Mileo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la termino mileo. Pri la planto milia panico (Panicum miliaceum), bonvolu vidi la artikolon Milia panico. Pri la genro Milio (Milium), bonvolu vidi la artikolon Milio.
Pennisetum glaucum (Perla mileo).

Mileo[noto 1] estas vastasenca netaksonomia termino,[1] uzita por nomi plurajn poacojn el malsamaj genroj. Mileoj estas indiĝenaj en pluraj partoj de la mondo[2] kaj estas uzataj kiel cerealaĵofuraĝo. Mileoj kredeble estis uzitaj de homoj por ĉ. 7,000 jaroj, kaj ili estis kerne gravaj dum la disvolviĝo de agrikulturaj societoj.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Milea grajno.

Mileoj estas cerealoj de la familio Poacoj kun malgrandaj grajnoj, kiuj kreskas en varmaj regionoj. Ili bone toleras sekajn periodojn kaj ekstreman veteron.[4]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Striktasenca mileo[redakti | redakti fonton]

Laŭ PIV, striktasence, la nomo mileo estas uzata por nomi la planton milian panicon[1][5] (Panicum miliaceum), kiu estas unujara poaco de la genro Panico, kun panikle aranĝitaj unufloraj spiketoj.

Aliaj specioj nomitaj mileo[redakti | redakti fonton]

Laŭ PIV, vastasence, mileo estas sinonimo de la jenaj plantoj:[1]

Aliaj plantoj nomitaj mileo estas la jenaj:

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ PIV, konfuzi la genron Milio kun mileo estas evitinde.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Mileo - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV
  2. Sorghum and millet in human nutrition. Food and Agriculture Organization of the United Nations (1995). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-01. Alirita 2022-01-03.
  3. . Millet: How A Trendy Ancient Grain Turned Nomads Into Farmers (December 23, 2015). Alirita May 4, 2018.
  4. (2017) “Crop Production under Drought and Heat Stress: Plant Responses and Management Options”, Frontiers in Plant Science 8, p. 1147. doi:10.3389/fpls.2017.01147. 
  5. Milia panico - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]