Bučovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bučovice
germane: Butschowitz
urbo
Náměstí a zámek Bučovice.jpg
Placo kaj kastelo en Bučovice
Vlajka města Bučovice.svg
Flago
Znak města Bučovice.svg
Blazono
Oficiala nomo: Bučovice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Administra municipo Bučovice
Historiaj regionoj Moravio, Hanakio
Memorindaĵo Bučovice kastelo
Situo Bučovice
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 49°09′02″N 17°00′11″E  /  49.15056°N, 17.00306°O / 49.15056; 17.00306 (Bučovice)
Areo 31,36 km² (3 136 ha)
Loĝantaro 6 514 (04.02.2011)
Denseco 207,72 loĝ./km²
Malaltebenaĵo Hornomoravský úval
Unua skribmencio 1343
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 685 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0646
NUTS 5 CZ0646 592943
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 5
Bazaj sidejunuoj 12
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bučovice
Retpaĝo: www.bucovice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Bučovice estas urbo kun 4 400 loĝantoj, ĝi situas en okcidenta parto sur rivero Litava. Bučovice estas malproksima 18 km de urbo Vyškov kaj 40 km de urbo Brno.

En la 13-a jarcento ekzistis ĉe vojo el regiono de Brno al regiono de Kroměříž sur monteto Hradisko ligna burgeto, ĉirkaŭ kiu evoluis vilaĝo Hrádek, kiun pli malfrue neniigis incendio.

La unuaj mencioj pri Bučovice kiel pri urbeto devenas el la 1-a duono de la 14-a jarcento. La urbeto evoluis en avantaĝa trafiksituo en unutaga distanco de Brno en ĉefa kominikilo de okcidentorienta direkto, de kiu deflankiĝis vojo suden al Ždánice. De norde la urbeto estis ŝirmata per montodorso de Kalvario, sude per defendremparo kaj fosaĵo. La fortikaĵoj estis forigitaj dum konstruado de kastelo kaj ties ĝardeno. En la sama tempo okazis karakterizaj ŝanĝoj de la mezepoka kerno de la urbo, precipe ties placo, kiu havas paralelograman bazplanon – en norda fino fermas ĝin baroka preĝejo Ascendotago de Virgulino Mario kaj en suda fino la kastelo.

La kastelon en renesanca stilo lasis konstrui posedanto de sinjorujo en Bučovice Jan Šembera Černohorský el Boskovice en la 2-a duono de la 16-a jarcento (15751584). En ornamado de ejinternoj laboris vico da italaj artistoj. Konsistaĵo de la kastelo estas ĝardeno, devene ĉirkaŭbarita per muro kaj pavimita akva fosaĵo. En la areo de la kastelo okazis dum jaroj pluraj konstrureguligoj. La ĝardeno estis renovigita laŭ devena stilo en la jaroj 19601965. Eĉ spite al tiuj ĉi reguligoj la kastelo estas indikata kiel la plej pura renesanca konstruaĵo ekster Italio. La kastelo apartenis ekde la jaro 1597 ĝis 1945 al Lichtenštejn-anoj, hodiaŭ ĉi tie havas sidejon urba muzeo.

Kun Bučovice estis nedisigeble kunigita signifa juda komunumo. Judoj ĉi tie verŝajne vivis jam en la 1-a duono de la 15-a jarcento, sed la plej malnova konservita mencio pri la juda loĝigo estas nur el la jaro 1561. La plej granda nombro de anoj de tiu ĉi komunumo (566) estas indikata en 1848, en 1930 ĉi tie vivis nur 64 judoj. Dum invado de svedoj en la urbon en la jaro 1645 la kvartalo verŝajne forbrulis. Plua incendio obsedis ĝin en la jaro 1850. Dum socialisma alikonstruo de la urbo en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento la gheto estis detruita kaj anstataŭigita per lu-domoj. En la jaro 1966 estis detruita ankaŭ novromana sinagogo el la jaro 1853, kiu staris sur loko de pli malnova sinagogo dokumentita al la jaro 1690. En la urbo restis konservita sole juda tombejo, kie konserviĝis kelkaj tombŝtonoj el la 18-a jarcento.

Fine de la 18-a jarcento ĉi tie komenciĝis evolui potfarejo, drapproduktado kaj barelfarado. En la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento en la urbo estis 14 teksproduktejoj kun preskaŭ 2 000 okupitoj. En la jaro 1894 estis fondita fabriko por fleksmeblaro, kiu fariĝis bazo de ĉi tiea lignoindustrio. En oktobro de 1887 la urbo ricevis fervojon en fervojlinio BrnoKyjov.

La urbodomo en la placo devenas el la jaro 1765. El pli novaj konstruaĵoj valoras mencii la tn. Obecní dům el la jaroj 19131914 konstruita en kubisma stilo.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]