Valbaraĵo Orlík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kastelo Orlík surborde de la valbaraĵo

Valbaraĵo Orlík situas en Ĉeĥio, en norda parto de Sudbohemia regiono, sude de la ĉefurbo Prago. Temas pri akvorezervujo kaj grava ripozregiono kaj centro de akvosportoj, en somera sezono kun regula ŝiptransporto kuniganta la ĉefajn turismajn lokojn.

La valbaraĵo alprenis nomon de la kastelo Orlík (en la ĉeĥa lingvo laŭvorte tradukite signifas "Agleto"), situanta sur ĝia bordo. Ĝi estas la plej granda el la valbaraĵoj konstruitaj sur la rivero Vltava kaj koncerne volumon de entenata akvo la plej granda akvorezervujo en tuta Ĉeĥio. La konstruo daŭris ekde 1954 ĝis 1962, la akvoareo estas 24 kvadratkilometroj, la profundo atingas ĝis 74 metroj.

panoramo de la valbaraĵo ĉe la burgo Zvíkov