Bohumín
| Bohumín | |||
| germane: Oderberg, pole: Bogumin | |||
| urbo | |||
|
Urba oficejo en Bohumín
|
|||
|
|||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
| Distrikto | Karviná | ||
| Administra municipo | Bohumín | ||
| Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Teŝinio | ||
| Fervojstacio | Bohumín | ||
| - fervojlinio | n-ro 270 | ||
| Urbaj partoj |
7
|
||
| Interesaj lokoj | MO S-5 fuorto, MO S-4 fuorto | ||
| Rivero | Odro | ||
| Situo | Bohumín | ||
| - alteco | 198 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°54′13″N 18°21′16″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.90361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.90361°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 31,02 km² (3 102 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 257 (1.1.2010) | ||
| Denseco | 72,76 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1256 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 735 31 ĝis 735 81 | ||
| NUTS3 | CZ080 | ||
| NUTS4 | CZ0803 | ||
| NUTS5 | CZ0803 599051 | ||
| Limpasejo | Bohumín - Chałupki | ||
| Retpaĝo: mesto-bohumin.cz | |||
| Demonimo: Bohuminano | |||
Bohumín estas urbo situanta en Ĉeĥio, en distrikto Karviná.
La unua mencio pri Bohumín estas el la jaro 1256, kiam ĝia nomo estis Bogun, la urbo ĝi fariĝis en la 14-a jarcento. En la jaroj 1835 ĝis 1847 estis sudoriente de la urbo konstruita la tn. Norda fervojo de Ferdinando. Kiam la fervojo estis estiĝanta, tre ekkreskis devena vilaĝo Šunychl, kiu estis pli malfrue nomita kiel Nový Bohumín. La urbo estas industria urbo ĉirkaŭ rivero Odra, ĝi estas grava fervoja nodo. En la urbo troviĝas novgotikaj preĝejoj el ruĝaj brikoj. En la jaro 1885 ĉi tie estis fondita fabriko Železárny a drátovny (Ferfabriko kaj dratfabriko). En la urbo ni povas trovi monumentojn kreitaj al poeto Petr Bezruč, al L. L. Zamenhof (bildo), la kreinto de Esperanto kaj al komponisto Frédéric Chopin. Proksime de la urbo ni povas viziti rekonstruatan objekton el linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. La nomo de la objekto estas MO S-5 „Sur Fervojo“.
En la urbo troviĝas internacia limtransirejo Bohumín – Chałupki, kiu apartenas en Silezian vojevodion en Pollando kaj en komunumon Krzyżanowice.
[redakti] Transporto
En Bohumín estas fervoja vojkruco de tri linioj:
- 270 en direkto Ostrava - Přerov - Olomouc
- 320 en direkto Karviná - Český Těšín - Třinec - Mosty u Jablunkova
- 832 en direkto Chalupki
[redakti] Esperanto
En 1917 propagandis Esperanton en Bohumín s-ro Hugo Steinhauer, fervoja ĉefinspektoro el Vieno. Post la unua mondmilito okazis kelke da kursoj, sekvis rondeto, kiu ekfloris post veno de trajnmanipulanto Jan Raszka (post dua mondmilito loĝanta en Racibórz).
Okazis la 8-an de majo 1932 ĉi tie kunveno de Regiona Ligo Silezia partoprenata de 54 gesamidenoj el 21 lokoj. Ekslernejestro Karl Adamek parolis pri la historio de la loka movado, kiun fondis per sia kurso s-ro Steiner. Gekursanoj deklamis poemojn. Jaroslav Hladký atentigis pri krizo de UEA kaj proponas, ke la Ligo aliĝu kiel MS; por tiu celo la kunveno kolektis 75 Kĉ. La partoprenintoj kontentis pri la alta kvalito de literaturaj tradukoj alportitaj al la aranĝo. Lernejestro Franciszek Skulina proponis, ke REL-anoj alparolante unu la alian uzadu la esprimojn frato kaj fratino. Estis decidite, ke oni restu ĉe „samideano”.
[redakti] Rilataj artikoloj
|
|
|
|---|---|
|
Nový Bohumín | Pudlov | Skřečoň | Starý Bohumín | Šunychl | Vrbice | Záblatí |
|
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||