Maršov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maršov (apartigilo)
Maršov
municipo
Municipa ofico en Maršov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Maršov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Tišnov
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Montaro Křižanova montetaro
Situo Maršov
 - alteco 467 m s. m.
 - koordinatoj 49° 17′ 01″ N 16° 21′ 35″ O / 49.28361 °N, 16.35972 °O / 49.28361; 16.35972 (mapo)
Katastro 7,49 km² (749 ha) Maršov u Veverské Bítýšky
Loĝantaro 525 (2023)
Denseco 70,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1299
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 664 71
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 583359
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Maršov (Brno-Country District)
Retpaĝo: www.marsov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Maršov estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas en Křižanova montetaro surrande de naturparko Valo de Blanka rojo, proksimume 21 km nordokcidente de Brno. Vivas ĉi tie 525 loĝantoj (2023). Maršov najbaras nordokcidente kun Braníškov, oriente kun Lažánky kaj sude kun domaro Šmelcovna, parto de municipo Javůrek.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1299.

En la jaro 1906 (aŭ en 1908) estis inter Maršov kaj Lažánky – proksime de loko "Šachty" – trovita riĉa kuŝejo de kaolino – en profundaĵo proksimume 8 metroj sub la surfaco. Por forveturigo de la kaolino Baťa en la jaro 1911 lasis konstrui telferon ĝis Veverská Bítýška kaj de tie al la trafiko estis servonta paralele konstruata fervojlinio ĝis Kuřim. En la minejon ofte fluis subtera akvo , do en januaro de 1932 la minado haltis. El la eksa minejo estiĝis lago, en kiun en la jaro 1945 germanaj soldatoj ĵetis soldatan teknikon inkluzive de tanko Steyer, kiu estis en la jaro 1954 eltirita kaj kelke da jaroj post tio uzis la tankon fajroestingistoj el Tišnov. La kaolina lago estas en privata posedado.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de loĝantaro laŭ popolnombrado
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
531 648 637 625 638 640 567 531 575 529 467 428 448 475

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
  • Monumento al viktimoj de la unua mondmilito
  • Tombejo

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]