Advento

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
AdventCandles.jpg
Advent2007candlelight.JPG

Advento estas la tempo antaŭ kristnasko, dum kiu kristanaj kredantoj anime prepariĝas al la festo. Ĝi simbolas la atendon de Jesuo Kristo kiel elaĉetinto.

La daŭro de tiu tempo estas malsame interpretebla. Por la kristanaj eklezioj ĝi komenciĝas je la kvara dimanĉo antaŭ kristnasko; tiu dato povas varii inter la 27-a de novembro kaj la 3-a de decembro. La unua adventa dimanĉo samtempe estas la komenco de la eklezia jaro. Por infanoj, kiuj havas "adventan kalendaron" kun faketoj, el kiuj ili ĉiutage rajtas preni pecon da frandaĵo, advento komenciĝas je la 1-a de decembro. Laŭ PIV ĝi daŭras kvar semajnojn.

Adventaj kutimoj ampleksas, krom adventaj kalendaroj, adventan kronon el abiajpinaj branĉetoj kun kvar kandeloj, el kiuj oni ĉiudimanĉe ekbruligas unu plian.

Advento ankaŭ estas termino de kelkaj eklezioj por la dua veno de Kristo.

Etimologie la vorto venas de la latina vorto adventus (=alveno), de advenire (= alveni).

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.cresourcei.org/cyadvent.html
Ekstera ligilo  http://www.newadvent.org/cathen/01165a.htm
Ekstera ligilo  http://www.americancatholic.org/Features/Advent/default.asp
Ekstera ligilo  http://www.liturgies.net/Advent/advent.htm


Liturgia jaro
Advento Kristnasko Liturgia intertempo Karesmo Pasko Pentekosto Liturgia intertempo
Cindra Merkredo Laetare Palmofesto Sankta semajno Paska tritago Verda ĵaŭdo Granda vendredo Blanka sabato
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj