Halenkov
| Halenkov | |||
| germane: Hallenkau | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Halenkov | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Zlín | ||
| Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
| Administra municipo | Karolinka | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Parto de | Valaĥio | ||
| Montaroj | Vsetínské vrchy, Javorníky | ||
| Rivero | Vsetínská Bečva | ||
| Situo | Halenkov | ||
| - alteco | 425 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°19′21″N 18°08′50″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.3225 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.3225°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 42,19 km² (4 219 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 398 (03.07.2006) | ||
| Denseco | 56,84 loĝ./km² | ||
| Fondo | 1654 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 756 03 | ||
| NUTS 3 | CZ072 | ||
| NUTS 4 | CZ0723 | ||
| NUTS 5 | CZ0723 542679 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 8 | ||
| Retpaĝo: www.halenkov.cz | |||
Halenkov estas vilaĝo troviĝanta en orienta parto de distrikto Vsetín, en tipe montara regiono. Tra la vilaĝo trafluas rivero Vsetínská Bečva, apartiganta montarojn Vsetínské vrchy kaj Javorníky.
Historio [redakti]
Halenkov fondis en la jaro 1654 Jiří Illésházy, hungara nobelo devenanta el Žitný insulo, kiu aĉetis en 1652 la vsetínan senjorujon. La bazo de vilaĝo estis sinjora korto Helenovice, kiu estis nomita laŭ Helena, unusola filino de Jiří Illésházy. Loĝantoj de Halenkov vivtenis sin plejparte per agrikulturo kaj bredado de valaĥia brutaro kaproj kaj ŝafoj.
En la jaro 1868 Michael Thonet fondis en Halenkov fabrikon por meblaro el fleksiga ligno, kio alportis al loĝantoj novajn laborokazojn. En 1992 ĉi tie laboris 160 okupitoj.
En 1908 estis finita fervojo el Vsetín ĝis Velké Karlovice, kiu faciligis la vivon al ĉi tieaj loĝantoj, sed senigis okupon de ĉevalveturigistoj.
En la 30-aj jaroj trafis ankaŭ loĝantojn de Halenkov ekonomia krizo. Tial tiamaj reprezentantoj de la vilaĝo konsentis konstruigi armean deponejon de movigsubstancoj, por ke ili sekurigu al la loĝantoj laboron. La deponejoj estis malvalidigitaj en 2003.

