Mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Resto de tramvoja ponteto en Petřvald ĉe paroĥo de Husana ensemblo

Mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono (iam ili estas envicigataj inter tramajn sistemojn) estis en Ĉeĥoslovakio unika sistemo, kiu estas komparebla al ĉeurbaj tramvojoj en la okcidenta Eŭropo. La tramvojoj, per kiuj okupiĝa stiu ĉi artikolo, estis destinitaj por ŝarĝ- kaj publikan transporton, ili havis larĝon de trakoj 760 mm kaj kunigis kelke da urboj en Ostrava-regiono (Ostravon, Karvinon, Bohumínon kaj pluajn) kaj multajn malpli grandajn municipojn dislokigitaj inter tiuj ĉi urboj. Tiuj ĉi vojoj estis sur limoj de trama kaj fervoja transporto kaj la tuta reto atingis maksimuman longecon 63 kilometrojn.

La unua vojo estiĝis en la jaro 1902 en Bohumín, komence de la 20-a jarcento sekvis abrupta ekkresko, kiam estis fonditaj kelke da kompanioj, kiuj konstruis proprajn mallarĝtrakajn tramvojojn. Post la dua mondmilito tiuj ĉi firmaoj estis unuigitaj kaj tiel estiĝis Transportaj entreprenoj de urbo Ostrava, kiuj trafikis la ĉeurbajn tramvojojn ĝis la jaro 1973, kiam estis nuligita lasta sektoro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bohumín (1902 - 1973)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Bohumín.

La unua mallarĝtraka tramvojo (larĝo de trakoj 760 mm) de tiu ĉi reto estiĝis en Bohumín en la jaro 1902. Proksimume unu jaro (ĝis aŭtuno de 1903) ĉi tie la trafiko estis certigata per animala trakcio (per ĉevaltira tramo), poste ĝis 1916 per vapora tramo. En tiu ĉi jaro oni alpaŝis al elektrizo de unu tramvojo, sur kiu sekve veturis motorveturilo prunteprenita de Sileziaj landaj tramvojoj. Je du jaroj pli poste estis fine liverita longe atendata propra motorveturilo.

Kompanio Urba elektra tramvojo Bohumín, Urbaj apudrelvojoj Bohumín trafikis la vojon Nova Bohumín, stacidomo - Malnova Bohumín, Placo de Svoboda kun kelke da apudrelvojoj ĝis la jaro 1947, kiam la trafikon transprenis Landaj tramvojoj (LT, antaŭe Sileziaj landaj tramvojoj). Je du jaroj pli poste la bohumína tramvojo komune kun LT fariĝis parto de Transportaj entreprenoj de urbo Ostrava. La trafiko sur la tramvojoj estis finita la 1-an de aŭgusto 1973.

Tramvojo Hrušov - Pola Ostrava (1904 - 1914)[redakti | redakti fonton]

La tramvojo kuniganta Hrušovon (nuntempe parto de Ostrava) kun Pola Ostrava (nun urboparto de Silezia Ostrava) fariĝis bazo por pli posta ampleksa reto, kiun trafikis Silezaj landaj tramvojoj. La unuaj konsideroj pri establo de tiu ĉi vojo devenas jam el la jaro 1896, kiam oni konsideris pri elektraj tramoj sur normala trako 1435 mm. Sed en la jaro 1902 la trako estis ŝanĝita je mallarĝtraka (760 mm) kaj movumo je vapora. Komence de la sekvinta jaro fondis kampurbo Pola Ostrava komune kun Moravia-ostrava elektreja akcia kompanio kompanion Mährisch-Slesische Lokalbahn-Aktien-Gesellschaft (MSLAG), kiu devis konstrui la tramvojon kaj ankaŭ teni sur ĝi personan kaj ŝarĝan trafikojn. Ankoraŭ en la sama jaro estis komencita konstruado de la tramvojo, la trafiko sur ĝi estis komencita la 9-an de januaro 1904.

Unurela tramvojo de la longeco proksimume 4 km (la persona trafiko uzis la vojon sole en la longeco 3,1 km) kun trako 760 mm estis havigita tramevitejoj. Ĝi kondukis de la hrušova fabriko por sodo, kiu estis ĉefa kliento de la ŝarĝtransporto sur tiu ĉi vojo, laŭlonge de hodiaŭa strato Bohumínská ĝis Ponto de Miloš Sýkora, kie la persona trafiko finis. Por la ŝarĝtrafiko la vojo daŭrigis ĝis minejo Trojice.

Ekde la jaro 1908 MSLAG okupiĝis pri plilongigo de la vojo el Hrušov ĝis Vrbice kaj pli poste ĝis Pudlov, sed tiu plilongigo ne realiĝis. Male estis alpaŝite al elektrizo de la vojo Hrušov - Pola Ostrava. La trafiko de elektra tramvojo estis komencita la 1-an de novembro 1911, vapora trakcio restis sole ĉe la ŝarĝtransporto. Ankoraŭ faronte la elektrizon la tramvojo estis perrele konektita al Loka tramvojo Ostrava - Karviná, kiu sekve certigis la elektran trafikon sur la tramvojo ĝis Hrušov.

Sekve la tramvojon Hrušov - Pola Ostrava transprenis en posedaĵon Sileziaj landaj tramvojoj (la trafikon de trajnoj SLT ekde la 2-a de julio 1914, per kio fermiĝis ĉapitro de la memstara trafiko sur tiu ĉi tramvojo.

Plu vidu ĉi tien.

Loka tramvojo Ostrava - Karviná (1909 - 1949)[redakti | redakti fonton]

Mallarĝtraka elektra lokomotivo MDOK el la jaro 1908 en depozitejo de Teknika muzeo en Brno (TMB)

Simile kiel ĉe la tramvojo Hrušov - Pola Ostrava la unuaj konsideroj pri tramvojo kuniganta Ostravon kun Karviná datiĝas de nura fino de la 19-a jarcento, pli precize de la jaro 1898. La projekto estis kelkfoje tralaborita, kiam kompanio Ganz proponis mallarĝtrakan tramvojon kun vapora trakcio, kiu kondukus en vojlinio Hrušov – Pola Ostrava (hodiaŭ Silezia Ostrava) – RadvaniceOrlováKarviná. Ĉar traktadoj sukcesis, estis en la jaro 1903 komencita konstruado de la tramvojo Hrušov - Pola Ostrava (vidu tien).

Sed kampurbo Pola Ostrava rilate al la financa situacio rezignis el la plua konstruado de la tramvojo. Restis tiel sole urbo Moravia Ostrava. Malgraŭ tio la preparoj okazis plenflue kaj en la jaro 1907 la urbo ricevis koncesion por trafiki la mallarĝtrakajn tramvojojn kun vapora movumo (la movumo estis je unu jaro pli poste ŝanĝita je elektra). Nelonge post tio ekkuris la konstruado de la tramvojo laŭ parte ŝanĝita projekto. Unurela tramvojo kun tramevitejoj estis longa proksimume 19,7 km kaj ĝi havis larĝon de trakoj 760 mm. Ĝi komenciĝis en la hodiaŭa Placo de Smetana antaŭ ostrava teatro, ĝi kondukis tra la hodiaŭa Karvinská-strato, superis sur la ponto riveron Ostravicon kaj daŭrigis preskaŭ en linio de la hodiaŭa tramvojo ĝis Kunčic ĝis Hranečník. Plu ĝi kondukis tra Radvanice, Petřvald kaj Orlová ĝis stacio Karviná, stacidomo (la stacidomo en urba parto Karviná-Doly, hodiaŭ en la reto de kompanio OKD, Transporto - sen regula persona transporto). Preskaŭ la tuta tramvojo kondukis sur memstara korpo, sur ŝoseaj komunikaĵoj ĝi estis liniigita sole sur mallongaj sektoroj en Ostrava kaj Karviná. Alligon al tramvojo Hrušov - Pola Ostrava certigis proksimume unukilometra flankrelvojo kondukanta sub Sileziaostrava burgo kaj plu sur la dekstra bordo de rivero Ostravice.

Regula trafiko sur Loka tramvojo Ostrava - Karviná (LTOK) estis komencita la 6-an de aprilo 1909. De komence la persontramoj veturis ankaŭ sur la flankrelovojo ĝis Pola Ostrava, sed la intereso de la vojaĝantoj prefere celis ĝis Moravia Ostrava, tial la persontrafiko sur tiu ĉi flankrelovojo estis finita en la jaro 1914 ( la ŝarĝtrafiko restis konservita). Nombro de vojaĝantoj sur la ĉefa tramvojo ne estis de komence tro alta, sed oni alkutimiĝis al la nova transporta rimedo, la situacio stabiliĝis kaj trafikaj povumoj kreskis. Fine de la unua mondmilito LTOK konsideris pri konstruado de flankrelvojo el Lazy ĝis Horní Suchá, sed tiu neniam okazis. Problemoj okazis post proklamo de Ĉeĥoslovaka respubliko, kiam oni gvidis pli malgrandajn batalojn pri Teŝinio inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando (la t.n. Septaga milito). Influe de ekonomia krizo estis en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento la persontransporto restriktita kaj koemrca ŝarĝtransporto eĉ plene haltigita. En 1938 estis post fermo de Munkena interkonsento surbaze de ultimato rezignita la ĉeĥa parto de Teŝina regiono kaj LTOK estis apartigita en du memstarajn trafiksektorojn (sed la tuta vojo en la posedado de Moravia Ostrava). Post konkero de Pollando fare de Germanio la trafiko estis renovigita en la tuta longeco.

Fine de la dua mondmilito (en la jaro 1945) la trafiko estis rilate al la bataloj interrompita. La unua sektoro estis denove retrafikigita proksimume post unu semajno, la lasta fine de oktobro de la sama jaro. La 1-an de julio 1949 LTOK estis kunigita kun ceteraj tramvojoj en Ostrava-regiono en Transportajn entreprenojn de urbo Ostrava.

Plu vidu ĉi tie.

Sileziaj landaj tramvojoj (1912 - 1949)[redakti | redakti fonton]

Persona motorveturilo de SLT en deponejo de Teknika muzeo Brno

Dum komence de la 20-a jarcento la ostrava aglomeraĵo ŝtorme evoluis, ĉe la transporto inter la municipoj kaj la urboj tio ne estis tiel rapida. Fervojo pro ondumado de tereno al multaj municipoj prefere evitis, la ceteraj amasaj transportaj rimedoj (krom la tramoj) estis en la komencoj de sia evoluo. La unua hirundoj fariĝis tramvojo inter Hrušov kaj Pola Ostrava (vidu jen) kaj precipe Loka tramvojo Ostrava - Karviná (vidu jen). Tial la lando silezia decidiĝis venki tiun ĉi mankon per reto de propraj tramvojoj. Al tiu ĉi celo ĝi fondis komapnion Sileziaj landaj tramvojoj (SLT; la ĉeĥa nomo SZD (SLT) ĝis la jaro 1949 kelkfoje ŝanĝiĝis), kiu devis trafiki sur tiuj ĉi vojoj personan kaj ŝarĝ-transporton.

Konstruado de la unua tramvojo estis komencita en la jaro 1912 kaj ankoraŭ la saman jaron (pli precize la 2-an de septembro) estis komencita trafiko sur ĝi. Temis pri tramvojon el Pola Ostrava (hodiaŭ Silezia Ostrava) ĝis Michálkovice. Pluaj sektoroj sekvis en senpera pendumo:

Kun la trafikigo de la lasta tramvojo SLT transprenis en sian posedaĵon ankaŭ tramvojon Hrušov - Pola Ostrava, per kio ĝi kunigis sian reton de la tramvojoj kun la memstara tramvojo ĝis Michálkovice. Fine de la unua mondmilito estis realigita transmeto ĉe la karvina stacidomo kaj nove konstruita mallonga tramvojo el Pola Ostrava ĝis stacio Moravia Ostrava, Mostní strato.

Dum la milito la trafiko iom post iom kreskis kaj haltigis ĝin eĉ ne bataloj inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando je Teŝina regiono. Malkresko okazis dum tempo de ekonomia krizo en la 30-aj jaroj, kiam sole grandaj financaj rimedoj de Lando moraviasilezia malebligis fiaskon de SLT. Post la Munkena interkonsento kaj rezigno de Teŝina regiono al Pollando, la reto de SLT estis dividita en du partojn - la ĉeĥan (tramvojoj Moravia Ostrava - Michálkovice kaj Silezia Ostrava - Hrušov, trapasejo) kaj la polan (la ceteraj sektoroj). Post konkero de Pollando fare de Germanio la entrepreno Śląskie kolejki krajowe (ĉeĥe Slezské zemské dráhy ; esperante Sileziaj landaj tramvojoj) alinomitaj je Teschener Kreisbahn (esperante Teŝina distrikta tramvojo).

Fine de la dua mondmilito la trafiko estis en ĉiuj tramvojoj interrompita. Kelkaj sektoroj estis retrafikigitaj jam post kelkaj tagoj (komence de majo de 1945), lastaj nur en oktobro de la sekvanta jaro. En 1947 SLT transprenis (tiam jam Landaj tramvojoj) la tramtransporton en Bohumín. Ĝi mem fariĝis la 1-an de oktobro 1949 parto de nove establitaj Transportaj entreprenoj de urbo Ostrava.

Plu vidu ĉi tien.

Transportaj entreprenoj de urbo Ostrava (1949 - 1973)[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj trafikantoj de amasa transporto en Ostrava-regiono estis en la jaro 1949 (krom unu escepto) unuigitaj en nove fonditaj Transportaj entreprenoj de urbo Ostrava (TEUO). Ilia parto do fariĝis Kompanio de moraviaj lokaj tramvojoj (trafikantaj normaltrakan tramtransporton en Ostrava, Loka tramvojo Ostrava - Karviná (ĝi certigis transporton en la samnomata tramvojo) kaj Landaj tramvojoj (antaŭe Sileziaj landaj tramvojoj, kiuj trafikis transporton en sia ampleksa reto inter Ostrava, Bohumín kaj Karviná). En la jaro 1953 sekvis ilin ankaŭ lasta memstara entreprteno - normaltraka Vítkovica uzina tramvojo en Ostrava.

La unuaj ŝanĝoj en la reto de mallarĝtrakaj tramvojoj okazis en la jaro 1950. Estis nuligita fina sektoro de bohumínaj tramvojoj ĉe stacidomo, la veturiloj tiel veturis sur paralela sektoro konstruita de SLT en la jaro 1914. Fine de la jaro 1950 estis finita trafiko sur fina sektoro en Karviná (tiam Fryštát) en placo, anstataŭ tio estis konstruita mallonga linio kondukanta al malsanulejo. En la sama tempo okazis plibonigo de transporta situacio en Ostrava, kiam estis trafikigita sektoro inter stacio Moravia Ostrava, strato Mostní kaj fina stacio de la eksa LTOK ĉe la ostrava Urba teatro. Dank' al tio povis esti nuligita netaŭga kuniglinio ĉirkaŭ minejo Triunuo. En la jaro 1953 estis plilongogita tramvojo de karvina malsanulejo ĝis loĝdomaro Stalingrad, kie estis konstruita ununura tramreturniĝejo en historio de la mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono. Sed en duono de la sekvanta jaro estis nuligita sektoro Silezia Ostrava - Michálkovice, kiu devis cedi al pli moderna transporta rimedo - trolebuso.

Komenco de la pereo de la mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono okazis en interŝanĝo de la 50-aj kaj la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. En la jaro 1959 estis nuligita ostrava sektoro de la eksa LTOK Teatro - Hranečník pro konstruado de dua relo de la normaltraka tramvojo (la unua relo estis konstruita je kvar jaroj pli antaŭe kaj kondukis laŭ la mallarĝtraka tramvojo). Sekvantan jaron estis nuligita ankaŭ sektoro Teatro - Zámostí en Silezia Ostrava konstruita en la jaro 1950. La mallarĝtrakaj tramvojoj tiel forlasis la maldekstran bordon de Ostravice. Ĝis la jaro 1967 la nuligado de la vojoj daŭrigis rapide. Estis haltigita trafiko de la karvina stacidomo ĝis Karviná (Fryštát), en kelkaj etapoj estis mallongigita tramvojo el Silezia Ostrava de Hrušov (ekde la jaro 1967 ĝi finis apud trolebusa returniĝejo en Hrušov), estis nuligitaj sektoroj de la karvina stacidomo ĝis Orlová kaj Dolní Lutyně. En la jaro 1967 estis haltigita trafiko sur tramvojo de la eksa LTOK (el Hranečník al Kolonio de Jindřich, tie la tramvojo estis mallongigita jam je tri jaroj pli antaŭe).

El la tuta reto de la tramvojoj restis sole torso: restis sektoro Hrušov - Nový Bohumín - Dolní Lutyně kaj tramvojo de la bohumína tramvojo (ekde la jaro 1968 mallongigita en Starý Bohumín al la malsanulejo). Kiel la unua pereis sektoro el Bohumín ĝis Dolní Lutyně, sur kiu la transporto estis haltigita en la jaro 1971 pro kaŭzo de akcidentema stato de dumtempa ponto trans fervojo. En la jaro 1973 venis lastaj tagoj de la unika reto de la ostravaj mallarĝtrakaj tramvojoj. Unue estis komence de aŭgusto nuligita la tramvojo de la bohumína tramvojo, la 1-an de oktobro sekvis ĝin ankaŭ lasta sektoro inter Hrušov kaj Nový Bohumín.

Veturilparko kaj deponejoj[redakti | redakti fonton]

Bohumín[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Bohumín.

Tramvojo Hrušov - Pola Ostrava[redakti | redakti fonton]

La kompanio MSLAG trafikis sur sia tramvojo du vaporajn motorajn veturilojn (fabrikanto de ŝrankoj kaj ĉasioj Ringhoffer, fabrikanto de vapora movumo Ganz) kaj kvar postveturilojn - du fermitajn de firmao Roesmann & Kühnemann kaj du malfermitajn el vagonfabriko en Studénka. Por ŝarĝtransporto estis uzataj du vaporlokomotivoj kaj diversaj tipoj de ŝarĝveturiloj. Post elektrizo de la tramvojo certigis la personan transporton veturiloj punteprenitaj de LTOK.

La tramentrepreno establis por si deponejon en fina stacio Vodní stanice Hrušov. Ligna konstruaĵo estis durela.

Loka tramvojo Ostrava - Karviná[redakti | redakti fonton]

Postveturilo de LTOK en deponejo TMB

Por la persona transporto estis uzataj iom post iom sume 10 motoraj veturiloj fabrikitaj en veturilejo Kopřivnice kaj 20 postveturiloj (12 el Kopřivnice kaj 8 de kompanio Ringhoffer – Tatra). En la ŝarĝtransporto estis en trafiko unu elektra lokomotivo fabrikita en Graz kaj diversaj tipoj de ŝarĝveturiloj.

La entrepreno uzis areon en Zárubek (en katastro de Silezia Ostrava), kie troviĝis deponejo kaj laborejoj. Por parkumado de la veturiloj servis simpla ligna deponejo en stacio Karviná, bierfarejo.

Sileziaj landaj tramvojoj[redakti | redakti fonton]

SLT trafikis sur siaj tramvojoj sume 18 motorajn veturilojn (veturilejo Kopřivnice) kaj similan nombron de postveturiloj de la sama fabrikisto. Post transpreno de tramvojo Hrušov - Pola Ostrava ne estis la malfermitaj postveturiloj de tiu ĉi tramvojo uzataj, la fermitaj veturiloj finis siajn veturadojn komence de la 20-aj jaroj post la livero de novaj postveturiloj. En la jaroj 1947 ĝis 1949 estis en SLT en trafiko ankaŭ du motoraj veturiloj kaj unu postveturilo de la bohumínaj tramoj.

SLT uzis sume kvar tramdeponejojn. La plej malnova (kaj la plej malgranda) estis en Michálkovice. Plua estis lokigita en Fryštát (hodiaŭ Karviná) kaj la plej granda troviĝis en Bohumín. Ekde la jaro 1914 estis ankaŭ uzata tramdeponejo Hrušov - loka stacidomo (devene Vodní stanice Hrušov) de tramvojo Hrušov - Pola Ostrava. La tramdeponejo de la bohumínaj tramoj estis post ilia transpreno fare de SLT nuligita.

Transportaj entreprenoj de urbo Ostrava[redakti | redakti fonton]

Kiam estis kreitaj Transportaj entreprenoj de urbo Ostrava, estis ĝis la pereo de la mallarĝtrakaj tramvojoj uzataj veturiloj de la devenaj transportistoj. Nove estis liveritaj ok motoraj veturiloj (fabrikisto de la mekanika parto: vagonfabriko en Česká Lípa; fabrikisto de la elektra ekipaĵaro: ČKD Praha) kaj kvar postveturiloj (vagonfabriko en Česká Lípa).

Estis ankaŭ uzataj deponejoj de la devenaj transportistoj. Kiel rezervo anstataŭ netaŭga deponejo en Zárubek estis konstruita nova deponejo kun laborejoj en Hranečník. De komence de la trafiko en la jaro 1953 estis en ĝi lokigitaj eĉ normaltrakaj tramoj por tramvojo Hranečník - Kunčice, kiu ne havis relan kunigon kun la reto de la ostravaj tramoj. Sed iom post iom tiuj ĉi veturiloj forpuŝis la mallarĝtrakajn veturilojn. La laboreja areo estis nuligita jam en la jaro 1957, la lastaj veturiloj de la mallarĝtrakaj tramvojoj ĉi tie estis lokigitaj je 10 jaroj pli poste.

Historiaj tramoj el Ostrava-regiono[redakti | redakti fonton]

Ĝis hodiaŭaj tagoj konservis pli granda kvanto de tramaj veturiloj, kiuj estis uzataj sur la mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono. la veturiloj, kiuj troviĝas en TMB, estas renovigitaj.

Trafikanto Tipo de veturilo Registra numero Jaro de fabrikigo Fabrikisto (mekanika/elektra partoj) Nuntempa lokigo
Bohumín motora veturilo 2 1921 Kopřivnice/Siemens-Schuckert SAM Nitra (kiel postveturilo)
TEO (LTOK) motora veturilo 31 1954 Česká Lípa/ČKD TMB
LTOK motora veturilo 7 1920 Kopřivnice/Siemens-Schuckert TMB
LTOK elektra lokomotivo 1 1908 Graz/Siemens-Schuckert TMB
LTOK postveturilo 117 1948 Studénka TMB
SLT motora veturilo 5 1912 Kopřivnice/Siemens-Schuckert TMB
SLT postveturilo 105 1912 Kopřivnice Vígľaš (monumento)
SLT postveturilo 112 1912 Kopřivnice TMB
SLT trolea turo 452 1912 ? TMB

Klarigoj:

  • TMB = depozitejo de Teknika muzeo en Brno-Líšeň
  • SAM Nitra = Slovaka agrikultura muzeo en Nitra
  • SLT = Sileziaj landaj tramvojoj
  • LTOK = Loka tramvojo Ostrava- - Karviná
  • TEO = Transporta entrepreno Ostrava

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jiří Boháček, Ivan Grisa, Luděk Chrobák: Od koňky k Sedanu (Historie úzkorozchodných drah na Ostravsku a Karvinsku 1902 - 1973). Dopravní podnik Ostrava a.s., Ostrava 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]