Veverská Bítýška

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veverská Bítýška
urbo
Placo en Veverská Bítýška kun preĝejo de sankta Jakobo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Veverská Bítýška
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Kuřim
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Memorindaĵoj Veveří burgo
Valbarajo Digolago de Brno
Rivero Svratka
Situo Veverská Bítýška
 - alteco 235 m s. m.
 - koordinatoj 49° 16′ 33″ N 16° 26′ 13″ O / 49.27583 °N, 16.43694 °O / 49.27583; 16.43694 (mapo)
Katastro 13,60 km² (1 360 ha) Veverská Bítýška
Loĝantaro 3 523 (2023)
Denseco 259,04 loĝ./km²
Sulko Boskovica sulko
Unua skribmencio 1376
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 664 71
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 584100
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Veverská Bítýška
Retpaĝo: www.obecveverskabityska.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Veverská Bítýška estas urbo en Ĉeĥio, en distrikto Brno-provinco en Sudmoravia regiono. Ĝi situas en Boskovica sulko inter naturparkoj Valo de Blanka rojo (okcidente) kaj Podkomoraj arbaroj (oriente), proksimume 25 km nordokcidente de la mezo de Brno. Ĉe la urbo, etendiĝanta sur kunfluejo de Svratka kaj Blanka rojo, komenciĝas levigo de digolago de Brno, proksime troviĝas burgo Veveří. Dominaĵo de Veverská Bítýška estas placo Na Městečku kun urbodomo, lernejo kaj paroĥa preĝejo de sankta Jakobo pli Aĝa. Vivas ĉi tie 3 523 loĝantoj (2023). Krom la propra Veverská Bítýška la konsisto de la urbo estas ankaŭ domaro (la memstara baza setlejunuo) Nový Dvůr, kiu situas en subburgejo de burgo Veveří.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Brno, Sentice, Javůrek, Chudčice, Lažánky kaj Hvozdec.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ofica nomo Veverská Bítýška validas ekde la 20-a de oktobro 1921. Ĝis tiu tempo, sed ankaŭ post tiu ĉi dato eblis renkontiĝi kun diversaj variantoj de ortografio: Byteška, Bytýška Veverská, Veveří Bytýška, Veverská Bitiška kaj pluaj.

Bítýška estas nomata Veverská laŭ la proksima burgo Veveří.[1] Burgo Veveří estis laŭ mito fondita en la dua duono de la 11-a jarcento de princo Konrado la 1-a de Brno;[2] la unua skribdokumento pri Veveří estas el la jaro 1213.[3] Veverská Bítýška estiĝis verŝajne nur post la fondo de la burgo, la unua mencio aperas en la jaro 1376, en la jaro 1521 ĝi estas jam indikata kiel kampurbo.[4] La teritorio de burgo Veveří eĉ kun la apuda ĉirkaŭaĵo estis dum longa tempo la konsisto de municipo, sed al la 1-a de januaro 1957 ĝi estis almembrigita al Brno, kaj hodiaŭ ĝi kreas la plej okcidentan parton de la katastro de urba parto Brno-Bystrc.

La historio de Veverská Bítýška kaj de burgo Veveří estas kunigita ankaŭ kun kapelo de Patrino Dia, kiu servis kiel paroĥa preĝejo antaŭ konstruado de preĝejo de sankta Jakobo pli Aĝa en la jaro 1481 en Bítýška. Antaŭ la fondo de la municipa tombejo en la jaro 1837 la tombejo ĉe la kapelo servis kiel sepultejo por la loĝantoj de la municipo.[5]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 660
18801 701
18901 477
19001 477
19101 840
19211 905
JaroLoĝantoj
19301 944
19502 130
19612 301
19702 366
19802 755
19912 758
JaroLoĝantoj
20012 790
20143 110
20163 126
20173 157
20183 198
20193 270
JaroLoĝantoj
20203 376
20213 363
20223 478
20233 523

Transporto[redakti | redakti fonton]

Veverská Bítýška situas sur vojkruciĝo de ŝoseoj de la dua klaso 384 (el Brno), 386 (el Rosice kaj Kuřim) aj ŝoseoj de la tria klaso el Lažánky, Hvozdec kaj Chudčice (Tišnov). Surveturejo al aŭtostrado D1 ĉe Ostrovačice estas de la urbeto en distanco 7 km.

Veverská Bítýška estas ŝanĝa nodo de Integrita transporta sistemo de Sudmoravia regiono en zono 325. La komunikon sekurigas aŭtobusoj de linio 153 (kun Rosice kaj Tišnove), 303 (kun Brno) kaj 312 (kun Kuřim kaj Tišnov).

La ŝipan transporton sur digolago de Brno inter Veverská Bítýška, burgo Veveří kaj Brno trafikas en someraj monatoj Transporta entrepreno de urbo Brno.

Tra Veverská Bítýška kondukas granda kvanto de biciklovojoj, el tio kelkaj markitaj:

Parte markitaj kaj preparataj vojoj:

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Jakobo pli Aĝa en la placo Na Městečku

Rekte en la placo Na Městečku katenas la atentemon la paroĥa preĝejo de sankta Jakobo pli Aĝa.

En sudokcidenta rando de la urbo, ĉe vojo ĝis Hvozdce, estas penta ŝtono el la jro 1559.

La eksa ĥolera tombejo situis en kampoj en sudorienta rando de Veverská Bítýška, survoje al burgo Veveří. La tombejo estis dum komunismo iom post iom displugita; ĝia renovigo kaj starigo de memorkruco okazis nur en la jaroj 20002001.

Valo de Blanka rojo[redakti | redakti fonton]

Blanka rojo en Veverská Bítýška
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Blanka rojo (dekstra alfluanto de Svratka) kaj Naturparko Valo de Blanka rojo.

Granda kvanto de la vizitantoj de Veverská Bítýška celas al piediranta ekskurso aŭ biciklista elveturo sur biciklovojo 5189 ĝis valon de Blanka rojo. Ankoraŭ en la urbo ili preterpasas muelejon de Jaroš, kulturmemorindaĵon kaj ununuran lokan muzeon. La muelejo estis konstruita sur loko de malnova mulejeo kaj segejo en la jaro 1938. La muelejo estis al la devenaj posedantoj redonita en la jaro 1991 kaj tiuj en la jaro 2003 alirebligis ĝin al la publiko.

Digolago de Brno kaj la ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Digolago de Brno kaj Veveří (burgo).

Sub la vejro sur Svratka, kiu retenis la akvon por la eksa mulejo de Tejkal, komenciĝas la levigo de Digolago de Brno. Sur ĝia maldekstra bordo estas ampleksa arbara ĉasrezervejo kun krucvojo eliranta el la najbara Chudčice. Sur la dekstra bordo de la valbaraĵo etendigas Podkomoraj arbaroj kun Fabelo de majo (la loko, kie Vilém Mrštík travivis kaj kien li semis okazintaĵojn de samnomata romano) kaj la reo de Grand Prix. La tuta ĉirkaŭaĵo de la valbaraĵo estas tre ŝatata loko por biciklado kaj turismo.

Burgo Veveří kaj kapelo de Patrino Dia troviĝas super Digolago de Brno, proksimume 2,5 km de Veverská Bítýška. Ekde komenco de la establo de la katastraj teritorioj ili estis en la katastro de la municipo. Sed la ĉirkaŭaĵo de la valbaraĵo, eĉ kun la burgo kaj la kapelo, estis en la jaro 1957 alligitaj al Brno kaj ekde tiu tempo ili situas en la katastra teritorio de Bystrc.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bítýška Veverská, heslo in: Hosák, Ladislav: Místní jména na Moravě a ve Slezsku, sv. 1., A–L, Praha 1970, s. 74 Arkivigite je 2021-03-07 per la retarkivo Wayback Machine, Elektronika arkivo de la fonto de municipo Veverská Bítýška, 2000
  2. Veverské pověsti a legendy; oficiální web hradu Veveří. Arkivita el la originalo je 2008-12-08. Alirita 2021-10-28.
  3. Stručná historie hradu; oficiální web hradu Veveří. Arkivita el la originalo je 2011-05-23. Alirita 2021-10-28.
  4. Valeš, František, "Historie". Kontrolita 2018-07-18.
  5. Pink, Michal, "Průvodce kaplí". Kontrolita 2018-07-18.