Zašová
| Zašová | |||
| germane: Saschau | |||
| municipo | |||
|
Konstruaĵo de municipa ofico
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Zašová | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Zlín | ||
| Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
| Administra municipo | Valašské Meziříčí | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Parto de | Valaĥio | ||
| Montaro | Veřovické vrchy | ||
| Rivero | Rožnovská Bečva | ||
| Situo | Zašová | ||
| - alteco | 338 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°28′50″N 18°02′39″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.48056 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.48056°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 22,52 km² (2 252 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 807 (28.08.2006) | ||
| Denseco | 124,64 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1370 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 756 51 | ||
| NUTS 3 | CZ072 | ||
| NUTS 4 | CZ0723 | ||
| NUTS 5 | CZ0723 545236 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de vilaĝo | 2 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 3 | ||
| Retpaĝo: www.zasova.cz | |||
Zašová estas vilaĝo troviĝanta sur teritorio de distrikto Vsetín. En 1985 estis aligita al Zašová najbara vilaĝo Veselá. Limon inter la vilaĝoj kreas rivero Rožnovská Bečva. Laŭlonge laŭ tiu ĉi rivero situas landvojo kaj fervojo kuniganta Zašová-on kun Valašské Meziříčí kaj Rožnov pod Radhoštěm.
Historio [redakti]
Zašová estis fondita jam komence de la 14-a jarcento. Al la estiĝo de la vilaĝo ligas mito pri arbara angulejo kun fonto de akvo kaj kapeleto de Virgulino Mario, kiun lasis konstrui kavaliro kiel danko por sia savo, kiam li estis fuĝanta antaŭ tataroj. Tiun ĉi arbaran valon nomata Stračka pli poste reguligis monaĥoj de ordeno de trinitaroj, al kiuj estis en Zašová en 1728 konstruigita monaĥejo. Post malvalidigo de la monaĥejo dum imperiestro Jozefo la 2-a estis la konstruaĵoj eluzitaj por lernejo kaj poste por la unua gobelina manufakturo, kiun en la vilaĝo fondis akademia pentristo Rudolf Schlattauer. Post 10 jaroj la manufakturo estis translokigita ĝis Valašské Meziříčí, kie ĝi funkcias ĝis hodiaŭ.
En vilaĝo Zašová komune kun Veselá vivas hodiaŭ pli ol 2790 loĝantoj en proksimume 800 domoj.
|
|
|
|---|---|
|
Veselá | Zašová |
|

