Jan Hus

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jan Hus
Jan Hus
ĉeĥa religia reformisto
Naskiĝo ĉ. 1370
en Husinec, Ĉeĥio
Morto 6-a de julio 1415
en Konstanco, Germanio
Portalo pri Homoj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Magistro Jan HUS (naskiĝis ĉirkaŭ 1371 en Husinec, mortis la 6-an de julio 1415) estis ĉeĥa romkatolika pastro, mezepoka religia pensulo, reformisto kaj predikisto; majstro kaj rektoro (1409-1410) de Praga universitato kaj plej supozeble aŭtoro de reformo de la ĉeĥa ortografio.


Enhavo

[redakti] Biografio

Li studis en Praga universitato, kie en 1393 li akiris titolon bakalaŭro kaj en 1396 estis al li atribuita titolo "Majstro de liberaj artoj". Nur kiel universitata profesoro en 1410 li igixs pastro kaj komencis prediki en la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj ekde 1402 en Betlehema kapelo. Li klopodis rebonigi la Eklezion, kritikis vendadon de pardon-biletoj. En 1415 li estis invitita al la Koncilio de Konstanco por defendi siajn konceptojn, sed kiel herezulo li estis ŝtiparumita. Lia morto elvokis en Bohemio la t.n. husanan movadon kaj ekeston de ĉeĥa protestantismo, kvankam Hus mem sentis sin ĉiam katoliko. Post cent jaroj, en 1517 en Germanio, Lutero protestos kontraŭ la sama korupta maluzo de pardon-biletoj kaj instigis la Reformacion.

En 1999 proklamis la papo Johano Paŭlo la 2-a, ke li bedaŭras la kruelan morton de Jan Hus kaj agnoskis lin kiel reformisto de la Eklezio.

Jan Hus sur la ŝtiparo - iluminaĵo de Janíček Zmilelý el Písek


[redakti] Verkaro

En la ĉeĥan literaturon Hus enskribiĝis per pluaj teologiaj verkoj latinlingvaj kaj ĉeĥlingvaj (Pri eklezio, Parolado pri paco, Pri simonio) kaj per reformo de la ĉeĥa ortografio (supersignoj).

Hus krome estis ankaŭ tradukinto de la Trilogus de John Wyclif, kiu influis lian penson.

[redakti] En Esperanto aperis

  • HUS, Jan: Defendo de la libro pri la triunuo. el la latina trad. Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1989. - 18p.
  • KHUN, J. F.: Majstro Jan Hus. Kopidlno 1905.
  • PATERA, Jiří: Johano Hus - ĉu ne plu herezulo? Monato 2008/n-ro 8/p.19

[redakti] Rilataj temoj

Aktoro Zdeněk Štěpánek kiel Jan HUS

[redakti] Jan Hus en filmo

Jan Hus estis filmita en la jaro 1954 kaj aktoro, kiu enkorpigis lin, estis Zdeněk Štěpánek.

[redakti] Vidu ankaŭ


[redakti] Literaturo

  • FRIEDENTHAL, Richard: Jan Hus. Der Ketzer und das Jahrhundert der Revolutionskriege. 2. Auflage 1987. ISBN 3-492-10331-6
  • KANTůRKOVÁ, Eva: Jan Hus. Praha: Ideál 2008. ISBN 978-80-86995-09-0
  • LARANGÉ, Daniel S.: La Parole de Dieu en Bohême et Moravie. La tradition de la prédication dans l’Unité des Frères de Jan Hus à Jan Amos Comenius. Paris: L’Harmattan 2008 (Spiritualité & Religions) ISBN 978-2-296-06552-9

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj