Prostějov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prostějov
germane: Proßnitz
urbo
Radnice (Prostějov- czech republic).jpg
Nova urbodomo en Prostějov
Prostejov prapor.png
Flago
Prostejov CoA CZ.png
Blazono
Oficiala nomo: Prostějov
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Prostějov
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Hornomoravský úval
Memorindaĵo Prostějov kastelo
Riveretoj Hloučela, Romže
Situo Prostějov
 - alteco 223 m s. m.
 - koordinatoj 49°28′20″N 17°06′38″E  /  49.47222°N, 17.11056°O / 49.47222; 17.11056 (Prostějov)
Areo 39,04 km² (3 904 ha)
Loĝantaro 46 023 (11.12.2009)
Denseco 1 178,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1141
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 796 01
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0713
NUTS 5 CZ0713 589250
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 7
Bazaj sidejunuoj 37
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Prostějov
Retpaĝo: www.mestopv.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Prostějov (antaŭe germanlingve nomita Prossnitz) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en meza Moravio, 18 km sude de Olomouc. La urbo etendiĝas en la norda parto de la baseno Hornomoravský úval en ebenaĵa regiono Hanakio, ĉe riveretoj Hloučela kaj Romže. Ĝi estas konata precipe pro longa tradicio de vestindustrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loĝigo de la regiono estas konata jam ekde paleolitiko (5000 antaŭ nia erao). La unua mencio pri vilaĝo Prostějovice, disvolviĝanta ĉirkaŭ landsinjora burgo, devenas el la jaro 1141. Ĝis duono de la 13-a jarcento ĝi farixis elstara merkatvilaĝo. En 1365 ĝi estas menciata kiel urbeto kaj en 1390, kiam ĝin ekposedis nobela familio el Kravaře, landgrafo Jošt atribuis al Prostějov rajton organizi ĉiujaran merkaton , kio fakte signifis avancigon je urbo (la rajtoj estis sekve larĝigitaj en 1406). En 1391 estis en la urbo fondita aŭgustenana monaĥejo.

En husana periodo nesufiĉe remparita Prostějov fariĝis facila ĉasaĵo – en 1430 la urbon atakis husanoj, kiuj detruis la monaĥejon kaj unu jaron pli poste bruligis kaj prirabis ĝin soldataro de Albreĥto la 2-a. En 1454 en Prostějov estiĝis juda komunumo (la unua sinagogo estis konstruita en 1522). Ekonomia kaj kultura ekfloro de la urbo komenciĝas ekde 1490, kiam ĝi estiĝis posedaĵo de la nobela familio Pernštejn. Pri la prospero meritis ankaŭ forta eklezio de Bohemiaj Fratoj, kiu en Prostějov organizis kelkajn konciliojn kaj fondis en la urbo sian lernejon, en kiu studis i.a. Jan Blahoslav. En la jaro 1495 oni komencis konstrui novajn remparojn kun bastionoj kaj kvar pordegoj , dum 1521-1540 konstrumetiejo de Jan el Pernštejn estigis en la urbo renesancan urbodomon, kastelon kaj portalon de Nigra korto. En 1527 estis en Prostějov en printejo de Kašpar Aorgus printita la unua ĉeĥlingva libro en Moravio – „Listové bratřím boleslavským“ de Jan Dubčanský.


Fine de la 16-a jarcento Prostějov transiras al posedo de la familio Liechtenstein, kio kaŭzis dekadencon de la urbo. Komence de la tridekjara milito en la urbo okazis forta rekatolikigo kaj forpelo de Bohemiaj Fratoj, sekve en 1643 ĝi estis grave damaĝita kaj prirabita de sveda soldataro - kulmino de katastrofoj estis granda incendio en 1697, dum kiu forbrulis ankaŭ urbodomo, lernejo kaj preĝejo. Renoviĝo kaj reviviĝo okazis nur malrapide dum la 18-a jarcento, kune kun evoluo de juda komerco, fondo de monaĥejoj kaj arta agado. Reformoj de la imperiestro Jozefo la 2-a pozitive influis staton de sanzorgo, klerigado, religia vivo kaj administrado de la urbo En 1800 en Prostějov estiĝis unuaj manufakturoj. En 1801 estis fondita tolfabriko de Veit Ehrenstamm kaj en 1858 unua vestaĵentrepreno, kiu ligiĝis al malnovaj lokaj tradicioj kaj allogis al al urbo novajn loĝantojn. En tiu fako Prostějov ekhavis prestiĝan postenon kadre de la tuta tiama Aŭstrio-Hungario. En 1855 Prostějov fariĝis centro de politika distrikto, en la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la 19-a jarcento estis fonditaj pluraj muzikaj, teatraj kaj sportaj societoj, en 1869 komenciĝis malkonstruo de la muregaro kaj unu jaron pli poste estis konstruita en la urbo unua fervoja linio direkte al Olomouc kaj estis aranĝita gasa stratlumigo. En 1892 la urbo ekhavis ĉeĥan administracion, en tiu tempo kaj laŭ nombro de loĝantoj ĝi estis post Brno kaj Jihlava la tria plej granda urbo en Moravio. En 1898 estis aranĝita elektrigo de la urbo kaj en 1899 estis fondita ĉeĥlingva gimnazio. Laŭ arkitektura vidpunkto, fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj ŝanĝis aspekton de la urbo en stiloj de historiismo kaj secesio. Post la 1-a mondmilito la urbo transformiĝis al la plej granda centro de vestindustrio en la respubliko, kun pli ol 50 fabrikoj kaj pli 10 000 laboristoj, kaj plu daŭris ekonomia kaj kultura evoluo de la urbo, poste paralizita de naziisma okupacio (1939-1945) kaj komunisma totalisma regado (1948-1989). Dum tiu etapo en la urbo elkreskis multaj ne tro belaspektaj panelaj loĝodmoj, en la urbo okazis demolicioj kaj historia aspekto de la ĉefplaco estis difektita per konstruo de granda magazeno meze de ĝi. Ekde 1990 en la urbo reestas demokratia administracio, kiu klopodas plu evoluigi la urbon. En tiu jaro la historia urbokerno de la urbo estis proklamita kiel urba monumentzono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo kaj urbodomoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo – konstruigita en renesanca stilo en 1522-1526 de de Jan z Pernštejna en 1643 prirabita de sveda soldataro, depost tiam funkcianta kiel grenejo, fabriko kaj loĝdomo; en 1868 novrenesance adaptita kaj komence de la 20-jarcento ornamita de sgrafitoj; en parto de la kastelo troviĝas filio de la urba muzeo kun portempaj ekspozicioj; bone konservita origina renesanca belege ornamita enirpordo
  • Malnova urbodomo sur la ĉefplaco – konstruita inter 1521-1539, al sia celo servis ĝis 1850, en 1903-1908 ĝi estis adaptita por bezonoj de Muzeo de la regiono Prostějov (daŭraj ekspozicioj pri praepoko, geologio, paleontologio, horloĝoj kaj pri poeto Jiří Wolker kaj portempaj figurartaj ekspozicioj; malfermita tutjare ĉiutage krom lundoj)
  • Nova urbodomo – kun 66 m alta turo kaj astronomia horloĝo, simbolo de la urbo; konstruita en 1911-1914 de Rudolf Konečný kaj Josef Nedělník laŭ projektoj de Karel Hugo Kepka, kun riĉa ornamo precipe ĉirkaŭ la ĉefa ŝtuparo kaj en reprezentaj salonoj kun muroj ornamitja de ligno kaj artefarita marmoro, kun buntaj surmuraj pentraĵoj

Ekleziaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroĥa preĝejo Avanco de sankta Kruco kaj eksa aŭgustenana monaĥejo – fondita en 1391 de Petr z Kravař, bruligita en 1430 de husanoj, en la 16-a jarcento estis tie renovigitaj mesoj por utrakvistoj; post 1600 estis estigita kapelo de Sankta Triunuo, post incendio en 1697 renovigita en baroka stilo; en la interno troviĝas i.a. unika ciklo Krucvojo de František Bílek (1906)
  • Monaĥjeo de Mizerikordaj fratoj – baroka konstruaĵo fondita de la familio Liechtenstein, kun preĝejo de Sankta Johano Nepomuka el 1750-1755, kun valora rare unueca interna ornamo, brila ekzmeplo de malfrubaroka arto
  • Preĝejo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo kaj eksa kapucena monaĥejo, fondita en 1756, komence de la 20-a jarcento novbaroke rekonstruita

Secesiaj kaj funkciismaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia domo – Secesia konstruaĵo el 1906-1907, realigita de Otakar Pokorný laŭ la projekto de Jan Kotěra, apartenas al la plej elstaraj secesiaj kaj modernismaj verkoj en la tuta lando; interne troviĝas teatro (ornamita de Stanislav Sucharda, Bohumil Kafka, Jan Preisler kaj František Kysela), societa domo kaj restoracio kun granda salono
  • Domo "U sv. Antonína" (Ĉe sankta Antonio) n-ro 22 sur la ĉefplaco de Masaryk – - naskiĝdomo de poeto Jiří Wolker, kun memortabulo de skulptisto Jan Tříška
  • Reprezentaj loĝdomoj sur placo nám. Padlých hrdinů (1910) kaj sur placo Vojáčkovo nám. (1910-1911), realigita de Emil Králík
  • Eksa Distrikta oficejo en nám. Spojenců (1931) kaj loĝdomo en strato Sádky (1935), realigita de Eduard Žáček

Statuoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ceteraj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉefplaco de T.G.Masaryk kun pluraj historie valoraj domoj, naskiĝdomo de Jiří Wolker, baroka pestokolono el 1714 kaj parka aranĝo

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

En Prostějov naskiĝis

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra Prostějov gvidas fervoja vojo numero 301 de Olomouc al Nezamyslice. En Prostějov haltas ĉiuj personaj kaj rapidtrajnoj, interalie rapidtrajnoj de Brno al Olomouc.

Esperanto en Prostějov[redakti | redakti fonton]

En la urbo aktivas Esperanto-klubo, fondita en la jaro 1909. Prostějov ankaŭ menciidans rilate al ZEOj, ĉar en ĝi troviĝas Esperanta strato kaj Esperanto-monumento. Prezidanto de la klubo ekde 1989 estas Jaroslav Liška. En la kluba retejo ( vidu rubrikon Eksteraj ligiloj) troveblas detala broŝuro pri la kluba historio kaj aktualaj informoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]