2002. ISBN 80-200-0934-5, 80-200-09353, EAN 9788020009357 (vol.1,2) ISBN 80-200-1043-2, EAN 9788020010438 (vol.3)
  • Pověsti Čech, Moravy a Slezska (Legendoj de Bohemio, Moravio kaj Silezio). 208 p. FONTÁNA 2007. ISBN 80-7336-297-X, EAN 9788073362973
  • Místopisný slovník historický Království českého. (Topografia historia vortaro de la Ĉeĥa reĝlando). 1044 p. ARGO 1998. ISBN 80-7203-099-X, EAN 9788072030996
  • Historické pověsti lidu českého. (Historiaj legendoj de la ĉeĥa popolo). 292 p. LEVNÉ KNIHY 2001. EAN: 9788073090067 108 tipaj kaj ŝatataj legendoj ordigitaj al 5 kronologiaj cikloj enkondukitaj per historiscienca komento.
Tombo de A.Sedláček en Písek

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]