Mikulov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Mikulov (apartigilo)


Mikulov
germane: Nikolsburg
urbo
Mikulov02.jpg
Placo en Mikulov
Mikulov vlajka.jpg
Flago
Mikulov znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Mikulov
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Mikulov
Historia regiono Moravio
Montaro Pálava
Konataj lokoj Svatý kopeček naturrezervejo, Mikulov kastelo, Juda tombejo en Mikulov
Situo Mikulov
 - alteco 242 m s. m.
 - koordinatoj 48°48′20″N 16°38′16″E  /  48.80556°N, 16.63778°O / 48.80556; 16.63778 (Mikulov)
Areo 45,34 km² (4 534 ha)
Loĝantaro 7 485 (05.11.2010)
Denseco 165,09 loĝ./km²
Fondo 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 692 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 584649
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj sidejunuoj 17
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mikulov
Retpaĝo: www.mikulov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Mikulov estas signifa historia urbo kun 7 700 loĝantoj, situanta en suda Moravio, sur limo al Aŭstrio, ĉi tie estas limpasejo.

La urbo evoluis el malnova slava vilaĝo ĉ signifa komercvojo. Loĝigo de la spaco de hodiaŭa kastelo estas supozata en la 10-a aŭ la 11-a jarcento, en plua tempo estis signifa kolonigado. El la jaro 1218 estas dokumentita landsinjora burgo, kies la unuaj posedantoj estis Kounic-anoj, ekde la jaro 1249 ĝi apartenis al Lichtenŝtejn-anoj. La burgo havis devene kvareĝan bazplanon kaj ĝi estis kelkfoje alikonstruata, fortikigata kaj la bazplano ŝanĝiĝis en plilogigitan. El la jaroj 12601280 konserviĝis defendturo kun ŝirmpinto turnigita kontraŭ enirejo. El fino de la 14-a jarcento devenas cilindroforma kaj okflanka panoramturo kun kapelo. En la 14-a jarcento estiĝas staplejo, simplaj urbaj remparoj kaj paralelograma placo. En la urbon oni eniris tra du pordegoj. El la 2-a duono de la 14-a jarcento estas antaŭŝovita garda kaj artileria turo, pli malfrue servanta kiel pulvejo. Plibonigon de la defendkapablo de la burgo atingis fine de la 16-a jarcento konstruado de kvar duoncirklaj bastionoj antaŭŝovitaj el la remparfronto. Sed tio estis jam en la tempo, kiam armea funkciado de burgoj cedis. En la jaro 1575 posedantoj de la kastelo fariĝas Ditrichŝtejn-anoj, kiuj praktikis alikonstruon. Dum la tridekjara milito Mikulov estis en la jaro 1645 konkerita de svedoj, kiuj estos forveturigantaj valoran kastelan bibliotekon. Post incendio en 1719 Ditrichštejn-anoj komencis grandiozan alikonstruon de la burgo, kiu ŝanĝiĝis en renesancan kastelon, pli malfrue barokigita. Ĉeesto de Ditrichštejn-anoj, kiuj ludis ĉefan rolon en rekatolikigo de Moravio (sidejo de kardinalo F. Ditrichŝtejn en la 1-a duono de la 17-a jarcento), en Mikulov montriĝis en alveno de kapuĉuloj (monaĥejo) kaj piaristoj kaj en emfazo al ekleziaj konstruaĵoj kaj klopodo doni al la urbo religian karakteron. En la 17-a jarcento estis konstruita en la placo en loko de loretana kapelo dutura preĝejo de sankta Anno, kiu estis post incendio kaj trafalo de volbo en la jaro 1784 forlasita kaj pli malfrue (1845) ĝi estis ŝanĝita en familian kripton de Ditrichŝtejn-anoj. Ornamaĵon de la placo kreas pestkolono. En la placo estas valoraj renesancaj domoj, kelkaj kun arkadoj. La remparoj kaj la urbaj pordegoj estis detruitaj en la 1-a duono de la 19-a jarcento. La kastelo estis preskaŭ tute neniigita pro incendio en 1945, bruligita de retiriĝanta germana armeo.

Signifan rolon en ekonomia kaj kultura evoluo de la urbo havis minoritatoj, en la 16-a jarcento novbaptitoj (habanoj), sed ĉefe forta juda minoritato, kun propra kvartalo de tipo de gheto kun du sinagogoj. Konserviĝis supra sinagogo en la spaco de devena alirejo en la kastelon. En la 18-a jarcento la urbo estis sidejo de supera rabeno por Moravio (ĉirkaŭ la jaro 1880 judoj kreis proksimume 15%, te. proksimume 2 000 loĝantoj de la urbo). En la kastelo estas hodiaŭ regiona muzeo. Post malfloro en la 2-a duono de la 19-a jarcento, kiu koneksis kun tio, ke fervojo el Vieno evitis Mikulovon, la urbo prosperas hodiaŭ el kreskanta turismo.

Mikulov estas unu el vinkulturaj centroj de suda Moravio. Atesto de vinkultura tradicio estas vinbarelo kun enhavo 1 010 hl en kelo de la kastelo en Mikulov. Ĉiujare en la urbo okazas Vinberrikolto el Pálava.

Konataj anoj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]