Milio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Milio estas unujara herbo el la poacoj (Panicum miliaceum) kun panikle aranĝitaj unufloraj spiketoj, en kiuj evoluas tre malmola brilglata grajno. Ĝi estas malnova grenplanto, ankoraŭ kulturata en Sud-Eŭropo kaj Azio (jam ekde la ŝtonepoko). La grajnoj uzatas por fari panon, kaĉon kaj servas kiel furaĝo por hejmaj birdoj; bazmaterialo por la industrio (sukero, alkoholo, amelo).

La planto originas el Ĉinio, varmoŝatanta, ne pretendemo je agrotipoj. Ĝi havas kurtan kultivperiodon, tiel uzatas ne nur kiel ĉefplanto, sed postplanto. Ĝi altas 80–120 cm, la larĝaj folioj longas 20–25 cm. La spiketojn kovras 3 glumoj. La senarista infloresko longas 10–25 cm, estas panikla. Ĝi estas mem- aŭ fremdpolenada.

Esploroj cele plibonigi ĝian produktivecon estas plenumitaj de la Internacia instituo de esploroj pri agrikulturaj produktaĵoj en duonsekaj klimatoj (ICRISAT laŭ ties angla siglo) in Andhra Pradesh, Barato[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio