Lančov
| Lančov | ||
| germane: Landschau | ||
| municipo | ||
|
Preĝejo de sankta Magdaleno en Lančov
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Lančov | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Regiono | Sudmoravia regiono | |
| Distrikto | Distrikto Znojmo | |
| Administra municipo | Vranov nad Dyjí | |
| Historiaj regionoj | Moravio, Sudetio | |
| Akvorezervujo | Akvorezervujo Vranov | |
| Situo | Lančov | |
| - alteco | 427 m s. m. | |
| - koordinatoj | 48°54′60″N 15°46′15″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.91667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.91667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 15,08 km² (1 508 ha) | |
| Loĝantaro | 241 (27.09.2007) | |
| Denseco | 15,98 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1323 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 671 06 | |
| NUTS 3 | CZ064 | |
| NUTS 4 | CZ0647 | |
| NUTS 5 | CZ0647 594326 | |
| Katastraj teritorioj | 1 | |
| Partoj de vilaĝo | 1 | |
| Bazaj sidejunuoj | 1 | |
| Retpaĝo: www.obeclancov.cz | ||
Lančov estas vilaĝo en suda Moravio apud digolago de Vranov, kie troviĝas Somera Esperanto-Tendaro, festanta en 2012 sian 60-jariĝon. La tendaron organizas ĉiujare Esperanto-klubo Třebíč. De komence tie staris nur tendoj, sed proksimume antaŭ dudek jaroj pro higienaj motivoj (la lago estas rezervujo de trinkakvo) la aŭtoritatoj malpermesis tendojn kaj necesis konstrui kabanojn (tamen restis la tradicia nomo "tendaro"). La iniciatintoj estis Theodor Kilian kaj Pavel Sittauer, kiu ĝin organizas ĝis nun.
Matene okazas lingva instruado, posttagmeze naĝado, boatado, sportado, ekskursoj al kasteloj Vranov, Bitov, ruino Cornštejn, aŭ al Vieno. Dum socialismo estis la tendaro plenplena dum ĉiuj tri etapoj sole de esperantistoj, nun la ekonomia premo devigis la organizantojn instrui ankaŭ la anglan, germanan, francan, rusan, hispanan, desegnadon, ŝakon k.s. La kabanaro estas ĉirkaŭita de arbaro, la lago troviĝas eble 100 m malproksime.
Adreso por interesatoj: Esperanto, 674 01 Třebíč, Ĉeĥio
Vidindaĵoj [redakti]
- Preĝejo de sankta Magdaleno
Ĉe la golfo de Lančov troviĝas tri someraj infanaj tendaroj:
- Somera infana tendaro Arbaroj Znojmo
- Somera Esperanto-tendaro Lančov aranĝata de Esperanto Třebíč konata kiel SET Lančov
- Somera infana tendaro Svitap