Skorošice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skorošice
germane Gurschdorf
municipo
Kalvario en Skorošice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Skorošice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaroj Riĥleba montaro, Žulova montetaro
Naturmemorindaĵo Akvofaloj
Rojoj
Situo Skorošice
 - alteco 404 m s. m.
 - koordinatoj 50° 17′ 52″ N 17° 04′ 11″ O / 50.29778 °N, 17.06972 °O / 50.29778; 17.06972 (mapo)
Areo 46,51 km² (4 651 ha)
Loĝantaro 689 (2023)
Denseco 14,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 66
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 553484
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Skorošice
Retpaĝo: www.skorosice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Akvofaloj de Stříbrný potok

Skorošice estas malnovepoka vilaĝo en Ĉeĥio situanta en distrikto Jeseník sur limoj de pentrinda Žulovská montetaro kaj krutaj montopintoj de la plej alta parto de Travenská montetaro. Skorošice situas en valo de Skorošický rojo, proksimume 1,5 km okcidente de vilaĝo Žulová. Dominaĵo de la vilaĝo estas belega grandega montodorso inter montopintoj Špičák (957 m) kaj Břidličný (946 m).

La vilaĝo neoficiale dividiĝas en du partojn - Dolní Skorošice kaj Horní Skorošice. Partoj de Skorošice estas vilaĝetoj Petrovice, Nýznerov kaj Sedm lánů. Apartenis al ĝi ankaŭ belegaj pereintaj vilaĝoj Kamenná kaj Hraničná. Precipe en la interesa supra parto de Skorošice ni trovos kvanton de proporcie koservintaj domoj el tempoj de la germana loĝigo.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas multaj forlasitaj ŝtonminejoj, el kiuj kelkaj estas inunditaj kaj ili servas por somera refreŝigado. En valo super apuda vilaĝo Nýznerov estas trovebla belega natura memorindaĵo Nýznerovaj akvofaloj sur Arĝenta rojo. La tuta ĉirkaŭaĵo estas elirpunkto por turistoj en la centran parton de Riĥleba montaro.