Blankaj Karpatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido al Blankaj Karpatoj - montoj Granda Javorino, Jelenec, Nová Hora kaj Granda kaj Malgranda Lopeniko
Panorama vido al Blankaj Karpatoj - montoj Granda Javorino, Jelenec, Nová Hora kaj Granda kaj Malgranda Lopeniko
Blankaj Karpatoj
ĉeĥe: Bílé Karpaty, slovake: Biele Karpaty
montetaro
Blankaj Karpatoj, Vršatecká bradlá
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Slovakio Slovakio
Regionoj
Parto de Slovakaj-moraviaj Karpatoj
Najbaras kun
Subtutaĵoj
Riveroj Váh, Moravo
Koordinatoj 48° 51′ 28″ N 17° 40′ 32″ O / 48.85778 °N, 17.67556 °O / 48.85778; 17.67556 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Granda Javorino
 - alteco 970 m s. m.
Areo 575 km² (57 500 ha)
Geologia konsisto kreto, grejso, konglomeraĵo
Situo de Granda Javorino enkadre de Ĉeĥio
Situo de Granda Javorino enkadre de Ĉeĥio
Situo de Granda Javorino enkadre de Ĉeĥio
Blankaj Karpatoj enkadre de Eksteraj Okcidentaj Karpatoj, markita ruĝe
Blankaj Karpatoj enkadre de Eksteraj Okcidentaj Karpatoj, markita ruĝe
Blankaj Karpatoj enkadre de Eksteraj Okcidentaj Karpatoj, markita ruĝe
Vikimedia Komunejo: Biele Karpaty
Portalo pri Geografio

Blankaj Karpatoj (ĉeĥe Bílé Karpaty, slovake Biele Karpaty) estas geomorfologia tutaĵo kaj montaro troviĝanta sur ĉeĥa-slovaka limo.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

La plej granda montopinto estas Granda Javorino (970 m), proksime de kiu troviĝas praarbaro kun kreskaĵoj de acero, fago kaj frakseno. Apud Granda Javorino estas en Blankaj Karpatoj ankoraŭ 4 pluaj naŭcentmetraj montoj[1] - Chmeľová (925 m), Jelenec (925 m), Granda Lopeniko (911 m) kaj Kobylinec (911 m).

Ĝi apartenas en akvokolektan areon de riveroj Moravo kaj Váh, kiuj enfluiĝas en Danubon. El geomorfologia vidpunkto la geomorfologia tutaĵo Blankaj Karpatoj estas konsisto de Karpatoj, konkrete de subprovinco Eksteraj Okcidentaj Karpatoj kaj de regiono Slovakaj-moraviaj Karpatoj.

La centraj partoj de la montaro estas protektitaj en la slovaka flanko Protektita pejzaĝa regiono Blankaj Karpatoj, al kiu poste sur la ĉeĥa flanko ligas la ĉeĥa PPR Blankaj Karpatoj. Inter la plej vizitata rimarkindaĵo apartenas Vršatské bradlá, Červený Kameň, burgo Lednica aŭ unikaj floremaj herbejoj.

Akvaro[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la teritorio de Blankaj Karpatoj apartenas al akvokolekta areo de riveroj Váh kaj Moravo. La plej grandaj alfluantoj de Váh estas ĉi tie:

Vlára per rea erozio trapenetris en Vizovican montetaron, kie ĝis ekposefis pro rivera piratado parton de akvokolekta aeo de Moravo.

Velička ĉe domaro Čerešnické mlýny, Nová Lhota

En Moravon el la regiono enfluiĝas:

Protektitaj pejzaĝaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Protektita pejzaĝa regiono (Slovakio) kaj Protektita pejzaĝa regiono (Ĉeĥio).

La centraj partoj de la montaro estas en la slovaka flanko protektitaj en Protektita pejzaĝa regiono kaj en la ĉeĥa flanko en PPR Blankaj Karpatoj.

La protektita pejzaĝa regiono Blankaj Karpatoj estis establita la 3-an de novembro 1980. La suma arreo de la protektita regiono estas 715 kvadrataj kilometroj kaj ĝi situas en supermara alteco 175 – 970 m. PPR trafas distriktojn Hodonín, Uherské Hradiště kaj Zlín. En la jaro 1996 ĝi estis envicigita en liston de biosferaj rezervejoj de UNESCO.

Referencoj[redakti | redakti fonton]