Granda Lopeniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Lopeniko
ĉeĥe: Velký Lopeník, slovake: Veľký Lopeník
monto
Monto Granda Lopeniko
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Slovakio Slovakio
Regionoj Regiono Zlín Ĉeĥio, Regiono Trenčín Slovakio
Distriktoj Uherské Hradiště, Nové Mesto nad Váhom
Parto de Blankaj Karpatoj
Akvokolekta areo Danubo
Situo Granda Lopeniko
 - alteco 911 m s. m.
 - koordinatoj 48° 55′ 00″ N 17° 46′ 57″ O / 48.91667 °N, 17.78250 °O / 48.91667; 17.78250 (mapo)
Situo de Granda Lopeniko enkadre de Ĉeĥio
Situo de Granda Lopeniko enkadre de Ĉeĥio
Situo de Granda Lopeniko enkadre de Ĉeĥio
Situo de Granda Lopeniko enkadre de Slovakio
Situo de Granda Lopeniko enkadre de Slovakio
Situo de Granda Lopeniko enkadre de Slovakio
Vikimedia Komunejo: Velký Lopeník
Portalo pri Geografio

Granda Lopeniko (ĉeĥe Velký Lopeník, slovake Veľký Lopeník) estas monto alta 911 m troviĝanta en Blankaj Karpatoj sur limoj de Ĉeĥio kaj Slovakio sur dislimejo de distrikto Uherské Hradiště kaj distrikto Nové Mesto nad Váhom. La monto elstaras 3 km sudoriente de municipo Březová situanta en sudorienta Moravio, proksimume 13 km de Uherský Brod. Ĝi estas la plej alta monto de Lopenika montetaro.

Granda Lopeniko situas sur teritorio de Protektita pejzaĝa regiono Blankaj Karpatoj kaj la ĉeĥa PPR Blankaj Karpatoj, kiu estas ekde la jaro 1996 envicigita inter biosferajn rezervejojn de UNESCO.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Aliro[redakti | redakti fonton]

Belvedero[redakti | redakti fonton]

Belvedero sur Granda Lopeniko

Sur la montopinto estis konstruitaj jam tri lignaj belvederoj. La unua estis konstruita en la jaro 1944, sed je du jaroj pli poste ĝi forbrulis. En la sama jaro ili konstruis ĝian replikaĵoj, kiu estis neniigita nur en la 1970-aj jaroj.

La nuntempa belvedero estis konstruita sur la ĉeĥa flanko en la jaroj 2004 ĝis 2005, dum kio la fundamenta ŝtono estis metita jam en junio de 2002. La belvedero estis alta 22 metroj, la konstruo estas farita el kverka ligno kun masonita bazo

Proksimume 100 metroj okcidente de la belvedero troviĝas fontejo Velký Lopeník.

Temas pri unu el la plej alte situantaj fontejoj en Blankaj Karpatoj, en kiu la akvo fontas rekte el roko. La fontejo estas en zorgo de municipo Lopeník.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Panoramoj[redakti | redakti fonton]

Panorama vido al Velký Lopeník (meze) de okcidento, en antaŭaĵo municipo Strání
Panorama vido al Velký Lopeník (meze) de okcidento, en antaŭaĵo municipo Strání
Panorama vido al Blankaj Karpatoj - de dekstre Granda Javorino, Jelenec, Nová Hora kaj Granda kaj Malgranda Lopenikoj
Panorama vido al Blankaj Karpatoj - de dekstre Granda Javorino, Jelenec, Nová Hora kaj Granda kaj Malgranda Lopenikoj