Varvažov estas municipo kaj konata ripozloko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 20 km norde de Písek, proksime al la valbaraĵo Orlík (populara centro de piedmigrado kaj akvosportoj). Vivas ĉi tie 179 loĝantoj (2023).
La unua skriba mencio pri ĝi devenas el 1387. Dum pluraj jarcentoj ĝi estis posedaĵo de ordeno de kavaliroj de Malto, inter 1847-1948 ĝi apartenis al elstara nobela familio Schwarzenberg, posedanta plurajn kastelojn en Suda Bohemio. Post 1989 la vilaĝo estis redonita al ĝi kadre de restitucio.
En 2005 Varvažov havis 173 daŭrajn loĝantojn; multaj vilaĝdomoj servas kiel somerrezidejoj. Pro aparte konservita popolarkitekturo la municipo estis en 1995 proklamita kiel protektata monumentzono.