Dívčí Hrad
| Dívčí Hrad | |||
| germane: Maidelberg, pole: Dziewczęcy Gród | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Dívčí Hrad | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
| Administra municipo | Osoblaha | ||
| Historiaj regionoj | Moravio, Moraviaj enklavoj en Silezio | ||
| Fervojo | Fervojlinio Třemešná ve Slezsku - Osoblaha | ||
| Rivero | Osoblaha | ||
| Situo | Dívčí Hrad | ||
| - alteco | 307 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°15′09″N 17°38′07″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.2525 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.2525°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 11,98 km² (1 198 ha) | ||
| Loĝantaro | 286 (25.03.2010) | ||
| Denseco | 23,87 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1267 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 793 99 | ||
| NUTS 3 | CZ080 | ||
| NUTS 4 | CZ0801 | ||
| NUTS 5 | CZ0801 551864 | ||
| Katastraj teritorioj | 3 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 3 | ||
|
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
|
|||
| Retpaĝo: www.divcihrad.cz | |||
Dívčí Hrad (en traduko Knabina Burgo) estas vilaĝo situanta en distrikto Bruntál 25 km norde de urbo Krnov inter du montetoj en terlango de Osoblaha. La vilaĝo etendiĝas sur areo de 1202 ha, da agrikultura grundo estas 845,5 ha kaj da arbaroj 234,3 ha. Nuntempa nombro de loĝantoj estas proksimume 280.
Dívčí Hrad estis loĝigita jam en pli frua ŝtonepoko. El la dua duono de la 9-a jarcento konserviĝis skribmencio pri ekzistado de tribo de Holasidoj. La unuaj skribinformoj pri Dívčí Hrad estas el la jaro 1267, kie estas en testamento de episkopo Bruno el Schauenburg notata burgo Deuviz (Děvice), kiu estis en pli postaj jaroj alinomita je Maidelberg (Dívčí Hrad). La kastelo estas dominaĵo, al kiu ligas mito pri kvar fratinoj, kiam la plej juna saltis pro malĝojo el malfeliĉa amo en puton.
La vilaĝo kaj ties ĉirkaŭaĵo proponas bone markitan reton de ciklovojoj, tra Dívčí Hrad kondukas vojdirekto de mallarĝtraka fervojo en direkto Třemešná ve Slezsku - Osoblaha.

