Muzeo de Praĥenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Praĥenio
muzeo
Enirejo en Praĥenian muzeon en la historia parto de la burgo
Oficiala nomo: Prácheňské muzeum
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Písek
Historia regiono Bohemio
Parto de Praĥenio
Situo Muzeo de Praĥenio
 - koordinatoj 49° 18′ 36″ N 14° 09′ 00″ O / 49.31000 °N, 14.15000 °O / 49.31000; 14.15000 (mapo)
Fondo 1884
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prácheňské muzeum
Retpaĝo: prachenskemuzeum.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Muzeo de Praĥenio (ĉeĥlingve Prácheňské muzeum) estas distrikta/regiona muzeo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la sudbohemia urbo Písek, 100km sude de la ĉefurbo Prago. Longdaŭre ĝi apartenas al la plej konataj kaj plej prestiĝaj distriktaj muzeoj en Ĉeĥa respubliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo estis fondita en 1884. Ekde 1902 ĝi situas surloke de la iama reĝa burgo el la 13-a jarcento, en la origine konservita okcidenta alo kaj en la norda alo, kiu estis en la 18-a jarcento rekonstruita je kazernoj. La plej grava kaj meritplena personeco ligita al historio de la muzeo estas ĝia unua direktoro, fama historiisto prof. August Sedláček (1843-1926), aŭtoro de la monumenta 15voluma verko „Burgoj, kasteloj kaj fortikaĵoj de la Ĉeĥa reĝlando“ (1880-1927) kaj 3voluma historio pri la urbo Písek.

Arkitekture plej valora parto de la muzeo estas t.n. Kavalira salonego, granda gotika ejo riĉe ornamita de kopioj de freskoj el 1479.

En 1984-1992 la muzeo estis fermita pro kompleta rekonstruo de la tuta areo. En 1990 ĝi akiris atributon „Prácheňské“ (rilate al iama regionoPrácheň etendiĝinta en sudokcidenta Bohemio, kies ĉefurbo Písek estis). Pro siaj modele aranĝitaj kaj moderne konceptitaj ekspozicioj la muzeo akiris de la Konsilio de Eŭropo honoran premion „Eŭropa muzeo de la jaro 1996.

Kolektoj, ekspozicioj, servoj[redakti | redakti fonton]

Historia urbomodelo kunkreita de esperantisto Libor Křivánek

En la muzeo troviĝas galerio kun tri apartaj ejoj por ekspozicioj kaj speciala biblioteko kun studĉambro.

En la areo okazadas regule prelegoj, koncertoj kaj aliaj kulturaj programoj (prezentado de popoltradicioj dum Pasko kaj Kristnasko,

tradicia decembra borso de mineraloj ktp.).

Filioj[redakti | redakti fonton]

Memordomo pri Heyduk
  • Memordomo pri ĉeĥa poeto Adolf Heyduk en Tyršova strato en Písek, (remalfermita en 2007 post kompleta rekonstruo), interesa prezento de la urbana vivstilo de la unua triono de la 20-a jarcento, kun riĉaj kulturaj kolektoj kaj biografia videofilmo pri Heyduk

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • adreso: Prácheňské muzeum, Velké nám. 114, 397 24 Písek
  • retadreso: info@prachenskemuzeum.cz
  • situo: Granda placo (Velké náměstí), korto de la burga arealo, eniro tra la pordego de la urbodomo
  • malfermohoroj: ĉiutage krom lundo, marto ĝis septembro 9.00-18.00, oktobro ĝis decembro 9.00-17.00

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]