Znojmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Znojmo
germane: Znaim
urbo
Znojmo Panorama.jpg
Panoramo de Znojmo
Znojmo vlajka.gif
Flago
Znojmo znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Znojmo
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Znojmo
Historia regiono Moravio
Montopinto Ŝtono de Sealsfield
Memorindaĵoj Subterejo en Znojmo katakomboj, Rotondo de sankta Katarino, Monaĥejo Louka
Rivero Dyje
Situo Znojmo
 - alteco 290 m s. m.
 - koordinatoj 48°51′20″N 16°02′56″E  /  48.85556°N, 16.04889°O / 48.85556; 16.04889 (Znojmo)
Areo 65,93 km² (6 593 ha)
Loĝantaro 34 934 (05.11.2010)
Denseco 529,87 loĝ./km²
Plantaro Vitejo
Unua skribmencio 1048
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 669 02
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 593711
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 9
Bazaj sidejunuoj 31
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Znojmo
Retpaĝo: www.znojmocity.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Znojmo (germane Znaim) estas urbo en suda Moravio, proksime de ŝtatlimo kun Aŭstrio. Ĝi havas proksimume 35 000 da loĝantoj. Tra urbo fluas rivero Dyje. La urbo estas fama pro siaj kukumoj kaj vino. En la urbo mortis imperiestro Sigismondo de Luksemburgo en 1437. La urbo fieras per sia rotondo, sur kies muroj estis pentrita (en 1132) genealogio de la reganta familio de Přemyslidoj. Znojmo estas fama pro kultivado de kukumoj kaj vinberkulturo. En Znojmo estas ankaŭ unu bierfarejo, kiu produktas bieron Hostan[1].

Blazono[redakti | redakti fonton]

Blazono de urbo evoluis de la blazono de moraviaj margrafoj. Sur blua ŝildo en la hodiaŭa blazono estas gorĝ-blanka aglino kun ora kroneto sur kapo. Sur brusto la aglino havas bluan ŝildeton kun ora litero "Z".[2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Znojmo estas evidenta longtempa malmultiĝo de loĝantaro[3]. De 34 759 enloĝantoj loĝis en fino de jaro 2008 16 579 da viroj kaj 18 180 da virinoj[4].

Jaro 1991 2001 2007
Nombro de enloĝantoj 36 134 35 758 34 735

Senlaboreco[redakti | redakti fonton]

Znojmo kaj ĝia disktrikto estas ekonomie malforta regiono kaj interbatiĝas kun senlaboreco, kiu en la unua kvaronjaro 2008 estis preskaŭ 10 %. Tamen eblas diri, ke de longtempa vido la senlaboreco malkreskiĝas. Tio estas ankaŭ dank al aktiveco de entreprenistoj. En la unua kvaronjaro de jaro estis 5 kandidatoj por unu pozicio[5]. Laŭ la popolnombrado en jaro 2001 3 648 da enloĝantoj vojaĝis regule en aliajn urbojn kaj vilaĝojn labori[6].

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Znojmo estas longa kaj eventoplena. Jam en la 9a jarcento fortikigita setlejo apartenis al plej gravaj lokoj de Grandmoravia imperio. En la 12a jarcento estis en ĉirkaŭaĵo de princa kastelo romana setlejo, kiu estis en jaro 1226 de Přemysl Otakar la 1-a promociita al reĝa urbo. En sekvaj jarcentoj la urbo estis en favora rilato kun ĉeĥaj reĝoj kaj ĝia signifo kreskis. Inter reĝoj, kiuj estis en bona rilato kun Znojmo, estis ankaŭ Přemysl Otakar la 2-a, kies korpo estis konservitaj dum 17 jaroj post Batalo sur Morava kampo en kripto de minorita klaŭstro[7]. Jam tiam estis Znojmo fama pro kultivado de vino kaj pli malfrue ankaŭ de kukumoj, kiuj estis importitaj en 1571 de Hungara reĝlando pere de abato Šebestián Freytag. Sed, dum la Tridekjara milito mortis kelk-mil da loĝantoj (ne nur pro la milito, sed ankaŭ pro la pestaj epidemioj). Fino de la 18a jarcento kaj komenco 19a jarcento signifis nuligadon de klostrojn kaj komencon de manufakturoj. En la fino de 19a jarcento estiĝas en urbo multe da ĉeĥaj societoj kaj progresas kultura kaj socia vivo. Inter du mondmilitoj urbo Znojmo promesplene evoluadis, sed ĝi estis finigita pro germana okupado. Post jaro 1948 evoluis daŭre industrio kaj samtempe estis konstruitaj novaj domoj en proksimaj vilaĝoj. Kelkaj de ili iĝis iompostiome partoj de Znojmo.[8]

Monumentaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Malnova urbo kun siaj zigzagaj stratetoj, bazita je malfrue romana plano, izolita de nova urbo ĉefe per fortikaĵoj, estas protektita historia monumentrezervejo.
Turo de urbdomo
  • Turo de urbdomo estas ĉefa dominanto de Znojmo kaj apertenas al plej gravaj gotikaj en Ĉeĥio. La turo estis konstruita en jaroj 1445-1448. La konstruadon gvidis Mikuláš de Sedlešovice. La turo mezuras 79,5 metroj kaj havas ankaŭ panoraman ambiton, kiu estas malfermita dum tuta jaro. La turo situas en strato Obroková, kiu konektas Supran placon kaj placon de Masaryk.
  • Burgo de Znojmo je roka terlango super valo kun rojo kaj parko Gránice estis rekonstruita en 1710-1721 al baroka palaco. Hodiaŭ en ĝi situas muzeo.
  • Subterejo en Znojmo (konstruita dum la 13a ĝis 17a jarcento) estiĝis de enŝaltado de kelketaĝaj iamaj keloj de domoj de urbanoj. Subterejo estas malfermita por turistoj kaj kun sia longeco 30 kilometroj estas plej longa subterejo en Ĉeĥio.
La rotondo de sankta Kateřina
  • Kastela rotondo de sankta Kateřina de la 12a jarcento kun konservitaj romanaj surmuraj pentraĵoj de jaro 1134, kiuj montras gentan historion de Přemyslidoj kaj portretojn de princoj kaj reĝoj (de Přemyslidoj) kaj ankaŭ portretojn de moraviaj anapaĝaj princoj. Rotondo estas protektita kiel nacia kultura monumentaĵo.
  • Gotika preĝejo de sankta Nikolao konstruita je romanaj fundamentoj post jaro 1338 kun gotika dekoracio.
  • Preĝejo de sankta Alžběta en Viena strato, origine gotika, post jaro 1650 larĝigita kaj de tiu tempo ĝi estas baroka.
  • Kapelo de sankta Venceslao je Nikolaa placo estas du-etaĝa. Ĝi estis konstruita post 1521 kun supra spaco, kiu estas volbiĝita per girita vladislaŭa volbo (unika en Moravio).

Transporto[redakti | redakti fonton]

Urba trafiko[redakti | redakti fonton]

Urbo Znojmo havas de la unua januaro 2010 kvin tagajn busliniojn kaj du noktajn busliniojn. De la unua de julio 2010 tiuj ĉi linioj estas plene parto de Integrita trafika sistemo de la Sudmoravia regiono[9]. Nuntempe pri urba trafiko zorgas du kompanioj: Znojemská dopravní společnost PSOTA s.r.o. kaj Bítešská dopravní společnost, spol. s r.o..

Trajna kaj ŝosea konektoj[redakti | redakti fonton]

Urbo Znojmo havas direktan trajnan konekton kun Břeclav kaj de decembro 2009 ankaŭ kun Vieno. Konekto al Vieno estas priservita de ÖBB. Lokaj trajnoj veturas ankaŭ al Okříšky aŭ iam al Jihlava. Al ĉefurbo de Moravio, Brno trajnoj veturas ankaŭ, sed ne direktaj. Loĝantoj de Znojmo, kiu veturas al Brno, plej ofte uzas ŝoseon numero 53[10] al Pohořelice, de kie jam uzas aŭtovojon numero 52 al Brno. Al Jihlava, de kie estas aŭtostrado, gvidas ŝoseo numero 38. Tiu ĉi ŝoseo numero 38 poste gvidas al limtransirejo Hatě–Kleinhaugsdorf (poste gvidas al Vieno). Ŝoseo numero 413 gvidas al Retz.

sportokonkursoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 2008 ĉi-jare fine de septembro okazos konkurso de drakoboatado.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ing. Petr Jánský (majo 2002). Česká republika - Stručný turistický průvodce. Music Cheb. ISBN 80-85925-12-5.

  1. http://www.hostan.cz
  2. http://www.znojmocity.cz/vismo/dokumenty2.asp?id_org=19341&id=1203&p1=1002
  3. http://193.86.3.174/inpuncto/data/znojmo.html
  4. http://www.risy.cz/index.php?pid=231&subHledej=Hledej&thledej_obec=Znojmo&x=0&y=0
  5. http://193.86.3.174/inpuncto/data/znojmo.html
  6. http://www.risy.cz/index.php?pid=232&kraj=-1&zuj=593711
  7. http://www.znojmocity.cz.uvirt4.active24.cz/a/cz/2-historie-mesta-znojma/
  8. http://www.spvd.cz/?p=cz/znojmo/znojmo.html&m=menu_cz.html
  9. http://www.idsjmk.cz/rozsirovani.aspx
  10. http://www.rsd.cz/doc/Silnicni-a-dalnicni-sit/Silnice/silnice-itrid