Lignito
La lignito estas tipo de minerala karbo formita pro premado de torfo, iĝante materialo facile diserigebla, en kiu ankoraŭ videblas kelkaj vegetalaj strukturoj. Ĝi estas nigra aŭ malhelbruna kaj ofte prezentas similan teksturon al la ligno, el kiu ĝi devenas.
Ĝia enhavo de karbono varias inter 60 % kaj 75 %, kaj ĝi enhavas multe malpli da akvo ol la torfo.
La lignito estas bruligaĵo mezkvalita, facile bruligebla pro sia granda enhavo de vaporiĝantaj restajoxj, sed kun varmiga povo relative malalta (inter 10 kaj 20 MJ/kg). Tiu mineralo havas karakteron tian, ke ĝi ne produktas koakson, kiam ĝi brulas en fermitaj ujoj.
| TIPA KONSISTO | |
|---|---|
| Karbono | 65 ĝis 69 % |
| Hidrogeno | 5 ĝis 5,2 % |
| Oksigeno | 25 ĝis 30 % |
| Nitrogeno | 0,8 % |
| Vaporiĝantaj restaĵoj | 40 % |
Kromaj ecoj estas la relativa maso 1,20 g/cm³ kaj la hejt-valoro de 25,122 ĵuloj aŭ 6,000 kalorioj. La reflektiveco de vitrinito atingas 0,25. Ekzistas gravaj kuŝejoj en Germanio, Usono, Rusio, Grekio, Aŭstralio, Turkio, Pollando, Ĉeĥio, Ĉinio, Hispanio, ktp. Ĝi estas uzata ĉefe por esti bruligata kaj produkti elektron.
La variaĵo nigra kaj brila nomiĝas Gagato; ĉar ĝi estas malmola, oni povas ĝin poluri kaj tajli. Ĝi estas uzata en juvelarto kaj ornamaĵoj.
Referencoj [redakti]
- Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Minado |
