Jezuita kolegio (Uherské Hradiště)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kirko kaj jezuita kolegio en Uherské Hradiště

La jezuita kolegio en Uherské Hradiště, Ĉeĥujo, (en la ĉeĥa: Jezuitská kolej) stariĝis en la 17-a jarcento. La eksa konvento estas monumentprotektotaĵo.[1] Ĉi-tempe ĝi servas kiel kulturcentro por ekspozicioj, estas somera kinejo, multfunkcia okazigejo kaj gastas specialajn vendejojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉi-urben venis la jezuitoj en 1643/44 el Kroměříž ĉar tiu urbo komplete estis detruita fare de la sveda generalo Lennart Torstensson. Oni decidis resti. La fundamenta ŝtono por la nova konventejo en Uherské Hradiště estis metita en 1654.[2] Sed la fajrego de 1681 tuŝis ankaŭ ĝin. Tuj post formeto de la plej gravaj damaĝoj okazis en 1695 pulvora eksplodo en la najbara Ruĝa turo. En 1705 oni restaŭris la tegmenton, en 1706 alvenis hospitalo. En 1729 oni povis inaŭguri propran gimnazion kaj teatran salonegon. La konstruado estis finita en 1737.

Post la malpermeso de la ordeno en 1773 fare de papo Klemento la 14-a la tuto ŝanĝiĝis je loĝejoj kaj municipaj burooj. Inter 1919 kaj 1945 ĝi estis kazerno, ekde 1939 por Wehrmacht.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

portalo al la redutoj

La komplekso dominis sur Masaryk-placo kerne de la urbo. Maldekstre kaj dekstre de la Preĝejo Sankta Francisco Xavier troviĝas du trialaj kaj duetaĝaj konstruaĵoj kun grandaj, rektangulaj internaj kortoj. En la koridor-aro eoste de la kirka fasado estas la t.n. redutoj (maskobalejoj) kun la iama teatrejo de la jezuitoj (kiuj ankaŭ pedagogie ofte uzis teatraĵojn kaj instigis la lernantojn mem aktori).

La sudokcidentajn ĝardenojn aĉetis en la 1862-a jaro la urbo kiu instalis tie germanlingvan gimnazion. De 1918 ĝi estas komerca lernejo (Obchodní akademie).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Friedrich, Joseph Czibulka: Geschichte der königlichen Stadt Hradisch in Mähren. Rudolf Rohrer's Erben, Brunno 1859, p. 10

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

49.0677317.4595