Čavisov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čavisov
municipo
Monumento de liberigo de municipo dum Ostrava operaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Čavisov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Administra municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Čavisov
 - alteco 339 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 11″ N 18° 05′ 01″ O / 49.81972 °N, 18.08361 °O / 49.81972; 18.08361 (mapo)
Katastro 4,04 km² (404 ha) Čavisov
Loĝantaro 514 (2023)
Denseco 127,23 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 66
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0806
NUTS 5 CZ0806 569119
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Čavisov
Retpaĝo: www.cavisov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Čavisov estas memstara vilaĝo en Ĉeĥio, kiu apartenas en Moraviasilezian regionon. Ĝi situas okcidente de Ostrava en arbaroriĉa pejzaĝo, kiu estas parto de Nízký Jeseník. Vivas ĉi tie 514 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vřesina, Zbyslavice, Horní Lhota, Klimkovice, Dolní Lhota, Ostrava, Olbramice kaj Kyjovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1377. La vilaĝo tiam apartenis al Jindřich el Bítov kaj al fratoj, kiuj havis posedaĵojn en Hrabyně, en Dobroslavice, Smolkov kaj Velká Polom. En 1431 ili donis Čavisov-on al grandbieno en Lubojaty. Sed Tas el Bítov vendis Lubojaty-on kun Čavisov al Katarina Hřivnáčová el Tworków. En 1896 - 1960 ĝi apartenas al politika distrikto Bílovec kaj al juĝeja distrikto Klimkovice. Ekde 1960 al distrikto Opava. En 1960 - 1969 ĝi estis kunigita kun Dolní Lhota, ekde 1975 ĝi estis parto de centra vilaĝo Velká Polom kaj ekde 1990 ĝi estas memstara vilaĝo.

Komence de la jaro 1925 estis pro ordono de politika administrado ŝanĝita nomo el Čabysov je Čavisov.

Fine de la dua mondmilito estis granda parto de la vilaĝo neniigita dum bataloj enkadre de Ostrava operaco. Laŭ insisto de Ĉeĥoslovaka radio estis proklamita agado Ni konstruas Silezion kaj Čavisov fermis la 1-an de marto 1946 baptopatran kontrakton kun orientbohemia urbo Chrudim. Chrudim helpis la vilaĝon per materia kaj morala helpo dum la renovigo de la vilaĝo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869194
1880248
1890258
1900276
1910297
1921273
JaroLoĝantoj
1930341
1950287
1961328
1970326
1980370
1991418
JaroLoĝantoj
2001436
2014524
2016510
2017499
2018501
2019495
JaroLoĝantoj
2020500
2021488
2022502
2023514