Uherské Hradiště

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uherské Hradiště
germane Ungarisch Hradisch, hungare: Magyarhradis
urbo
Preĝejo de Francisco Xavier
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Uherské Hradiště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherské Hradiště
Historiaj regionoj
Montaro Vizovica montetaro
Konata loko Buchlovice
Riveroj Moravo, Olšava, Kanalo de Baťa
Situo Uherské Hradiště
 - alteco 179 m s. m.
 - koordinatoj 49° 03′ 57″ N 17° 27′ 30″ O / 49.06583 °N, 17.45833 °O / 49.06583; 17.45833 (mapo)
Areo 21,26 km² (2 126 ha)
Loĝantaro 24 812 (2023)
Denseco 1 167,07 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Fondo 1257
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 686 01
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592005
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Uherské Hradiště
Retpaĝo: www.mesto-uh.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Uherské Hradiště (germane Ungarisch Hradisch) estas urbo en Ĉeĥio kun 24 812 loĝantoj (2023) situanta en sudorienta parto de Moravio, ĉe rivero Moravo. La urbo estas centro de maŝinindustrio, elektroindustrio, kemiindustrio, mebloindustrio kaj aliaj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Popovice, Podolí, Kunovice, Staré Město, Kněžpole kaj Hluk.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita kiel reĝa de reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1257 sur terpecoj de proksima monaĥejo en Velehrad. Ĝi estis servonta kiel fortikigita punkto kontraŭ hungaraj invadoj. La nomo de la urbo estis origine Nový Velehrad, ekde la jaro 1301 Hradiště. La urbon dufoje vane konkeris la hungara reĝo Matiaso la 1-a Korvino, al kiu ĝi estis donita komune kun Moravio, kiam la paco estis interkonsentita kun Vladislao la 2-a Jagello en la jaro 1479. La plej granda evoluo en la urbo okazis en la 15-a kaj la 16-a jarcentoj. En la jaro 1643 ĝi sukcese defendis sin kontraŭ svedoj. En la 2-a duono de la 17-a jarcento ĝi estis alikonstruita en fortikaĵon, kiu bremsis ties evoluon (malfondita en la jaro 1778). La industria evoluo okazis plejparte nur en la 2-a duono de la 20-a jarcento.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 659
18806 663
18907 232
19008 925
19109 451
192110 051
JaroLoĝantoj
193010 554
195010 028
196112 794
197029 586
198036 756
199126 765
JaroLoĝantoj
200126 876
201425 266
201625 254
201725 246
201825 215
201925 212
JaroLoĝantoj
202025 247
202125 019
202224 430
202324 812

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Uherské Hradiště konserviĝis restaĵoj de gotikaj remparoj el la 2-a duono de la 14-a jarcento. Konstruaĵo de armilejo el la jaroj 17211726 rememorigas barokan fortikaĵon. Nuntempe ĝi estas sidejo de Galerio de muzeo en Moravia Slovakio. En la urbo ni povas trovi ankaŭ rokokan apotekon el la jaro 1754. Grava kulturcentro evoluis en la eksa jezuita kolegio.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Slovaka Esperanto-Klubo (Uherské Hradiště).

Verŝajne la unua parolanto de Esperanto en Uherské Hradiště estis aŭstro-germano Otto Simon, profesoro de matematiko kaj fiziko, kiu esperantistiĝis en 1902 kaj laboris kiel instruisto en la germanlingva gimnazio en Uherské Hradiště ĝis 1907, antaŭ sia reveno en Vienon.

En 1932 gvidis en Uherské Hradiště kurson de esperanto Dolfa Bartošík. Inter la jaroj 1933 kaj 1940, kaj poste denove inter 1946 kaj 1952 (el tio ekde 1948 kiel "loka grupo" de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio) funkciis en la urbo esperanto-klubo nomata Slovaka Esperanto-Klubo, mallonge SEK (la vorto "slovaka" tiam estis kutime uzata kiel adjektivo por la regiono Moravia Slovakio, en kies centro Uherské Hradiště estas). Fondinto de la klubo kaj ĝia plurjara prezidanto estis Ruda Kubíček, akademia pentristo kaj konata persono de la urbo kaj regiono.

Ankoraŭ antaŭ la dua mondmilito estis eldonita esperantlingva flugfolio pri Uherské Hradiště kaj okazigataj multaj ekspozicioj ĉe diversaj okazoj. Pro la devigita malfondiĝo de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio en 1952 verŝajne malfondiĝis ankaŭ la klubo, kiu post plimildiĝo de la situacio kaj de tio sekvanta fondiĝo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1969 mem ne plu refondiĝis.

De Uherské Hradiště devenas Marek Blahuš, unu el la refondintoj kaj prezidantoj de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tie en la jaro 2003 esperantistiĝis kaj en 2005 okazigis esperanto-kurson en la loka gimnazio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]