Blatnice pod Svatým Antonínkem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blatnice pod Svatým Antonínkem
(Velká Blatnice)
germane: Groß Blatnitz
municipo
Blatnice pod Svatým Antonínkem, hlavní ulice.jpg
Ĉefstrato kun paroĥejo kaj preĝejo de sankta Andreo
Vlajka obce Blatnice pod Svatým Antonínkem.gif
Flago
Blatnice pod Svatym Antoninkem CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Blatnice pod Svatým Antonínkem
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Veselí nad Moravou
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Parto de Moravia Slovakio
Montaro Blankaj Karpatoj
Rojo Svodnice
Situo Blatnice pod Svatým Antonínkem
 - alteco 214 m s. m.
 - koordinatoj 48°56′47″N 17°27′49″E  /  48.94639°N, 17.46361°O / 48.94639; 17.46361 (Blatnice pod Svatým Antonínkem)
Areo 13,92 km² (1 392 ha)
Loĝantaro 2 131 (27.08.2010)
Denseco 153,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1046
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 71
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586048
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Blatnice pod Svatým Antonínkem
Retpaĝo: www.obecblatnice.cz/
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Blatnice pod Svatým Antonínkem (antaŭe ankaŭ Velká BlatniceHrubá Blatnice, germane Groß Blatnitz) estas municipo en distrikto Hodonín, Sudmoravia regiono. Ĝi troviĝas 14 km sude de urbo Uherské Hradiště kaj 27 km nordoriente de urbo Hodonín. Ĝi situas sur montarpiedo de Blankaj Karpatoj, sub montoj Svatý Antonínek, Střečkův kopec kaj Roháč. Tra la municipo trafluas rojo Svodnice. En la jaro 2010 ĉi tie vivis 2131 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri Blatnice devenas el la jaro 1046. Temas pri fondema dokumento de kapitulo de Stará Boleslav, kie Blatnice estas donacita de princo Břetislav la 1-a ĝuste al tiu ĉi kapitulo. Sed Blatnice estis fondita verŝajne jam pli antaŭe, nome jam en la 9-a jarcento.

En la 13-a jarcento oni komencis en Blatnice kulturi viton kaj en la 14-a jarcento ĝi estis dank' al favoraj klimataj kondiĉoj proklamita kiel vinbera vilaĝo, kies vino oni eksportis ĝis Prago.

En la 18-a jarcento ĉi tie aliĝis tuj kelke da statuoj de sanktuloj, kiuj estis dislokitaj sur kelke da lokoj en la municipo. Tio estas plejparte patronoj, inter kiuj ekzemple apartenas sankta Francisko kaj sankta Johano Nepomuka.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Blatnice pod Svatým Antonínkem, vinkeloj

Blatnice havas originan kulturon kaj historion. Inter la plej signifaj eventoj apartenas pilgrimo apud Svatý Antonínek, kiu ĉiujare okazas en junio la unuan dimanĉon post festotago de sankta Antonio, kaj pli malgrandaj pilgrimoj ĉe pluaj okazoj. La lokaj popolkostumaj kermesoj okazas dum sankta Katarina, do dum lasta semajnfino antaŭ adventa periodo.

La municipo ankaŭ famas pro siaj vino, kiu havas riĉan tradicion. Ĝi havas ankaŭ propran markon de vino nomata Blatnický Roháč. Vinkulturistoj en la municipo prilaboras grandan parton de rikolto de vinberoj per tradicia maniero en vinkeloj, el kiuj la plej malnovaj devenas el fino de la 16-a jarcento kaj komenco de la 17-a jarcento.

Blatnice estas parto de strážnica vitejo. Per produktado kaj vendado de vinbervino oni cvxi tie okupiĝas kaj etkulturistoj kaj vinfirmaoj. Skribmaniere estas dokumentite, ke en la municipo, en vitlinio Plachty, proprumis vitejon eĉ Johano Amoso Komenio, kiu havis en Blatnice parencojn.

En la municipo troviĝas ŝirmata vilaĝa rezervejo "Pod starýma horama", kie en unu strato situas kelke da dekoj da vinkeloj.

La vilaĝo estas fama ankaŭ pro produktado de paskaj ovoj, kiuj havas regulojn por ornamado kaj tipajn elementojn, simile kiel ekz. la loka popolkostumo. Karakteriza por la lokaj paskaj ovoj estas kolora ornamado sur nigra submetaĵo.

En la municipo estas preĝejo, bazlernejo kaj plua civitana ekipaĵaro.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Industrio en la municipo[redakti | redakti fonton]

En la municipo troviĝas farejo de kompanio Italat, kie oni produktas fromaĝojn de itala tipo. Plu en la municipo estas konstruata nova fabriko de kompanio SEIKO por produktado de industriaj maŝinoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]