Administra divido de Ĉeĥio
El Vikipedio
(Alidirektita el Distriktoj de Ĉeĥio)
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 20 Sep. 2011.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Ĉeĥio administre dividiĝas en 14 regionojn, 77 distriktojn (la regionoj estis lasitaj eĉ post enpraktikigo de civitoj kun disvastigita efikeco precipe pro statistikaj celoj kaj ŝtata administrado), 204 civitoj kun disvastigita efikeco. Plu la teritorio de la respubliko estas administrata per 384 komisiitaj civitaj oficejoj. Sume en Ĉeĥio troviĝas 6 254 civitoj.
La ŝtatan administradon faras ĉiuj nomitaj konsisteroj de la administra divido krom civitoj, aŭtonomion ankaŭ ĉiuj konsisteroj krom distriktoj.
Enhavo |
[redakti] Tabela vido de la administra divido
[redakti] La evoluo de la administra divido
[redakti] Administra divido 1862 - 1918
| Reĝlando ĉeĥa | Margrafujo moravia | Grandduklando silezia | |
| statutaj urboj | 2 | 6 | 2 |
| politikaj distriktoj | 90 | 30 | 7 |
[redakti] Administra divido 1918 - 1938
| lando ĉeĥa | lando moraviasilezia | |
| statutaj urboj | 1 | 2 (Brno,Olomouc) |
| politikaj distriktoj | 103 | 32 |
[redakti] Vido de ŝanĝoj de la administra divido
- 1920 – pereo de lando silezia, estiĝo de Lando Moraviasilezia
- 1921 – provo enpraktikigi distriktojn
- 1949 – divido de Ĉeĥoslovakio en regionojn; nuligo de ĉeĥaj landoj
- 1960 – enpraktikigo de 7 regionoj kaj 76 distriktoj
- la 1-an de januaro 1995 – estiĝo de distrikto Jeseník (pro apartigo de parto de distrikto Šumperk)
- la 1-an de januaro 2000 – estiĝo de novaj regionoj (regionaj oficejoj komencis funkcii post la novembraj unuaj regionaj balotoj)
- la 1-an de januaro 2003 – nuligo de 77 distriktaj oficejoj por ŝtata administrado kaj enpraktikigo de 205 civitoj kun disvastigita efikeco
|
||||||||

