Žulová
| Žulová (Frýdberk) |
|||
| germane: Friedberg | |||
| urbo | |||
|
Turo de preĝejo vidata el okcidenta deklivo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Žulová | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Olomouc | ||
| Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
| Administra municipo | Jeseník | ||
| Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
| Montaro | Riĥleba montaro | ||
| Memorindaĵo | Frýdberk | ||
| Riveretoj | Vidnávka, Stříbrný potok | ||
| Situo | Žulová | ||
| - alteco | 290 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°18′33″N 17°05′53″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.30917 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.30917°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 14,75 km² (1 475 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 315 (12.01.2010) | ||
| Denseco | 89,15 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1290 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 790 56 ĝis 790 65 | ||
| NUTS 3 | CZ071 | ||
| NUTS 4 | CZ0711 | ||
| NUTS 5 | CZ0711 541575 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de urbo | 2 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 4 | ||
| Retpaĝo: www.zulova.cz | |||
Žulová estas cismontara vilaĝo troviĝanta en distrikto Jeseník, en suda parto de Žulovská montetaro sur kunfluejo de rivereto Vidnávka kaj Arĝenta rojo. Dominaĵo de la vilaĝo estas la plej alta monto de Žulovská montetaro Dia monto (525 m), sur kies supro staras de malproksime videbla preĝejeto el la jaro 1856. Jam la nomo mem sufloras, ke oni ĉi tie intensive minis graniton, en la ĉirkaŭaĵo ni trovos grandan kvanton de forlasitaj kaj agadaj minejoj.
Enhavo |
Historio [redakti]
La unua skribmencio pri tiama vilaĝeto Sestrechowitz devenas el la jaro 1290. La plej grandan evoluon Žulová spertis fine de la 19-a jarcento ĝuste kun grandega evoluo de minado kaj prilaborado de granito. En 1886 estis en Žulová fondita lernejo por ŝtonistoj kaj ŝtonskulptistoj por prilaborado de granito. Tiu ĉi lernejo, pli poste kiel faka metilernejo, ĉi tie pluekzistis ĝis la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento.
Nuntempo [redakti]
Al Žulová nuntempe apartenas vilaĝo Tomíkovice kaj vilaĝetoj Žlíbek kaj Starost. Tomíkovice kaj Kobylá nad Vidnávkou estis aligita al Žulová en la jaro 1976. En 1976 ĝis 1990 dumtempe ankaŭ Skorošice kun apartenantaj vilaĝoj. Skorošice en la jaro 1990 memstariĝis, sed Tomíkovice restis plu kiel parto de Žulová. Vilaĝo Kobylá nad Vidnávkou en 2001 ankaŭ memstariĝis.
Memorindaĵoj [redakti]
Inter la plej signifajn konstruajn memorgaĵoj apartenas jam la menciita preĝejeto sur Dia monto kaj filia preĝejo de sankta Jozefo, kiu estis alkonstruita al devena burgo Friedberg el la 13-a jarcento. Tiun ĉi burgon proprumis du familioj de rabemaj kavaliroj, Wüstehubidoj kaj poste Haugwitzidoj.
Ĉirkaŭaĵo [redakti]
Žulová havas idealan situon por atingi ĉiujn partojn de Rychlebské hory kaj Žulovská montetaro. Proksime de la vilaĝo ni trovos tuj kelke da belegaj naturkreaĵoj, kiuj estis proklamitaj kiel naturmemorigaĵoj. Tio estas belegaj Nýznerovaj akvofaloj en Arĝenta valo, belega rokurbeto sur proksima Borový vrch (487 m) kaj aliaj.
|
|
|
|---|---|
|
Tomíkovice | Žulová |
|