Pudlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pudlov
pole Pudłów, germane Pudlau
vilaĝo
Bildkarto pri Pudlov
Blazono
Oficiala nomo: Pudlov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Bohumín
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Ostrava baseno
Domoj 287 (2011)
Rivero Odro
Situo Pudlov
 - alteco 202 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 54″ N 18° 20′ 11″ O / 49.89833 °N, 18.33639 °O / 49.89833; 18.33639 (mapo)
Katastro 4,04 km² (404 ha) Pudlov
Loĝantaro 1 046 (2021)
Denseco 258,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1428
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 51
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pudlov
Portalo pri Ĉeĥio

Pudlov (germane Pudlau, pole Pudłów) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Bohumín situanta en distrikto Karviná en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 1 046 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Doĵinko en Pudlov 1927

La unua skribmencio kiel prin domaro Pudlov havas el la jaro 1428. Temis pri malgranda municipo de ebenaĵa karaktero, kies loĝantoj okupiĝis precipe per agrikulturo. Deveno de la nomo ne estas tute klara. La geografiaj nomoj kun bazo Pudel estadas ĉe akvo. Kaj ĉar la municipo situas ĉe rivero Odro, kiu inundigis ĝin ofte, estas verŝajne, ke Pudlov ricevis la nomon laŭ karaktero de tereno. La malnova kerno nomiĝis Dědina, apud limo kun Vrbice estis parto Na granici, kiu estis post la dua mondmilito alinomita al Louny kiel danko al lounanoj por helpo kun renovigo de la neniigita municipo post la milito. Pudlov ankaŭ pro dankemo transprenis duonon al sia blazono de la blazono de Louny. La vilaĝo estis maldense loĝigita kaj al ties evoluo kontribuis nur konstruado de industriaj uzinoj precipe en Šunychl-Bohumín-stacidomo kaj pluaj municipoj en la ĉirkaŭaĵo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869479
1880579
1890700
19002 329
19103 016
19213 761
JaroLoĝantoj
19304 189
19502 998
19612 730
19702 046
19801 632
19911 347
JaroLoĝantoj
20011 499
20111 315
20211 046

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pudlov ne havas tro signifajn konstruaĵojn. Inter la plej signifaj apartenas kapeleto de sankta Isidoro - kamparano el la jaro 1902, Antošovica ponteto por piedirantoj trans Odro, nove konstruita en la jaro 2000, ĉar tiun devenan deŝiris en la jaro 1997 neniiga inundo. Plu estas ĉi tie akvoturo, kiu estis konstruita en la jaro 1961 kaj multaj partoj de rela supraĵo de eksa mallarĝtraka tramvojo.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]