Vlkoš (distrikto Hodonín)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Vlkoš


Vlkoš
germane: Wilkosch
municipo
Vlkošské búdy 2.JPG
Budoj en Vlkoš
Vlkos HO CZ flag.gif
Flago
Vlkos HO CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Vlkoš
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Kyjov
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Rojo Hruškovice
Situo Vlkoš
 - alteco 197 m s. m.
 - koordinatoj 48°59′25″N 17°09′52″E  /  48.99028°N, 17.16444°O / 48.99028; 17.16444 (Vlkoš (distrikto Hodonín))
Areo 8,63 km² (863 ha)
Loĝantaro 1 058 (19.02.2010)
Denseco 122,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1248
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 41
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586749
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vlkoš (Hodonín District)
Retpaĝo: www.vlkos.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vlkoš estas sudmoravia municipo, fervojstacio inter la urboj Kyjov kaj Vracov.

Mil loĝantoj (devenis de tie esperantistino Stanislava Chrdlová). La vilaĝo havas belan preĝejon de Ĉieliro de Virgulino Maria (1770-1780) kun multaj pentraĵoj sur monteto meze de la domaro, la tombejo troviĝas ĉerande la civito. Kiel en la tuta regiono, ankaŭ en Vlkoš estas kultivata vino.

La unua historia mencio pri Vlkoš aperis en dokumento el la 18-a de oktobro 1248, sed sub la formo Vlkus (ĉeĥe vlk = lupo). La nomo Vlkoš aperas unuafoje en alia dokumento el la 4-a de aŭgusto 1405 konfirmanta la lokan paroĥestron.

En 2000 estis fondita civitana societo Krušpánek, kiu prepara ekologiajn, kulturajn kaj sportajn aranĝojn, klopodas pri konservo de folkloraj tradicioj, kunlaboras kun kinologia societo kaj sporta societo Sokolo, prizorgas interretan centron por la publiko.

En la vilaĝo havas sidejon konstrufirmao MONDY HOME, komerca firmao pri ilaro METALPROJEKT, komerca firmao pri metalurgio PRODEX, banejaj varoj AQUASTORE, meblovendejo AHORN.

En la vilaĝo okazas tradicia folklora kermeso kun „ŝtelado de viranaso“ (kiu sukcesas ĝin ŝteli, tiu estas gastigita senpage dum la kermeso).

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Ĉieliro de Virgulino Maria el la jaroj 1770-1780 estis konstruita sur la loko de malnova kaj ruiniĝonta preĝejo. La plej grandan parton de kostoj kovris Ludvík Serényi, kiu estis preposto en Olomouc. Li igis sin entombigi post la morto en 1780 en kripto sub la preĝejo. Dum la dua mondmilito le preĝejo estis grave damaĝita (56 trafoj).
  • Baroka kapelo de Sankta Johano el la dua duono de la 18-a jarcento
  • Military muzeum (Milita muzeo) de generalo Sergěj Jan Ingr
  • vinkeloj

Personuloj[redakti | redakti fonton]

  • Sergěj Ingr (1894-1956), ĉeĥoslovaka generalo kaj ministro pri defendo de la provizora ekzila registaro, naskiĝinto en Vlkoš, li havas ĉi tie jam la menciitan muzeon.
  • Karel Macháček (1916-2005), militista kuracisto
  • Marie Pospíšilová (*1944), atletino
  • Zdeněk Vítek (*1913), kuracisto, dum la dua mondmilito en la ĉeĥoslovaka armeo en Anglio, naskiĝinto en Vlkoš.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • En Vlkoš travivis sian infanaĝon Stanislava Chrdlová, nomata Stanjo, fraŭline Moresová, poste Vrbová kaj fine Chrdlová, kunaŭtorino de lernolibroj de Esperanto por ĉeĥoj kaj de la ĉeĥa por esperantistoj
Preĝejo de Vlkoš