Ratíškovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ratíškovice
germane: Ratischkowitz
vilaĝo
RatiskoviceZeSlavina.JPG
Ratíškovice - panoramo de Slavín
Flag of Ratíškovice.svg
Flago
Ratíškovice CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Ratíškovice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Hodonín
Historiaj regionoj Moravio, Grandmoravia imperio
Montaro Blankaj Karpatoj
Memorindaĵoj Preĝejo de Sanktaj Cirilo kaj Metodio, Tombeja pordego, Statuo de Sankta Johano Nepomucena
Situo Ratíškovice
 - koordinatoj 48°55′15″N 17°9′50″E  /  48.92083°N, 17.16389°O / 48.92083; 17.16389 (Ratíškovice)
Areo 12,6 km² (1 260 ha)
Loĝantaro 4 126 (18.02.2011)
Denseco 327,46 loĝ./km²
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 02
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586510
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ratíškovice
Retpaĝo: Oficiala retejo
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Ratíškovice (germane Ratischkowitz) estas vilaĝo en la distrikto Hodonín en Sudmoravia Regiono. En 2011 estis tie 4.126 loĝantoj. Ĝi troviĝas 8 km norde de Hodonín. Ratíškovice estas inter la plej loĝataj vilaĝoj en Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ratíškovice estas unu el la plej malnovaj komunumoj en la Distrikto Hodonín. La plej fora pasinteco montras multajn arkeologiajn trovaĵojn. Estis tie trovita mamuta osto kaj mamuta molaro de la pli juna Paleolito, ŝtona linfaskingo de la neolitika periodo, ceramikaj iloj de la bronzepoko, argilaj tumulusoj, komercaj ujoj, ferepokaj, multaj ceramikaj trovoj estis de la neolitika fortikejo de la tempo de slavaj setlejoj.

La unua skriba mencio de la vilaĝo estas menciita en tre grava dokumento - la Ĉarto Henriko Zdík, filo de la unua ĉeĥa kronikisto Kosmas. La episkopo prenis inventaron de ĉiuj posedaĵoj apartenantaj al Diocezo de Olomouc. La Ĉarto enhavas pli ol 200 lokajn Moraviajn nomojn kaj estas tial la unua topografio de Moravio. La ĉarto ne estas datita, sed oni kredas, ke la dato de ĝia pretigo estas kohera kun la dato de la konsekrado de la templo de la kapitulo de Sankta Venceslao kaj en la Kastelo de Olomouc - la jaro 1131.

En 14-a jarcento Ratíškovice apartenis al la princa ĉamra bieno en Bzenec. En la jaroj 1333 - 1346 estis la grafo de Moravio, sekve ankaŭ posedanto de Ratíškovice, ankaŭ Karolo la Kvara.

En la dua duono de la 14-a jarcento estis Ratíškovice kune kun aliaj al la paroĥo de Milotice. En 1496 aĉetis de Vratislav de Pernštejn la vilaĝon Ratíškovice Sinjoroj de Lipá. La 18-an de majo 1594 estis subskribita interkonsento de aĉeto kun Julius, Grafo de Salm kaj Neuburk super Inne kaj liaj filoj Karolo kaj Weikhartem - Jan IV. de Lipá provis pagi liajn ŝuldojn kaj inter dudek vilaĝoj estis vendita ankaŭ Ratíškovice.

En la jaroj 1592 - 1606, dum la turkaj militoj, regas tre malagrabla situacio. Post la paco en la arbaroj vagis murdistoj kaj rabistoj. Urbo Hodonín havis sian ekzekutiston, pendumilon kaj torturajn instrumentojn. La 20-an de januaro 1613 kunvenis reprezentantoj de la vilaĝoj kun la urbestro kaj la magistratajoj kun peto pri helpo. Post la interkonsento pri reciproka helpo estis skribita Ekzekutista ĉarto, al kiu ĉiuj komunumoj presis sian sigelon. Ĝi estas la plej malnova - ĝi estas ornamita per tri glanoj kun du steloj kaj ĝia perimetro estas ornamita per surskribo 'Wess Ratisskowicze' . Sur tiu sigelo baziĝas la nuntempa emblemo Ratíškovice, desegnita en 1991 de la pentristo Zbynek Kočvara.

En 1618, la bohemiaj nobeloj komencis reziston kontraŭ Habsburgojn kaj tiel ili komencis ankaŭ la tridekjaran militon. En 1614 la bieno de Hodonín estis vendita al Zdenek Žampach, kiu iom poste forlasis la ribelon kontraŭ la Habsburgoj kaj publike alianciĝis al la imperiestro. Sekve, la ribelantoj ordonis konfiski liajn proprietojn, kiujn ricevis fine de 1619 Matthias de Thurn. Bataloj kaj bataletoj okazis tra la tuta teritorio, ankaŭ Ratíškovice ne evitis ilin.

Post la milito, en 1648 fariĝis la mastro de la bieno de Hodonín - kaj tiel ankaŭ de Ratíškovice - Frederiko Oppersdorf. Li tre fortigis la servutecon - li ne respektis la imperian regulon pri servutoj, pliigis servutajn tagojn, monajn kaj naturaĵajn pagojn kaj ĉiuj komunumoj devis skribi librojn orfajn, privat-proprietajn kaj testamentajn. Tio estis superrigardo de ŝanĝoj pri la proprietoj. En 1691 estis skribita kroniko de Oppersdorfa familio, laŭ kiu ĝi okupis en Ratíškovice 37 domojn.

En 1750 li transprenis la bienojn Grafo Joseph de Czobor Czoborcent-Michali. Sed li estis tre pompa mastro kaj pro lia extravaganca disipemo la bieno falis en bankroton. Moraviajn bienojn kun Hodonín kaj Ratíškovice la 10-an de julio 1762 aĉetis por 1.005.500 oraj moneroj Francisko la 1-a Stefano. La imperiestrino Maria Tereza por lia registaro preparis novan inventaron de tero kaj komisionoj reenketis kvocientojn en individuaj komunumoj.

La vilaĝo restis en privata posedo de la imperia familio ĝis la lanĉo de patento pri toleremo kaj la abolicio de la servutoj la 7-an de januaro 1848. Poste ĝi fariĝis aparta ekonomia ento, kaj estis plu precipe agrikultura komunumo - kultivis sekalon, hordeon, avenon, terpomojn, beton, maizon, oni semis milion kaj kanabon. Estis kreita propra grena fonduso, konservata ĝis la fino de la 19-a jarcento.

Nur ĉe la dislimo inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj kelkaj viroj komencis labori en brunkarbaj minejoj en Dubňany kaj Milotice. Ĉirkaŭ la jaro 1850 estis en Ratíškovice fondita brikfarejo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de vitraloj: Kristo benanata la popolon en folkloraj kostumoj de Ratíškovice

Al la historiaj interesaĵoj de la vilaĝo apartenas la romkatolika paroĥa preĝejo, konstruita en la jaroj 1855 - 1857, en la loko, kie iam staris kapelo de Sankta Jozefo. La preĝejo estis konstruita laŭ planoj de la arkitekto Jozef Licht el Hodonín en la stilo de historia romantikismo. La preĝejon senpere apudas paroĥa domo kaj tombejo. En la preĝejo estas ligna statuo de Maria kun Jesuo-bebo sur la brakoj, ĝi estas unu el la plej valoraj partoj de la preĝejaj moveblaĵoj. Ĝi estas verko datita ĉirkaŭ 1400, la baroka krono estis instalita aldone. La origino de la statuo kaj la maniero kiel tiu gotika verko alvenis al la paroĥejo de Ratíškovice, estas kovrita per sekreto.

  • Tombeja Pordego

Interesa ekzemplo de tradicia arto estas la tombeja pordego. Ĝi estis farita en 1957 por la centjariĝo de la statuso de la loka preĝejo fare de majstro forĝisto František Hnilica. Cetere, en la vilaĝo estas kelkaj dekoj da krucoj, monumentoj kaj kapeletoj konstruitaj en pasintaj jarcentoj. La lasta estas memoraĵo pri militaj falintoj de 1947.

  • La statuo de Sankta Johano Nepomuka

Signifaj lokaj personuloj[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Festa folklora kostumo de Ratíškovice - stárka (kermes-estrino) kaj stárek (kermes-estro) dum kermesaj festoj

Kulturaj eventoj en la komunumo dum la tuta jaro estas riĉaj. Agas ĉi tie kvin folkloraj ensembloj - Robky ze Séčku (Junulinoj el Séčky), Mužský pěvecký sbor (Vira kantĥoro), Ratiškovská Dolina' (Valo de Ratíškovice), Slovácký krůžek (Moravislovakia rondeto) kaj Dětský folklórní soubor (Infana folklora ensemblo). Konataj estas ankaŭ latuninstrumentaj muzikbandoj Dolanka (Valanaro) kaj junulara Veselá muzika (Gaja muziko), antaŭ nelonge estis refondita Dětská cimbálová muzika (Infana zimbalona muziko).

La folklora vivo komenciĝas per balsezono, kiam okazas balo en folkloraj kostumoj, estas daŭrigata per Paskaj kutimoj (t.n. šlahačka = vipado per vergoj), per la festo de sanktaj Cirilo kaj Metodio, per Kermesaj festoj, kiuj okazas ĉiam dum la dua semajnfino en oktobro kaj Kermesaj festoj (ĉeĥe Hody), kiuj okazas ĉiun duan semajnfinon en oktobro kaj estas prave la plej granda folklora evento de la jaro. Plie, en somero okazas ankaŭ akcesoraj aranĝoj (Kantado sub Náklo, Kunveno ĉe Lilia Kruco).

Naturo[redakti | redakti fonton]

Arbaro Doubrava (Kverkaro) ĉirkaŭas Ratíškovice

Ratíškovice estas ĉirkaŭita grandparte de granda miksita arbaro Doubrava (Kverkaro). La nomo atestas pli pri la historia karaktero de la arbaro, ĉar dominado de kverko estis subpremita favore al pinoj. Tamen, eĉ nuntempe eblas trovi atestantojn de tempoj pasintaj - kolosaj kverkaj soluloj. La arbaro ne nur bonefikas al la etoso de la ĉirkaŭaj vilaĝoj, sed estas ankaŭ paradizo por fungoserĉantoj. En la komunumo kaj ĉirkaŭaĵo troviĝas nombro de akvaj surfacoj, marĉoj kaj putosimilaj lagetoj. La plej granda el ili estas la akva rezervujo Hliník (Argilujo), kiu formiĝis en loko, kie oni minis brik-argilon por la loka brikfarejo. La rezervujo havas akvo-areon de preskaŭ 5 ha kaj atingas profundon ĝis 15 m en pluraj lokoj. Nuntempe Hliník estas ĉefe kvieta angulo de fiŝistoj.

Esperanto en Ratíškovice[redakti | redakti fonton]

En Ratíškovice ekzistas Esperanto-klubo Ratíškovice, kiu ĉiujare organizas esperantistan renkontiĝon Adonido dum la printempa semajnfino, kiam floras la planto adonido (Adonis vernalis). La klubestrino Jana Melichárková estas iama prezidantino de ĈEA (2005-2011) kaj nuna estrino de ĝia pedagogia komisiono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ratíškovice en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]