Svatopluk la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Svatopluk la 1-a
Princo de Grandmoravia regno
Baroka imago de la spekto de Svatopluk la 1-a
Baroka imago de la spekto de Svatopluk la 1-a
Regado 870 - 894
Naskiĝo  ???
Morto 894
Antaŭulo Rostislav
Sekvanto Mojmír la 2-a
Edzino 1. Sventozizna
2. Anna de Bulgario
Idaro Svatopluk la 2-a
Mojmír la 2-a
Predslav (?)
Dinastio Mojmíridoj
Patro Bogislav
v  d  r
Information icon.svg

Svatopluk la 1-a (? – 894) (aŭ ankaŭ Sventopluk, Zventapu, Zwentibald, Zuendibolch, Suatopluk; en la greka Σφενδοπλόκος, Σφεντοπλικος, en antikva slava lingvo Свѧтопълкъ, en malnovrusa Свѧтополкъ/Святополкъ, en slovaka Svätopluk) estis en jaroj 871894 la tria kaj la plej elstara reganto de Grandmoravia regno.

Li devenis el dinastio de Mojmiridoj kaj li estis nevo de la princo Rostislav, kiun li sentronigis kaj fordonis al Frankoj. En 874 en Forchheim post kelkjaraj bataloj li subskribis packontrakton kun Ludoviko la Germana, reganto de Sankta Romia Imperio. Firmiginte tiamaniere sian pozicion, li ekbatalis kontraŭ aliaj najbaraj landoj. Dum lia vivo la imperio atingis sian historie maksimuman geografian etendiĝon.

Dum lia regado la origine anktikva slava liturgio de Cirilo kaj Metodo komencis esti anstataŭigata de la latina.