Písečné (distrikto Jindřichův Hradec)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Písečné
Písečné
germane Piesling
municipo
Vido al kastelo de nordoriento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Písečné
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo Slavonice
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Křižanova montetaro
Rivero Moravia Dijo
Situo Písečné
 - alteco 443 m s. m.
 - koordinatoj 48° 57′ 54″ N 15° 27′ 45″ O / 48.96500 °N, 15.46250 °O / 48.96500; 15.46250 (mapo)
Areo 33,46 km² (3 346 ha)
Loĝantaro 485 (2023)
Denseco 14,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1366
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 378 72, 378 81
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0313
NUTS 5 CZ0313 546917
Katastraj teritorioj 7
Partoj de municipo 7
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Písečné (Jindřichův Hradec District)
Retpaĝo: www.pisecne.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Písečné (germane Piesling) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Jindřichův Hradec. Ĝi situas en valo de rivero Moravská Dyje en senpera proksimeco de ŝtatlimo kun Aŭstrio. En la jaro 2023 ĉi tie vivis 485 loĝantoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dešná, Cizkrajov, Županovice, Slavonice, Staré Hobzí kaj Raabs an der Thaya.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1366.

Forŝovo de la germana loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Proksimume unu monato post la liberigo komencis direkte de Slavonice partizana ekspedicia taĉmento subgvide de Vladimír Hobza, la kolonelo de rajdistaro, kiu ĝis Písečné venis la 7-an de junio 1945, kun forŝovo de la germana loĝantaro. Dum du horoj post tamburado fare de komunuma servisto estis la loĝantaro kun la regna civitaneco dum pafado super iliaj kapoj elpelita malantaŭ la limo en Malsupran Aŭstrion.[1] Dum la forŝovo estis murdita instruistino de infanĝardeno (NS-Volkswohlfahrt-Schwester) kaj ŝia infano. Du germanaj loĝantoj krimis memmortigon.[2] Je du tagoj pli poste estis fare de ĉeĥa ĝendarmaro ellandigita en Písečnéé reteniĝanta evakuinta loĝantaro el Vieno kun la aŭstra civitaneco. Siajn rememorojn al la fino de milito en Písečné kunskribis Hannes Androsch, la aŭstra vickanceliero de Bruno Kreisky kaj ministro de financoj, kiu en Písečné restadis kun la familio ekde la jaro 1944 en bieno de sia praonklo (ĉe la frato de avino el la flanko de patro).[3] En la kastelo troviĝis militkaptitejo kun germanaj militkaptitoj, kiuj estis ĝis nuligo de la kaptitejo eluzataj en la bienoj kiel laborforto.[4] Senpere post la ellandigo en la municipon transloĝiĝis ĉeĥa loĝantaro el ĉirkaŭaj municipoj.[5]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 865
18801 860
18901 887
19001 873
19101 859
19211 830
JaroLoĝantoj
19301 646
19501 134
19611 066
1970892
1980682
1991592
JaroLoĝantoj
2001558
2014546
2016540
2017516
2018509
2019506
JaroLoĝantoj
2020500
2021449
2022481
2023485

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Municipo Písečné konsistas el sep partoj sur sep katastraj teritorioj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de sankta Katarina
  • Juda tombejo en Písečné
  • Juda domo
  • Municipo Písečné estas indikita sur Mapo de Moravio de Komenský el la jaro 1627
  • Kastelo Písečné

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hannes Androsch: Niemals aufgeben: Lebensbilanz und Ausblick, Ecowin, 05.09.2015: Kapitel Kriegsende in Südmähren.
  2. Südmähren Piesling (germane). Alirita 2020-07-31.
  3. Pelinka. Das darfst du nie vergessen!. News.
  4. Emil Franzel: Die Vertreibung: Sudetenland, 1945/1946, Podzun, 1967, s. 143.
  5. Dobový tisk: Naše Demokracie, ročník 1945